Solange Fernex

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Solange Fernex
Persona informo
Naskiĝo 15-an de aprilo 1934 (1934-04-15)
en Strasburgo
Morto 11-an de septembro 2006 (2006-09-11) (72-jaraĝa)
en Biederthal
Mortokialo kancero
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Familio
Edz(in)o Michel Fernex
Okupo
Okupo politikisto
vdr

Solange FERNEX (naskiĝis la 15-an de aprilo 1934 en Strasburgo, alzaca departemento Bas-Rhin, Francio, mortis la 11-an de septembro 2006 en Biederthal, Francio) estis franca pacismano kaj politikisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Ŝi gvidis la liston de Eŭropo-Ekologio dum la unuaj eŭropaj balotoj en 1979. La listo ricevis 4,39 % de la voĉdonoj, entute 888 134.

En 1983 ŝi partoprenis "faston por vivo", fastante dum 40 tagoj en Parizo por nuklea malarmiĝo.

En 1984 ŝi partoprenis la fondon de la Verduloj, franca politika partio.

En septembro 2000 ŝi ricevis la premion "Nuclear-Free Future Award" (premio por malnuklea estonto).

En 2001 ŝi fondis kun sia edzo Michel, kuracisto, kaj kelkaj amikoj la asocion "Enfants de Tchernobyl Bélarus" (infanoj de Ĉernobilo Belorusio) por helpi belorusajn infanojn infektitajn pro la katastrofo de Ĉernobilo.

Prezidanto de la franca sekcio de la internacia ligo de virinoj por paco kaj libero, ŝi anis la ĝemelkomitaton de la "Coordination française pour la Décennie" (kunordigo franca por la jardeko) de paca kaj neperforta kulturo.

Ŝi mortis pro kancero en la familia bieno, proksime de la svisa landlimo.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Elisabeth Schulthess, Solange Fernex, l'insoumise. Ecologie, féminisme, non-violence, Collection Ecologie, Ed. Yves Michel, oktobro 2004. ISBN 2-913492274
  • (Atestoj kolektitaj de) Solange Fernex, La vie pour la vie: jeûne pour la vie: août-septembre 83, Ed. Utovie, Collection Pour que la joie demeure, 1985.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]