Medeiros e Albuquerque

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Medeiros e Albuquerque
Persona informo
Naskiĝo 4-an de septembro 1867 (1867-09-04)
en Recife
Morto 9-an de junio 1934 (1934-06-09) (66-jaraĝa)
en Rio-de-Ĵanejro
Lingvoj Esperantoportugala vd
Ŝtataneco Brazilo vd
Profesio
Alia nomo Armando Quevedo vd
Okupo ŝtata funkciuloĵurnalistoinstruistopolitikistoverkistoesperantisto • poeto • romanisto vd
Verkado
Verkoj Brazilian Republic Anthem vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Medeiros e Albuquerque (1867-1934), brazila verkisto.

José Joaquim de Campos da Costa de Medeiros e Albuquerque [ĵoze ĵoakim dikampŭz dakosta dimedejruz jaŭbukerki] (naskiĝis en la 4-a de septembro 1867, en Recifo, kaj mortis en la 9-a de junio 1934, en Rio-de-Ĵanejro) estis brazila ĵurnalisto, profesoro, politikisto, poeto, rakontisto, teatra verkisto, romanisto, oratoro, eseisto kaj memorverkisto. Li estas fondinto de la Seĝo 22 de la Brazila Beletristika Akademio, kies patrono estas José Bonifácio de Andrada e Silva, la Plej Juna. Respublikano, Medeiros e Albuquerque verkis la himnon Hino à Proclamação da República ("Himno al la Proklamado de la Respubliko", musikigita de Leopoldo Américo Miguez), grava brazila glorkanto. Sindona esperantisto, laboris por la brazila registraro deklari Esperanton "klaran lingvon por telegrafo" (20 jaroj antaŭ la Internacia Telegrafa Unio). En la gazetaro, li skribis ankaŭ sub la pseŭdonimoj Armando Quevedo, Atásius Noll, J. dos Santos, Max kaj Rifiúfio Singapura.

En 1906 granda sukceso okazis dum prelego de la verkisto kaj federacia deputito Medeiros e Albuquerque, kiu altiris la atenton de pli ol 800 personoj. La temo estis: "De Babelo ĝis Esperanto".

En Esperanto[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.