Goran Bregović

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Goran Bregović
Persona informo
Naskiĝo 22-an de marto 1950 (1950-03-22) (74-jaraĝa)
en Sarajevo
Lingvoj francaserba
Loĝloko SarajevoParizo
Ŝtataneco FrancioBosnio kaj HercegovinoSocialisma federacia respubliko Jugoslavio
Familio
Edz(in)o Dženana Sudžuka
Infanoj 4
Okupo
Okupo komponisto • filmkomponisto • filmaktoro • diskografa artisto
TTT
Retejo http://www.goranbregovic.rs
vdr

Goran Bregović (naskiĝis la 22-an de marto 1950 en Sarajevo, tiama Jugoslavio, nuna Bosnio-Hercegovino) estas bosnia muzikisto kaj komponisto, sed nomas sin mem "jugoslava", ĉar li estas la filo de patro kroata kaj patrino serba.

Bregović komencis sian muzikistan karieron 16-jara kiel basisto de amatora bando Beštije en Sarajevo. En 1974 li kunfondis la plej sukcesan rokbandon de Jugoslavio, Bijelo Dugme (blanka butono). Ĝis sia malfondo en 1988 ĝi estis tre populara ne nur en Jugoslavio, sed en tuta orienta Eŭropo.

Pro la milito en eksa Jugoslavio Bregović elmigris okcidenten kaj koncertis en pluraj landoj, ĉiam inspirate de la nocio, ke per muziko eblas krei amikecon.

Internacie li iĝis konata ĉefe kiel komponisto de filmmuziko, i.a. por filmoj de Mića Milošević kaj Emir Kusturica.

Filmografio[redakti | redakti fonton]