Kaprimulgo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Eŭropa kaprimulgo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Kaprimulgoformaj Caprimulgiformes
Familio: Kaprimulgedoj Caprimulgidae
Genro: Kaprimulgoj, Caprimulgus
Specio: Eŭropa kaprimulgo Caprimulgus europaeus
Linnaeus 1758
Natura arealo  Reprodjjuktaj teritorioj  Migrado  Vintrejoj
Natura arealo
  •  Reprodjjuktaj teritorioj
  •  Migrado
  •  Vintrejoj
  • Natura arealo
  •  Reprodjjuktaj teritorioj
  •  Migrado
  •  Vintrejoj
  • Aliaj Vikimediaj projektoj
    vdr
    Ilustraĵo
    Caprimulgus europaeus

    La eŭropa, eŭropazia kaprimulgo aŭ simple kaprimulgo (Caprimulgus europaeus) estas la ununura (aŭ pli bone dirite, la plej videbla) specio de la kaprimulga familio en la Eŭropa kontinento kaj mezvarma Azio.

    Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

    Temas pri malfrua migranto, kiu aperas en Eŭropo (escepte Alpoj kaj norda Skandinavio) kaj en Centra Azio kaj suda (ekde Turkio al centra Ĉinio) en aprilo aŭ majo, dum la vintro okazas en Afriko, tiom sude foje kiom ĝis la suda Kabo. La birdoj migras fine de aŭgusto kaj komence de septembro ĉiuj malaperas suden.

    En suda Eŭropo kaj mezvarmaj zonoj afrikaj kaj aziaj tiu specio lasas lokon al aliaj specioj de la sama familio, ekzemple la ruĝkola kaprimulgo (Caprimulgus ruficollis) kiu estas pli bruna kaj ruĝa ol griza.

    Medio[redakti | redakti fonton]

    Kaprimulgoj vivas en malfermaj kaj malsekaj ebenaĵoj kaj ondaj terenoj kie abundas veprejoj kaj filikejoj. Ankaŭ en malfermaj arbaroj kaj kopsarbaroj. Tie ili facile malvideblas inter la herbaro kaj seka foliaro. La inoj demetas la ovojn surgrunde.

    Aspekto[redakti | redakti fonton]

    Malgraŭ ilia perfekta kamuflado la birdoj estas facile rekoneblaj per la voĉo, la flugo kaj kiam ili eliras el kamuflebla medio ekzemple en ŝoseojn aŭ sablejojn.

    Tiu palearktisa birdo estas longa je 26 cmj kaj la flugiloj malfermas je 55 cmj. La kaprimulga plumaro estas likensimile griza, striita de koloroj leda, avela kaj nigra, kio tiom perfekte kamufleblas ilin. La subaj partoj estas striitaj. La virkaprimulgo montras videblajn blankajn makulojn ĉe la pintoj de flugiloj kaj vostoj. La nematuruloj havas ledajn makulojn. Surplanke videblas du blankaj strioj ĉe la flugiloj. La malsupra parto estas iom pli hela.

    La flugiloj kaj vostoj estas longaj, la kapo granda kaj larĝa, la beko nigra kaj ŝajne malgranda, sed kiam malfermiĝas aperas grandega buŝo. La kruroj estas ruĝbrunaj.

    La bela kamufla plumaro similigas la kaprimulgon al koltordulo, la larĝa malfermado kaj longaj flugiloj al apuso, la milda kaj mola plumaro kaj noktaj moroj al strigoj.

    Voĉo[redakti | redakti fonton]

    La voĉo konsistas el tri manieroj: dumfluge ia milda guuuék kvazaŭ dirite tra homa naso, alarme ia pli akra kuikuikuík kaj ĉefe la pli aŭdebla, mekanika kaj rapida zumado onda kiu laŭtas kaj mallaŭtas dum eĉ kvin minutoj kaj finas per klakoj. Tio okazas dum la birdo surgrunde (ankaŭ surbranĉe aŭ sur heĝo) turnigas la kapon ĉu dekstren ĉu maldekstren. Ĝia suba mandiblo vibras, ĝia gorĝo streĉiĝas kaj eĉ ties plumetaro stariĝas. Laŭtigo kaj mallaŭtigo de la zumado ŝajnas kvazaŭ bruo modifita de aerblovo.

    Kutimaro[redakti | redakti fonton]

    Kaprimulgo in Nederlandsche Vogelen 1770

    La kaprimulgo flugas je la sunsubiro kiam facile videblas ties longa formo umbra flugante kvazaŭ enorma tineo kaj vere ĝi ofte sekvas tineojn per simila flugo, tio estas rapida flugilfrapo kaj mildaj turniĝoj kaj flugoj per senmovaj kaj streĉitaj flugiloj. Tiel ili manĝas insektojn, papiliojn, tineojn, ktp.

    Dumtage la kaprimulgo kuŝas surtere (aŭ sur arboj) tute senmova proksime de ŝtonoj, seka foliaro aŭ herbaro kvazaŭ ĝi estus lignero aŭ korkero kovrita de likenoj. Ili vidas per preskaŭ fermitaj okuloj kaj restas surloke eĉ se iu preterpasas ĝin proksime, certe sen vidi ĝin. Se tiu preskaŭ surpaŝas ĝin, tiam subite forflugas (foje ekklakas alarme) ofte silentege sed nur foriras kelkajn metrojn (10, 20...) kaj surteriĝas. Oni povas sekvi ĝin kaj ĝi ripetos la forflugon ĝis kiam la persekutanto laĉiĝos; pro tio en Hispanio (ĉefe en Katalunio) oni nomas ilin paŝtistotrompuloj.

    Krom la tri menciitaj kantoj la kaprimulgo faras alian tipan bruon (ĉefe dum kuplado) kiu konsistas el mekanike frapi ambaŭ flugilojn kontraŭ ĝia dorso.

    La kaprimulgo ne konstruas neston. La inoj demetas du longetajn ovojn malhel-blankajn kaj makulitajn de bruno kaj ruĝbruno. Tiuj ovoj inter herberoj kaj ŝtonoj malfacile videblas for de nesto; ties koloro kaj kamuflado estas la plej certa defendilo kune kun la kovo-birdo (kutime la ino, sed foje la viro), kiu antaŭ iu povas vidi la ovojn (aŭ poste la idetojn) forflugas laŭ ĝia tipa maniero eĉ pli freneze alloga kaj misportas la atenton de la aliulo.

    Foje ili ripetas la ovodemetadon.

    Kaprimulgoj kaj luno[redakti | redakti fonton]

    Ĵusa studo montris la rilaton inter kaprimulgoj kaj la cikloj de la Luno pri la manĝado kaj migrado. El informoj pri 39 individuoj kontrolitaj per geolokigiloj en Svedio fare de esploristoj de la Universitato de Lund oni konstatis, ke kaprimulgoj manĝis 2,5 fojojn pli dum la noktoj de plena luno ol dum noktoj sen lunlumo; evidente bona lumo faciligas la predadon. Plej interese oni registris, ke la ekflugo al aŭtuna elmigrado okazis en grandaj grupoj tuj post la plena luno, foje de 100 % el la lokaj populacioj; evidente dum plena lumo la birdoj plenigis la grasrezervojn necesajn por la longaj migroflugoj.[1]

    Popolaj tradicioj[redakti | redakti fonton]

    Tradicie oni rigardis kaprimulgon kvazaŭ ĝi estus reptilio pro ĝia ronda kapo, mallonga beko kaj makulbruna aspekto. Pro ties fluga kaj voĉa moroj oni vidis ĝin kiel ia fantomo. De tio venas kelkaj el tiom multaj popolaj nacilingvaj nomoj kiel flugbufo, noktofalko, filiko-strigo, kadavrobirdo, paŝtisto-mokisto aŭ kaprosuĉisto, laŭ popola tradicio kiu asertas, ke flugo de kaprimulgoj inter kapraro aŭ alia brutaro pruvas, ke ĝi povas suĉi ilian lakton.

    Ankaŭ ne entute malfermas la kaprimulgo sian bekon por kapti sian manĝaĵojn. Tio aspektigus ĝin eĉ pli monstra. Vere nur ĝi uzas tian larĝan buŝon por prenado de grandaj tineoj aŭ saltuloj kiuj estas englutataj avide.

    Notoj[redakti | redakti fonton]

    1. "Noticias científicas", Aves y naturaleza, Madrido, nº 31, 2020, paĝo 18. Citita el Norevik, G. kaj aliaj (2019) "The lunar cycle drives migration of a nocturnal bird". PLOS Biology, 17 (10): e3000456: DOI: 10. 1371/journal.pbio.3000456