Ingrio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ingrio
Historia regiono
FlagoBlazono
historia regiono [+]

LandoRusio
- koordinatoj59° 38′ 0″ N, 29° 18′ 0″ O (mapo)59.633329.3Koordinatoj: 59° 38′ 0″ N, 29° 18′ 0″ O (mapo)


Ingrio (Leningrada provinco)
Ingrio (Leningrada provinco)
DEC
Ingrio
Ingrio

Map
Ingrio
Vikimedia Komunejo:  Ingria [+]
vdr

Ingrio (svede Ingermanland [INGermanlan], finne Inkeri [INkeri], ruse Ингерманландия, Ингрия, Ingermanlandija, Ingrija, latine Ingria [INGria]) estas historia regiono en hodiaŭa Rusio, laŭ baseno de rivero Neva, inter la Finna Golfo, rivero Narva, lago Peipsi sudokcidente, kaj nordoriente la lago Ladoga - tiu lasta faras kune kun nordokcidenta rojo Sestra (Rajajoki/Systerbäck) naturan limon al Karelio. La teritorio de Ingrio estas ĉ. 15 000 km²

Ingrio estis ĉiam multnacia regiono kaj diversaj etnaj grupoj dominis tie sinsekve. Ingroj kiel etno estas la malnovaj loĝantoj de la regiono, sed ili estas nur malgranda parto el finn-ugraj loĝantoj de la regiono.

Historio[redakti | redakti fonton]

Dum la Vikinga epoko, ekde ĉirkaŭ 750, Ingrio estis ponto por la Varengaj komerc-itineroj al Orienta Eŭropo. Evoluis Varanga aristokratio kiu laŭdire kreis pacon inter la interbatalantaj Finn-ugraj kaj Slavaj triboj, kaj kiu poste fariĝos regantoj de Novgorod kaj Rus de Kievo.

La antikvan Novgorod-an landon Vadja kvinono Svedoj nomis Ingermanland, kion oni latinigis kiel "Ingria". Laŭdire la nomo venis de Ingigerd, filino de Sveda reĝo Olof Skötkonung (995-1022). Kiam ŝi edzigis Jaroslav la 1-an en 1019 ŝi ricevis la areon ĉirkaŭ Ladoga nuptodonace. Ĝin poste administris Svedaj grafoj sub la Novgoroda respubliko.

En la 12-a jarcento ankaŭ Okcidenta Ingrio iĝis subareo de Novgorod. Poste sekvis jarcentoj da milito, ĉefe inter Rusio kaj Svedio, sed ankaŭ partoprenis Danoj kaj Teŭtonaj Kavaliroj. Tiuj lastaj fondis fortikejon en Narva, kaj en 1492 la Rusoj konstruis kastelon Ivangorod aliflanke de la rivero Narva.

Svedia Ingrio[redakti | redakti fonton]

Ingrion prede prenis Svedio en la 1580-aj jaroj, rericevis la Rusoj per la paco de Teusina en 1595, kaj denove ekhavis la Svedoj per la paco de Stolbova en 1617. Svedio havis strategian intereson je la teritorio, ĉar ĝi estis taŭga interzono kontraŭ Rusiaj atakoj je la Karelia istmo kaj hodiaŭa Suomio; kaj aldone Rusaj komercistoj estis devigitaj trapasi Svedian teritorion. Ingrio ankaŭ fariĝis lokigejo por Svedaj forpelitoj (krimuloj k.s.).

Ingrio restis maldensege enloĝata. En 1664 oni kalkulis la enloĝantaron je 15 mil. La ortodoksa kamparanaro arde kontraŭis Svedajn provojn enkonduki Luteranismon. Al konvertotoj oni promesis monon kaj impostajn reduktojn. Tamen la plej granda kresko de luteranoj okazis post libervola elmigrado el Savolax kaj Suoma Karelio. Ingermanland jugitis sub Svedaj militistoj kaj ŝtatistoj, kiuj kunprenis proprajn servistojn kaj laboristojn luteranajn.

Rusia Ingrio[redakti | redakti fonton]

Post jarcento sub Svedio, Ingrion rekonkeris Rusio per la Granda Nordia Milito de la fruaj 1700-aj jaroj. Surloke de la Sveda vilaĝo Nyen, proksime de la mara elfluejo de rivero Neva, la Rusoj fondis sian novan Ĉefurbon, Sankt-Peterburgo (1703).

Petro la Granda igis Ingrion duklando kun Princo Menŝikov kiel unua (kaj lasta) duko. En 1710 ĝi iĝis Provinco de Sankt-Peterburgo. En 1927 oni ŝanĝis ĝian nomon al Leningrada Provinco, kaj kvankam Leningrado reŝanĝis sian nomon al Sankt-Peterburgo en 1991, oni ankoraŭ nomas la regionon Leningradskaja oblast.

Demografio[redakti | redakti fonton]

La Ingroj kaj la Votoj (vadjoj) estas la indiĝenaj popoloj de historia Ingrio. Alia etnogrupo estas "Ingriaj Finnoj", posteuloj de Luteranaj elmigrintoj dum la 17-a jarcento el hodiaŭa Finnlando.

Ĉi popoloj ĉiuj forpelatis el Ingrio dum Sovetunio. 63 mil fuĝis al Finnlando dum la 2-a mondmilito, kaj post la milito Stalino ordonis ilin reveni. Plejmulto estis ekzekutita pro "nefideleco" aŭ pereis en gulago. La plurestantoj baldaŭ trovis sin eta minoritato inter granda amaso da rusaj enmigrintoj. Post la disfalo de Sovetunio en 1991, Finnlando rajtigis la postvivantaj Ingriajn Finnojn ekloĝi en Finnlando.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Pri Ingrio (Finne kaj Angle)