Rudolf Erich Raspe

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rudolf Erich Raspe
Persona informo
Rudolf Erich Raspe
Naskiĝo 29-an de februaro 1736 (1736-02-29)
en Hanovro
Morto 1-an de novembro 1794 (1794-11-01) (58-jaraĝa)
en Cill Airne
Lingvoj latinagermanaangla vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Universitato de GöttingenUniversitato de Lepsiko vd
Familio
Gefratoj Dorothea Frederike Wiedemann vd
Profesio
Okupo kuratoro • geologokemiistolingvistotradukistobibliotekistoverkisto • universitata instruisto • arthistoriisto • aŭtoro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Rudolf Erich RASPE (1737-1794) estis germana filologo, bibliotekisto kaj ĵurnalisto, kiu kiel unua literature prilaboris la aventurojn de Barono Münchhausen, al kiuj donis perfektan literaturan formon germana poeto Gottfried August Bürger.

En 1737 Raspe naskiĝis en Hanovro. Li studis filologion kaj natursciencojn en la universitatoj en Göttingen kaj Leipzig. En la jaroj 1762-1766 li laboris kiel bibliotekisto en Hanovro, ekde 1767 li fariĝis profesoro en Collegium Carolinum de Kassel. En tiu tempo li verkis multajn sciencajn verkojn. En 1773 li aktivis ankaŭ kiel ĵurnalisto. En la Berlina maganizo Vade Mecum für lustige Leute (Vademekumo por gajaj homoj, 1781-1783) kaptis lian atenton ĉashistorietoj de Münchhausen. Li prilaboris ilin angle kaj anonime eldonis en Oksfordo en la jaro 1785. Raspe mortis en 1794 (unu fonto asertas, ke en 1799).

Lia verko estis ofte imitata, rerakontata, ilustrita (Gustave Doré) kaj filmita.

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]