Antonio Gala
Antonio GALA VELASCO (2-a de oktobro 1936 en Brazatortas, Ciudad Real - 28-a de majo 2023 (estante 92-jara) en Kordovo) estis hispana verkisto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Kvankam li naskiĝis en regiono La Mancha, li ĉiam konsideris sin kordovano, ĉar li translokiĝis al Kordovo ankoraŭ estante infano kaj tie ekloĝis. Li estis inteligenta kaj elstara infano de andaluzia burĝaro kaj entuziasma leganto de Rainer Maria Rilke, Garcilaso, San Juan de la Cruz kaj aliaj verkistoj. Li studis Juron por kontentigi sian patron en la Universitato de Sevilo kaj poste en la Universitato de Madrido aliajn du studojn: Filozofio kaj Beletro kaj Politikaj kaj Ekonomiaj Sciencoj kaj ĉiujn licenciojn akiris. Tamen post kontentigi la patron kaj kiel ribela trajto, li decidis iĝi monaĥo. Tamen la monaĥa disciplino ne plaĉis al li, kiel li rakontas en sia distrega membiografio, Ahora hablaré de mí (Nun mi parolos pri mi, 2000), li estis forpelita.
Li vivis tiam bohemian vivon en Madrido, dediĉita al amo, al teatro, al ĵurnalismo kaj al la literaturo, veturante multe kaj vivante intense kaj sukcesante en ĉio kion li intencis, escepte atingi la stirlicencon. En 1959 instruis filozofion kaj arthistorion kaj ricevis honoran mencion de fama hispana Premio Adonáis de poezio pro lia verko Enemigo íntimo (Intima malamiko) kaj komencis elstaran karieron kaj teatran kaj ĵurnalisman, kio ebligis lin ekde 1963 subteni sin nur per verkado. Komence de la sepdekaj jaroj grava malsano preskaŭ mortigis lin kaj dum konvalesko ekuzis ilon per kiu li estas pli konata en Hispanio: bastono, de kiuj li faris gravan kolekton.
Dum la elpaŝo al demokratio li devis esti kaŝita en muzeo de Murcia ĉar li estis mortominacata de ekstremdekstruloj, kiuj konsideris lin nova Lorca; ekstremdekstruloj neniam serĉus ion en muzeo. Ligita al maldekstrularo pli radikala ol idea, li ĉiam defendis progresemajn sintenojn kaj ne dubis partopreni en manifestacioj, ekzemple kontraŭ la enmeton de Hispanio en la OTAN, kiam li estis eĉ prezidanto de la civitana organizo por la neo. Tiam famiĝis liaj ĵurnalaj artikoloj en la dimanĉa plej legata hispana ĵurnalo El País: sub titoloj "Charlas con Troylo" (Babilado kun Troylo, lia hundo), "A los herederos" (Al heredontoj), "A quien conmigo va" (Al tiu kiu kuniras min) ktp., kiuj poste estos kolektitaj en libroj kiel li faris poste per siaj penetraj prozaj epigramoj pri aktualaĵoj publikitaj sub titolo de troneras (embrazuro, ŝipluko, sed ankaŭ diboĉulo) en ĵurnaloj kiel El Mundo. Li atingis tiel popolan eĥon ke en tutlanda enketo aperis kiel unu el la plej fidindaj gravuloj en Hispanio. Vere li estas unu el la plej vendantaj kaj aplaŭdataj en multaj genroj: teatro, kolumnismo, romano aŭ poezio. Lia persona stilo aperas same en siaj elegantaj paĝoj kiel en publikaj aperoj. Krome li estas ankaŭ mecenato per fondaĵo kiu klopodas helpi junajn artistojn.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]La verko de Gala utiligas historiajn temojn por prilumi la estantecon pli ol pri profundiĝi en la pasinteco. Li ekdramaturgis per Los verdes campos del edén (La edena verda kamparo, 1963). Noviembre y un poco de hierba (Novembro kaj iom da herbo, 1967) prezentas la morton de respublikano, enfermita hejme post la Intercivitana milito. Indultita, la malvarmeco de liaj samurbanoj forpelos lin al la morto. Los buenos días perdidos (La bonaj perditaj tagoj, 1972) temas pri familio, trompita de aventurulo. La edzo redonas esperon al la iluziema kaj patrino kaj edzino. Anillos para una dama (Ringoj por damo, 1973), historia dramo, konstruas la ĉefrolulon de doña Jimena, kiu ne facile akceptas estis la vidvino de Cid, kaj kaŝas sian amon por Álvar Fáñez, kapitano de lia edzo, persvadita, ke la umbro de la heroo intermetos sin inter ili. Krome la aliaj roluloj: la filino, la episkopo, ktp. pelas Jimena ne ĝui sian propran vivon kaj akcepti trankvilecon de vidvina vivo. Multfoje virino estos ĉefrolulo en la historioj de Gala kaj ofte ili dezirus vivi neeblan vivon .
Las cítaras colgadas de los árboles (La citroj penditaj el la arboj, 1974), temas pri alia marĝenitulino nun en la 16a jarcento: la novkristana Olalla, perfortita de Alonso, ne estos edzino de Lázaro, kiu baraktas por nova Hispanio. La penditaj citroj malhelpas kanton en tiu Hispanio. La komedio ¿Por qué corres, Ulises? (Kial vi kuras, Odiseo?, 1975) temas pri hispana maĉismo, sed tra kapricema Odiseo. Ankaŭ Penelopo estas kulpa: pro ŝia aŭtoritareco kaj maltoleremo la edzo forfugas. La filo Telemako estas ambiciulo kaj Nausikaa estas la lasta kaprico de Odiseo, kiun estas forlasita por la hejma sekureco de Penelopo. Petra regalada (Fordonacita Petra, 1980) premieriĝis jam en demokratio. Temas pri insurekcio de Mario kaj la ĉiesulino Petra kontraŭ la reakciularo de hispana vilaĝo. Mario misuzas sian povon kaj Tadeo murdas lin pro amo al Petra. El hotelito estas banala parodio de Hispanio post regiona aŭtonomeco. Séneca o el beneficio de la duda (1987) estas parolado per kiu la fama hispanromana filozofo pristudas sian epokon kaj filozofas. Lia frapfrazo estas: “propreco de homo estas senripoza dubo”. En 1989 verkis operon Cristóbal Colón. Li kunlaboris por televidaj serioj kiel Paisaje con figuras (Pejzaĝo kun bildoj, 1976 kaj 1980). Aliaj verkoj estas El cementerio de los pájaros (La tombejo de birdoj, 1982), Samarkanda, Los bellos durmientes (La belaj dormantoj), pri senideala juneco, ktp. La multnombra teatra verko de Gala estis pli ŝatata de lia publiko ol de la kritikistaro, kiu pene klasigas ĝin pro ties stranga miksado de poezio kaj epika sento.
Gala verkis laŭ ĉiuj literaturaj genroj: ĵurnalismo, rakonto, eseo kaj televida scenaro kaj ricevis multajn premiojn pro lia poezio, teatro, ktp. Sed li estis ankaŭ tre kritikata kaj nuligita. Li ricevis krom jam menciita honora mencio en premio Adonais de poezio, la Nacian Premion de Teatro Calderón de la Barca (1963) pro sia komedio Los verdes campos del Edén kaj la premion Planeta pro sia unua romano, El manuscrito carmesí (La karmezina manuskripto) pri la araba Hispanio. Estis tre sukcesaj Anillos para una dama (1973), ¿Por qué corres, Ulises? (1975), Petra Regalada (1980), Samarkanda (1985), Carmen, Carmen (1988) kaj La truhana (1992). Inter lia poezio elstaras Sonetos de La Zubia, Poemas de amor, Testamento Andaluz, la jam menciita Enemigo íntimo kaj El poema de Tobías desangelado, 2005.
Antonio Gala malfrue ekis verki romanojn, sed li multege sukcesis per la historia romano El manuscrito carmesí kaj La regla de tres aŭ La pasión turca (La turka pasio), kinigita de fama hispana reĝisoro Vicente Aranda en samnoma filmo. Águila bicéfala (Dukapa aglo) estas kolekto de artíkoloj pri amo. Li elstaras ankaŭ pro siaj rakontoj per libroj kiel Los invitados al jardín, 2002. Liaj memoroj, Ahora hablaré de mí, (2000), estas distregaj kaj verkitaj laŭ humura sento.
Verkaro
[redakti | redakti fonton]Teatro
[redakti | redakti fonton]- Los verdes campos del Edén, 1963
- El caracol en el espejo, 1964
- El sol en el hormiguero, 1966
- Noviembre y un poco de hierba, 1967
- Spanish strip-tease, 1970
- Cantar del Santiago para todos, 1971
- Los buenos días perdidos, 1972
- ¡Suerte, campeón!, 1973
- Anillos para una dama, 1973
- Las cítaras colgadas de los árboles, 1974
- ¿Por qué corres Ulises?, 1975
- Petra regalada, 1980
- La vieja señorita del paraíso, 1980
- El cementerio de los pájaros, 1982
- Trilogía de la libertad, 1983
- Samarkanda, 1985
- El hotelito, 1985
- Séneca o el beneficio de la duda, 1987
- Carmen, Carmen, 1988
- Libreto de la ópera Cristóbal Colón, premierita en 1989
- La truhana, 1992
- Los bellos durmientes, 1994
- Café cantante, 1997
- Las manzanas del viernes, 2000
Poezio
[redakti | redakti fonton]- Enemigo íntimo, 1959
- 11 sonetos de La Zubia, 1981
- 27 sonetos de La Zubia, 1987
- Poemas cordobeses, 1994
- Testamento andaluz, 1994
- Poemas de amor, 1997
- El poema de Tobías desangelado, 2005
Artikoloj
[redakti | redakti fonton]- Charlas con Troylo, 1981
- En propia mano, 1985
- Cuadernos de la Dama de Otoño, 1985
- Dedicado a Tobías, 1988
- La soledad sonora, 1991
- Proas y troneras, 1993
- A quien conmigo va, 1994
- Carta a los herederos, 1995
- Troneras, 1996
- La casa sosegada, 1998
Rakontarto
[redakti | redakti fonton]- El manuscrito carmesí, 1990, Premio Planeta
- La pasión turca, 1993
- Siete cuentos, 1993
- Más allá del jardín, 1995
- La regla de tres, 1996
- Las afueras de Dios, 1999
- El imposible olvido, 2001
- Los invitados al jardín, 2002 (32 rakontoj)
- El dueño de la herida, 2003
Aliaj libroj
[redakti | redakti fonton]- El águila bicéfala, 1993
- Córdoba de Gala, 1993
- Granada de los nazaríes, 1994
- Andaluz, 1994
- El corazón tardío, 1998
- Ahora hablaré de mí, 2000 (membiografio)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- tttejo I dediĉita al Antonio Gala Arkivigite je 2006-05-02 per la retarkivo Wayback Machine
- tttejo II dediĉita al Antonio Gala
- Antologio I
- Fondaĵo