Albert Steche

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Albert Steche
Persona informo
Naskiĝo 9-an de septembro 1862 (1862-09-09)
en Plagwitz
Morto 28-an de septembro 1943 (1943-09-28) (81-jaraĝa)
en Leipzig
Lingvoj Esperantogermanafranca
Ŝtataneco Germana Regno
Okupo
Okupo kemiistoesperantisto
vdr

Albert STECHE [albert steĥe] (naskiĝis la 9-an de septembro 1862 en Plagwitz (ekde 1891 parto de la urbo Lepsiko, germane Leipzig), mortis la 28-an de septembro 1943 en Lepsiko) estis kemiisto kaj aktivulo de la germana Esperanto-Movado. Ekde 1920 ĝis 1925 li estis la 3-a prezidanto de Germana Esperanto-Asocio.

EdE-S

Steche, germano, doktoro de fil., kemiisto. Naskiĝis la 9-an de septembro en Leipzig. Li fondis fabrikon por oleoj eteraj kaj parfumaĵoj en Gröba (ekde 1923 parto de la urbo Riesa, tiam en Saksio, provinco de Prusio), kaj por floroleoj naturaj kaj artefaritaj en Grasse (Francio). Deputito de la saksa parlamento 1909-18; vicprezidanto de la Unuiĝo de Saksaj Industriistoj 1905-20. Terenoj de informado pri Esperanto: parlamento, Teknologia universitato, komerca ĉambro kaj aliaj. Jam en majo 1914 pledis en la parlamento por Esperanto. Faris por Esperanto oficialajn vizitojn, subtenis finance la laboron de la (tiama) Saksa Esperanto-Instituto. Dum multaj jaroj estis prezidanto de GEA, ktp. Modesta homo, helpema amiko, fidela kunlaboranto. Jam en 1921 aperis listo de 39 gazetartikoloj, kiujn li skribis kaj de 7 oficialaj paroladoj, faritaj en eminentaj rondoj (detalojn vidu en La Vendreda Klubo, eldonita de liaj amikoj en 1921).

  • Entwicklungsgang der Weltsprache, Leipzig: eldonejo E. G. Weimann, 1922
  • Der Siegeszug des Esperanto. Leipzig: eldonejo Meyer, [ĉirkaŭ 1914]
  • Stand der Esperantobewegung in der Welt am Ende des Jahres 1923, Berlino: eldonejo Ellersiek & Borel, 1924
  • Esperanto kein Hindernis, sondern eine zwingende Notwendigkeit für den jungen, deutschen Kaufmann
  • Die Bedeutung der Welthilfssprache "Esperanto" für das deutsche Volk in Krieg und Frieden, Leipzig: eldonejo Poppe, 1915


Antaŭe:prezidanto de Germana Esperanto-AsocioPoste:
Adolf Reinking1920 - 1925Ernst Kliemke