Jozefo el Kupertino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sankta
Jozefo el Kupertino
Persona informo
Naskiĝo 17-an de junio 1603 (1603-06-17)
en Copertino
Morto 18-an de septembro 1663 (1663-09-18) (60-jaraĝa)
en Osimo
Tombo Markio vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj itala vd
Profesio
Okupo ordenfrato • religiulo vd
Sanktulo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Fluganta sankta Jozefo el Kupertino sur pentraĵo de Ludovico Mazzanti el la 18-a jarcento

Jozefo el Kupertino, propranome Giuseppe Desa (Copertino 17 Junio 1603 – 18 Septembro 1663), estis minoritana monaĥo, kiu vivis 14 jarojn en Asizo (la loko de aktivado de Sankta Francisko el Asizo). Li estas konata kiel sankta patrono de pilotoj, flugistoj, flug-pasaĝeroj, kosmonaŭtoj, paraŝutistoj kaj ankaŭ de malbonaj studentoj.

Jozefo iĝis frato ĉe la kapucenoj tiam li estis 17-jaraĝa. En 1621 li ŝanĝiĝis kaj aniĝis al la konventualoj, ankaŭ membroj de la sama religia familio. Ĉar Jozefo el Kupertino estis malintelektulo, oni allasis sin aniĝi nur post multaj malfacilaĵoj. La ekleziuloj ege malfaciligis lian sacerdotiĝon. Ofte li travivis viziojn kaj ekstazojn. Laŭ diversajn rakontoj Jozefo antaŭvidis kaj antaŭdiris multajn okazaĵojn.

Jozefo el Kupertino estas konata kiel „fluganta sanktulo“ kaj mistikulo. Li eniris en ekstazojn, kiam ajn li ekvidis bildon de Jesuo, de Virgulino Maria, de Sankta Francisko el Asizo. Li eligis ekkrion kaj poste ŝvebis en la aero. Laŭdire lia ŝvebado daǔris de unu ĝis tri horoj. Liaj levitacioj ripetiĝis multfoje. Kredantoj mirigite alkuradis, dume kuracistoj kaj sciencistoj lin esploris por kompreni, kiel tio eblas. Ne nur levitacioj, sed ankaŭ flugoj en la aero altiradis grandajn homamasojn. La Sankta Ofico (Inkvizicio) ricevis anoniman leteron kun la sekva teksto: „Ĉi tie en Puglia estas iu 33-jara frato, kiu faras el si Mesion kaj tiras post si amasojn.“ Malgraǔ tio, ke li neniam faris el si Mesion, Jozefo ekstaris antaŭ la tribunalo, sed neniu kuraĝis lin kondamni, ĉar li levitaciis antaŭ la okuloj de la papo kaj kunvenintaj kardinaloj. Kiam la prelatoj vidis tiun miraklon propraokule, ili fariĝis liaj simpatiantoj. Ĝis sia morto Jozefo estis sub inspekto de la Inkvizicio kaj estis tenata en izoleco kaj en devigita ekzilo.

Pli ofte la inkvizicio eklezia pliinteresis sin pri li, la travivaĵojn de Jozefo ili juĝis suspektindajn. Oni decidis forsendi monaĥon al la monaĥejo en malproksimaj lokoj (Asizo, Osimo ktp.). En Asizo Jozefo renkontis la dukon Johann Friedrich von Braunschweig-Lüneburg. La renkontiĝo kun la duko estis impresinta kaj la parolado de Jozefo influis la decidon de la duko iĝi katoliko.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]