Urho Castrén

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Urho Castrén
Persona informo
Naskiĝo 30-a de decembro 1886
en en Jyväskylä
Morto 8-a de marto 1965
en en Helsinko)
Ŝtataneco Finnlando vd
Partio Nacia Koalicio vd
Familio
Patro Johannes Castrén vd
Gefratoj Sakari Castrén • Lauri Castrén vd
Profesio
Okupo politikistoadvokatojuĝisto vd
ĉefministro de Finnlando
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Urho Castrén aŭ plennome Urho Jonas Castrén (naskiĝis la 30-an de decembro 1886 en Jyväskylä, mortis la 8-an de marto 1965 en Helsinko) estis finna politikisto. Li estis ĉefministro de Finnlando de la 21-a de septembro 1944 ĝis la 17-a de novembro 1944.

Li studis juron kaj ekonomikon kaj poste estis prezidanto de la supera juĝeja kortumo de Finnlando, kaj de decembro 1925 ĝis decembro 1926 ministro pri justico en la registaro de Kyösti Kallio. Plurjare li estis membro de la nacia parlamento kaj reprezentis la politikan partion Nacia Koalicio. Inter septembro kaj novembro 1944 li estis ĉefministro de transira registaro. Du tagojn antaŭ lia ekofico subskribiĝis traktato pri armistico inter Finnlando kaj Sovetunio. Tiu interkonsento antaŭvidis ke plurnacia kontrola komisio supervidu la armisticon en Finnlando: gvidanto de tiu komisiono el 200 sovetuniaj kaj 15 britaj oficiroj, kiu eklaboris la 22-an de septembro 1944, estis la sovetunia armeestro Andreij Aleksandroviĉ Ŝdanov. En novembro 1944 la oficojn de ĉefministro transprenis Juho Kusti Paasikivi.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]