Feliks Jasieński

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Feliks Jasieński
Persona informo
Naskiĝo 8-an de julio 1861 (1861-07-08)
en Grzegorzowice, Świętokrzyskie Voivodeship
Morto 6-an de aprilo 1929 (1929-04-06) (67-jaraĝa)
en Krakovo
Tombo Tombejo Rakowicki en Krakovo
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
Okupo
Okupo artokritikisto • artkolektanto • komponistopianistopublikigisto
vdr

Feliks Jasieński blazono Dołęga, pseŭdonomo Manggha kaj aliaj (naskiĝis la 8-an de julio 1861 en vilaĝo Grzegórzewice, distrikto Ostrowiecki, mortis la 6-an de aprilo 1929 en Krakovo) – pola kritikisto kaj kolektisto de artaĵoj. Liaj prauloj estis riĉaj kaj influaj bienposedantoj en Sanktakruca Provinco en la 19-a jarcento. La pseŭdonomo Manggha - uzata de li plej ofte - devenas de la titolo de kolekto de lignogravuraĵoj de la japana artisto Katsushika Hokusai.

Pluraj eksterlandaj vojaĝoj permesis al Feliks Jasieński konatiĝi kun la plej novaj artofluoj kaj arigi riĉan kolekton de la japana arto. De 1888 ekloĝis en Varsovio, sed en 1901 translokiĝis al Krakovo, kie plenumis esence gravan rolon kiel mecenato de arto kaj promociisto de modernismo. Lia kolektaĵo - ampleksanta interalie grafikaĵojn kaj eŭropan ceramikon, kolekton de teksaĵoj el Eŭropo kaj Fora Oriento, plurajn antikvaĵojn kaj menciitan japanan kolekton - inspiris multajn artistojn, kiel Julian Fałat, Leon Wyczółkowski, Józef Mehoffer, Ferdynand Ruszczyc, Wojciech Weiss, Józef Pankiewicz, Stanisław Witkiewicz.

Fine de la 1980-aj jaroj pola filmisto Andrzej Wajda fordonis sian premion de la urbo Kioto por konstrui Centron de la Japana Arto kaj Tekniko Manggha en Krakovo. Tie oni kunvenigis la kolektaĵojn de Feliks Jasieński.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]