August Zaleski

El Vikipedio, la libera enciklopedio
August Zaleski
Persona informo
August Zaleski
Naskiĝo 13-an de septembro 1883 (1883-09-13)
en Varsovio
Morto 7-an de aprilo 1972 (1972-04-07) (88-jaraĝa)
en Londono
Lingvoj francapola vd
Ŝtataneco Pollando vd
Alma mater Londona Lernejo de Ekonomiko vd
Partio senpartia vd
Subskribo August Zaleski
Profesio
Okupo ekonomikistodiplomatohistoriistopolitikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

August ZALESKI (naskiĝis la 13-an de septembro 1883 en Varsovio, mortis la 7-an de aprilo 1972 en Londono) estis pola politikisto kaj diplomato.

Antaŭ la unua mondmilito finis ekonomian kaj politikan sciencon en Londono, kie eklaboris kiel bibliotekisto. En 1917 lekciis pri la pola lingvo kaj literaturo kaj ligis kontaktojn kun framasonismo. Dum la milito provis konvinki britojn ke la politiko de Józef Piłsudski celis kontraŭ Sovetunio, sed ne kontraŭ okcidentajn ŝtatojn de la Triopa Entento.

Post sendependigo de Pollando en 1918 eklaboris en la pola eksterafera ministerio kaj inter la jaroj 1919 - 1926 estis diplomato en Svislando, Grekio kaj Italio. Post puĉo de Józef Piłsudski (12-an de majo 1926 estis nomumita eksterafera ministro kaj restis en tiu pozicio ĝis 1932. Li estis ĉefo de la Kontrola Konsilio de la Komerca Banko en Varsovio inter 1935 kaj 1939.

En la pola elmigrantaro, ekde 1939 ĝis 1941, August Zaleski estis eksterafera ministro de la ekzila registaro. Li demisiis pro protesto kontraŭ la politiko de generalo Władysław Sikorski (ĉefministro), kontraŭ proksimiĝo al Sovetunio. Inter 1943 kaj 1945 estis gvidanto de la prezidenta kancelierejo.

Post morto de Władysław Raczkiewicz li transprenis en 1947 la oficon de la ŝtatprezidento en ekzilo kaj restis tiu ĝis 1972. [1]

Distingita interalie per la estona Ordeno de Kruco kun Aglo (1931).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. August Zaleski (angle). Prezydent.pl. Arkivita el la originalo je 2007-09-26. Alirita 8-a de aŭgusto 2009.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]