Eduard Stettler

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Eduard Stettler
svisa juristo vicdirektoro de UEA en 1913
svisa juristo
vicdirektoro de UEA en 1913
Persona informo
Naskiĝo 1880
en Berno, Svislando
Morto 1940
en Berno,  Svislando
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Svislando
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Eduard STETTLER estis svisa juristo kaj ido el patricia familio en Berno, Svislando. Li naskiĝis la 5-an de februaro 1880 en Berno kaj mortis la 21-an de oktobro 1940 ankaŭ en Berno.

Stettler fariĝis vicdirektoro de UEA en 1911, sub Direktoro Hector Hodler. Fine de 1920 li elektiĝis prezidanto de UEA kaj rezignis en 1924 pro sano-kialoj. Denove li prezidantis de 1928 ĝis 1934. Li rezignis duan fojon pri la prezidanteco dum la skandaleca 26-a UK 1934 en Stockholm, protestante kontraŭ la ne-reelekto de tri komitatanoj, sed li restis Honora Prezidanto (kio li estis ekde 1924).

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Libro de Eduard Stettler pri Hector Hodler, 1928.

Li verkis interalie la Statuton de 1920 kaj biografion pri Hector Hodler, 1928.

  • Hector Hodler. Lia vivo kaj lia verko. 1928, 168 p.

Enciklopedio de Esperanto[redakti | redakti fonton]

Eduard STETTLER, sviso, Bern. Nask. en Bern 1880 de patricia familio. Lernis E-n en 1908, aliĝis al UEA en 1909 kaj venis Ĝeneven en 1910 por labori dum du jaroj libervole en la modesta oficejo de UEA. - La kvalitoj de St. estas feliĉa kompletigo al tiuj de Hodler kaj ambaŭ reprezentis en rimarkinda maniero la svisan karakteron. Al la intuicio kaj iniciatemo de Hodler, St. alportis la svisan prudenton, trankvilan prijuĝon, kelkfoje embarasigan ĝisfundecon. Juristo klarvida, li tuj komprenis la malfortecon de la strukturo de la movado kaj en la kadro de UEA serĉis realigi tion, kion li spertis en aliaj societoj, ĉe kiuj li kunlaboris libervole. Lia nomo do aperis kiel sobra realigisto de eblecoj fareblaj. Liaj raportoj legataj nur de malplimulto en la movado, ankoraŭ nun estas fonto de utilaj pensoj, spertoj kaj observoj. - St. estis vicdel. de UEA en Bern ĝis 1910, komitatano de UEA, poste vicdirektoro ĝis 1919, direktoro kaj fine prezidanto de la Asocio de 1920 ĝis 1924. (La roloj de direktoroj estis ĝis 1920 honoroficaj). - La komitato elektis lin honora prez. 1924, kiam pro grava malsano de St., d-ro Privat akceptis la prezidantecon. Reelektita en 1928 kiel prez. St. rezignis sian oficon en Stockholm 1934 pro solidareco al kunlaborantoj ne elektitaj en la novan komitaton de la Asocio. - Plurfoje St. estis prez. de la Svisa ES. Okupiĝinte en la du organizaĵoj pri la gvido, li verkis la statutojn de UEA de 1920 kaj 1934, biografion de Hodler, kaj, krom kelkaj literaturaj tradukoj, grandan nombron de priaferaj artikoloj en la gazeto ,E'.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Trovu « Eduard Stettler » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»