Friedrich Parrot

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Friedrich Parrot
Persona informo
Naskiĝo 14-an de oktobro 1791 (1791-10-14)
en Karlsruhe
Morto 15-an de januaro 1841 (1841-01-15) (49-jaraĝa)
en Tartu
Tombo Raadi cemetery
Lingvoj germana
Loĝloko Germanio
Ŝtataneco Rusia Imperio
Alma mater Imperia universitato de Dorpat • Riga State Gymnasium No.1
Familio
Patro Georg Friedrich Parrot
Infanoj Bertha Zoege von Manteuffel • Moritz Friedrich von Parrot • Piers Friedrich von Parrot
Okupo
Okupo esploristo • fizikisto • universitata instruisto • kuracisto • montgrimpanto • botanikistobiologo • natursciencisto
vdr

Johann Jacob Friedrich Wilhelm PARROT (14-an de oktobro 1792 - 15-an de januaro 1841, Tartu) estis balt-germana naturisto kaj vojaĝanto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Parrot estis naskita en Karlsruhe. Li studis medicinon kaj natursciencon ĉe la Universitato de Dorpat kaj, en 1811, realigis ekspedicion al Krimeo kaj Kaŭkazo kun Maurice Engelhardt. Tie li uzis barometron por mezuri la diferencon en marnivelo inter la Kaspia Maro kaj Nigra Maro.

En lia reveno li estis nomumita asista doktoro kaj, en 1815, kirurgo en la rusa armeo. En 1816 kaj 1817, li vizitis la Alpojn kajPireneojn. En 1821, li estis profesoro pri fiziologio kaj patologio, tiam profesoro ekde 1826 pri fiziko ĉe la Universitato de Dorpat, kaj en 1828 Parrot realigis alian vojaĝon al Kaĥeti kaj Armenio. En 1837 li iris alTornio en pli norda Finnlando por observi osciladojn de pendolo kaj tera magnetismo. Li inventis gasujon kaj baro-termometron. En Livonio li popularigis la katalunan sunhorloĝon, malgranda, cilindra, poŝ-granda instrumento, ĉirkaŭ 8 cm longe kaj 1.5 cm en diametro.

La 27-an de septembro 1829, Parrot, pioniro de scienca montogrimpado, dum profesoro pri fiziko de la Universitato de Dorpat, atingis la montpinton de Ararato (5165 m) kun Ĥaĉatur Abovjan (la armena verkisto kaj nacia publika figuro) kaj tri aliaj studentoj.

Parrot mortis en Dorpat (Tartu). Li estis postvivita de lia filino, Anna Magaretha Parrot, kiu geedziĝis kun Conrad Jacob Strauch. Iliaj posteuloj nun ekzistas en Aŭstralio.