Yadegar Asisi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Yadegar ASISI
Yadegar Asisi skizas sur papero, antaŭ ol desegni pli detalojn kun komputilo (2017)
Yadegar Asisi skizas sur papero, antaŭ ol desegni pli detalojn kun komputilo (2017)
Persona informo
Naskiĝo 8an de aprilo 1955
en Vieno Aŭstrio
Lingvoj germana
Nacieco Germanio Germana
Ŝtataneco Germanio
Alma mater Teknologia universitato Dresdeno
Okupo
Okupo arkitekturisto, artisto, instruisto
TTT
Retejo http://www.asisi.de
vdr

Yadegar ASISI [jadegar azizi] (naskiĝis la 8-an de aprilo 1955 en Vieno) estas arkitekto kaj artisto. Li realigis grandegajn panoramojn, kies angulo egalas 360°. Tiuj panoramoj estas prezentitaj en Germanio kaj Francio.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Yadegegar ASISI naskiĝis en Vieno, de iranaj gepatroj. Lia patro estis unu el la 23 komunistaj oficiroj, kiujn la ŝaho de Irano mortigis. Lia infaneco kaj liaj lernjaroj okazis en Halle ĉe Saale kaj en Leipzig[1]. Ekde 1973 ĝis 1978, li studis en la Teknologia universitato Dresdeno, kie li ricevis la inĝenierart-diplomon pri arkitekturo. Ekde 1978 ĝis 1984, li studis pentro-arton en la Universitato de Artoj Berlino. Ekde 1987 ĝis 1994, en tiu universitato, li instruis pri perspektivo. En 1991, li instruis arkitekturon.

Ekde 1996 ĝis 2008, li iĝis instruisto en la la Teknologia Universita Instituto de Beuth (Beuth-Hochschule für Technik) en Berlino.

Li ricevis multajn premiojn, kiam li partoprenis en arkitekturaj konkursoj. En 1989, Yadegar Asisi kaj liaj kunlaborantoj de la laborejo Brandt-Asisi-Böttcher ricevis premion de la Eŭropa Unio Mies van der Rohe, kiu rekompencis ilin pri nuntempa arkitekturo. Ekde 2003, li kreis la plej grandajn panoramojn de la mondo, kiujn homoj povas viziti. La art-laborejo de Yadegar Asisi situas en Berlino[2].

Panoramaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Martin Fischer: SBK032 Die Mauer – Yadegar Asisi (germane) (4an de januaro 2014). Arkivita el la originalo je 2015-12-23. Alirita 2020-09-02.
  2. Germana radioprogramado de la Mitteldeutscher Rundfunk je la 3a de februaro 2015