Flago de Malto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
2:3

La nacia flago de Malto (malte: Bandiera Ta Malta) estas dukolora, kun blanko en la hisflanko kaj ruĝa en la dekstro. Ĉi tiuj koloroj aperas en la blazonado de Malto. Tradicio deklaras ke la koloroj de la flago estis donitaj al Malto de la Grafo Roĝero de Sicilio, en 1091. Standardo de grafo Roger estis kvadrata ruĝa kaj blanka flago.

Grava fortikejo dum la Krucmilitoj, multe de la heraldiko de Malto estas influita de la koloroj kaj aparatoj de la Ordeno de Malto. Ilia insigno estis la karakteriza malta kruco, blanka kruco sur ruĝa kampo. De tiuj koloroj venis la ruĝa kaj blanka ŝildo kiu estis uzita dum la kolonia periodo de Malto. En la supra angulo estas la Georga kruco, en ruĝa koloro, kun la devizo "For Gallantry" ĉirkaŭanta la krucon.

Historio[redakti | redakti fonton]

En la jaro 1798, kiam Napoleono marŝis en Egiption por ekigi la konkeron de tiu granda teritorio, li decidis halti unue en la insulo Malto, meze de la Mediteranea maro. La kavaliroj de la Malta ordeno, suverenoj de la insulo, rajtigis lin, ĉefe pro la fakto, ke Malto ne povus lukti kontraŭ la impona franca armeo. Jam en Malto, Napoleono decidis alpropigi al Francio la insularon, do Malto eniris en la Francan Imperion dum du jaroj. Maltanoj tute ne favoris al tiu invado kaj multaj el ili rifuĝis en fortresoj. Brita ŝiparo alvenis en la insulon por bloki la francajn invadantojn, kiuj en la jaro 1800 kapitulacis. Tiam Malto fariĝis brita protektorato kaj poste kolonio de Granda Britio en la Mediteraneo. Tuj post la brita konkero la nova administracio ekuzis la antaŭan maltan flagon, al kiu oni aldonis mast-angule la britan standardon. La konstruo meze de la 19-a jarcento de la Sueza Kanalo rapidigis la kontaktojn, do la komerco, inter la orientaj britaj kolonioj kaj la metropolo. Tiel, la britaj kolonioj en la Mediteraneo fariĝis ege gravaj por Britio, kompreneble inter ili elstariĝis Malto. Dum tiuj jaroj la flago de la kolonio ŝanĝiĝis. Tiuj koloniaj flagoj unuamente aperigis tradician maltan simbolon, nome la malta kruco, kune kun la koloroj ruĝa kaj blanka de la flago de la Malta Ordeno. En la postaj versioj de la kolonia flago la malta kruco malaperis, do, nur la koloroj ruĝa kaj blanka reprezentas la insularon. Dum la dua mond-milito la brita reĝo aljuĝis la Georgan Krucon al la malta popolo, pro ties kuraĝo dum la atakoj ricevitaj de la naziaj trupoj. Tiu insigno aperas en la kolonia flago de Malto depost la jaro 1943 kaj eĉ nuntempe sur la flago de la sendependa Malto.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Lukas Toczki, "Britaj koloniaj flagoj en la Mediteranea Maro", VENTO, numero 9, Aŭgusto 2021. pp. 11-12.