Henriko la 2-a (Kastilio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Henriko la 2-a
Henriko la 2-a
Reĝo de Kastilio
Persona informo
Naskiĝo 13-an de januaro 1334 (1334-01-13)
en Sevilo
Morto 29-an de majo 1379 (1379-05-29) (45-jaraĝa)
en Santo Domingo de la Calzada
Mortis per venenado vd
Tombo Katedralo de Toledo vd
Religio katolikismo vd
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Reĝlando de Kastilio vd
Familio
Dinastio dinastio Burgundio-Ivrea en Kastilio • Dinastio de Trastamaro vd
Patro Alfonso la 11-a vd
Patrino Eleanor de Guzmán vd
Gefratoj Tello de Castilla, Lord of Aguilar de Campoo • Sancho Alfonso, 1st Count of Alburquerque • Pedro la 1-a de Kastilio • Fadrique Alfonso, Lord of Haro • Pedro de Aguilar • Sancho Alfonso de Castilla • Pedro Alfonso de Castilla • Juan Alfonso de Castilla • Juana Alfonso de Castilla • Fernando Alfonso de Castilla vd
Edz(in)o Johanino Manuelo vd
Amkunulo Beatriz Ponce de León vd
Infanoj Johano la 1-a de Kastilio • Eleanor of Castile, Queen of Navarre • Fadrique de Castilla • Beatriz de Castilla • Afonso, Count of Gijón e Noronha • Leonor de Castilla la de los Leones • Henry of Castile • Pedro Enríquez de Castilla • Isabel Enríquez de Castilla • Inés Enríquez de Castilla • María Enríquez de Castilla • Constanza Enríquez de Castilla vd
Parencoj Fernando la 1-a de Aragono vd
Profesio
Okupo reganto vd
Reĝo de Kastilio
Dum 1369-1379
Antaŭulo Pedro la 1-a
Sekvanto Johano la 1-a
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Bildo de 1594

Henriko la 2-a de Kastilio (naskiĝis en Sevilo la 13-an de januaro 1333 aŭ komence de 1334; mortis en Santo Domingo de la Calzada la 29-an de majo 1379), estis la unua reĝo de Kastilio kaj Leono de la dinastio Trastámara, nomata la Fratomurdala Dankanto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li estis la kvara de la dek kontraŭleĝaj gefiloj de Alfonso la 11-a la Justama kaj de doña Leonor de Guzmán (pranepino de Alfonso la 9-a de Leono).

Dum vivis Alfonso la 11-a, lia amantino Leonor akiris privilegiojn por iliaj gefiloj. Kio kaŭzis malkontenton de nobeloj kaj de la leĝa reĝino doña María de Portugalio kaj de la infanto heredonta Pedro, poste konata kiel Pedro la Kruela aŭ la Justema. Tiu revenĝis je la morto de Alfonso dum la sieĝo de Ĝibraltaro, en marto de 1350. Henriko, la gefratoj kaj partianoj fuĝis kaj disiĝis timemaj de la nova reĝo. Spite supozebla garantio la situacio plue malbonis kaj la fratoj organizis multajn ribelojn kaj krome Henriko edziĝis al Juana Manuel de Kastilio, filino de Don Juan Manuel, Senjoro de Villeno, kaj la plej pova nobelo de la antaŭa reĝepoko. En 1351 la monarko Pedro igis mortigi Leonoron, la patrinon de Henriko, konvinke ke ŝi inspiris la insurekciojn.

Post tio Henriko fuĝis al Portugalio. Pardonita de Pedro kaj revene al Kastilio, insurekciis en Asturio (1352). Reamikiĝis kun la duonfrato kaj poste denove ribeliĝis dum intermita kaj longa enlanda milito, dum li fuĝis al Francio, kie ekservis la reĝon Johano la 2-a la Bonulo.

Poste li ekservis la reĝon Pedro la 4-a la Ceremonia de Aragono, en la milito kontraŭ Kastilio (1358). Dum tiu konflikto li estis venkita kaj enprizonigita en Nájera (1360), sed li estis liberigita kaj fuĝis denove en Francion.

Atakita Aragono denove, Henriko helpis, kondiĉe ke oni helpu lin kontraŭ lia duonfrato Pedro. La kombina atako de Henriko kaj liaj aliancanoj kastiliaj, aragonaj kaj francoj (la trupoj de Bertrand du Guesclin sukcesis forpeli Pedron, kiu rifuĝis en Gujeno). Henriko estis proklamita reĝo (1366), sed li devis donaci multe al la aliancanoj pro la ricevita helpo. Pro tio oni nomis lin la Dankema.

Dume Pedro organizis invadon de Kastilio el la anglaj teritorioj norde de la Pireneoj. Eduardo, princo de Kimrio (konata kiel Nigra Princo), disponigis grandan armeon.

Skulptaĵo en la Parko Retiro de Madridp

Pedro venkis Henrikon en la Batalo de Nájera la 3-an de aprilo 1367. Henriko revenis al Francio, protektita de Karlo la Saĝulo. El la kastelo de Peyrepertuse reorganizis sian armeon kaj helpe de insurekciintoj de multaj kastiliaj urboj kaj de la francoj de Bertrand du Guesclin venkis Pedron en la Batalo de Montiel (14-a de marto 1369). Henriko mortigis sian enprizonigitan duonfraton Pedro kaj definitive entroniĝis en Kastilio laŭ la nomo de Henriko la 2-a.

Reĝado[redakti | redakti fonton]

Antaŭ konsolidigi sian povon por transdoni ĝin al sia filo Johano, Henriko devis venki novajn kandidatojn: Ferdinando la 1-a de Portugalio, pranepo de Sanĉo la 4-a de Leono kaj Kastilio, kaj poste Johano de Gento, duko de la dinastio de la Lankastroj, edzo de la infantino Konstanza de Kastilio (1354-1394) (filino de Pedro la 1-a). En sia konflikto kun la angloj, Henriko alianciĝis kun Karlo la Saĝulo, je kies dispono li cedis la kastilian ŝiparon grave por la sieĝo de la haveno de La Rochelle, kie la kastilia amiralo Ambrosio Bocanegra nuligis komplete la anglan ŝipanaron.

Henrique rekompencis siajn aliancanojn, sed ankaŭ defendis la interesojn de Kastilio. Tiele ne donis al la reĝo de Aragono la teritoriajn promesojn. En interna politiko, komencis la rekonstruon de la regno; protektis la judojn kiujn li mem iam estis persekutinta ĉar ili estis aliancanoj de la duonfrato dum la enlanda milito; akcelis la transformadon de la reĝa administrado; kaj kunvokis foje Cortes (parlamentoj). Krome li aneksiigis al la reĝaj posedoj la teritorion de la Senjorlando de Biskajo, post la morto de la posedinto, sia frato Tello. En ekstera politiko li estis favora al Francio kontraŭ Anglio.

Post sia morto en 1379 li estis entombigita en la Kapelo de Novaj Reĝoj de Toledo. Lin sukcedis en la kastilia trono lia filo Johano.

Geedziĝo kaj posteularo[redakti | redakti fonton]

Henriko edziĝis en 1350 al Juana Manuel de Kastilio, Senjorino de Villeno, Escalona kaj Peñafiel, filino de Juan Manuel de Kastilio kaj Blanca Núñez de Lara, kun kiu li havis la jenajn gefilojn:

Krom tiuj tri gefiloj, Henriko de Trastámara havis almenaŭ aliajn dekkvar gefilojn kun diversaj damoj de la nobelaro.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio kaj Fontoj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]