Cazis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Cazis (stacidomo).
Cazis
Blazono de Cazis
Cazis
komunumo en Svislando
Kantono Grizono
Distrikto Malantaŭa Rejno
Komunumaro Thusis
Koordinatoj  46° 43′ 12″ N 9° 25′ 48″ O / 46.72000 °N, 9.43000 °O / 46.72000; 9.43000 (mapo)Koordinatoj: 46° 43′ 12″ N 9° 25′ 48″ O / 46.72000 °N, 9.43000 °O / 46.72000; 9.43000 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1499
Areo 31,18 km²
Alteco 659 m super marnivelo
Poŝtkodo 7408
Komunumkodo 3661
Mapo de Cazis

Cazis (en la romanĉa lingvo Cazas respektive Tgazas) estas komunumo de la komunumaro Thusis kaj la distrikto Malantaŭa Rejno en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 1499 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Cazis situas ĉe la okcidenta bordo de la Malantaŭa Rejno en la nordo de la distrikto. La komunumo konsistas el la 7 malnovaj frakcioj Luvreu, Oberrealta, Ratitsch, Schauenberg, Summaprada, Unterrealta kaj Valleina, kaj ek de la 1-a de januaro 2010 ankaŭ el la 6 novaj frakcioj Portein, Präz, Dalin, Raschlegnas, Sarn kaj Tartar.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Cazis limas en nordo al Rhäzüns, en nordnordoriento al Rothenbrunnen, en nordoriento al Tomils, en orientnordoriento al Paspels, en oriento al Rodels, en orientosudoriento al Pratval, en sudoriento al Fürstenau, en sudsudoriento al Thusis, en sudo al Masein, en sudsudokcidento al Flerden, en okcidento al Safien, kaj en nordokcidento al Versam.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Cazis situas ĉe la kantona ĉefvojo n-ro 13 de Koiro al San Bernardino-Pasejo. Tra la komunuma teritorio pasas ankaŭ la svisa aŭtovojo A13. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per tri stacidomoj ĉe la fama trajnlinio de Retia Fervojo de Ilanz al Thusis kaj Albulopasejo, kiu estas monda heredaĵo de UNESKO. Krome tra la komunumo pasas ankaŭ diversaj poŝtaŭtolinioj, kiuj ebligas la fajnan distribuon al la diversaj komunumaj frakcioj.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Vizitinda en Cazis estas la dominikana virina Monaĥejo Cazis kun la monaĥeja preĝejo Sankt Petro kaj Paŭlo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Cazis datiĝas el la jaro 926 kiel Cacias. En la 1950-aj jaroj sur la Petrus-Monteto estis trovitaj diversaj trovaĵoj el la ŝtonepoko de la 3-a kaj 4-a jarmilo a.K. Ek de la 12-a jarcento la plej grava bienposedanto en Cazis estis la virina Monaĥejo Cazis. La regiono dum mezepoko estis feŭdo de la episkopo de Koiro, de kiu feŭdo la loĝantoj de Cazis sin liberaĉetis en la jaro 1709. Ĝis 1851 Cazis formis tribunalkomunumon kun Thusis. Kun efiko de la 1-a de januaro 2010 la ĝis tiam aŭtonomaj politikaj komunumoj Portein, Präz (inkluzive la frakcioj Dalin kaj Raschlegnas), Sarn kaj Tartar estis integritaj al Cazis. [1]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]