Bernard Ładysz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bernard Ładysz
Persona informo
Naskiĝo 24-an de julio 1922 (1922-07-24)
en Vilno, Wilno Voivodeship,  Dua Pola Respubliko
Morto 25-an de julio 2020 (2020-07-25) (98-jaraĝa)
en Varsovio
Tombo Armea Tombejo Powązki
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
Alma mater Muzika Universitato Frederiko Ŝopeno
Familio
Edz(in)o Leokadia Rymkiewicz-Ładysz
Infanoj Aleksander Czajkowski-Ładysz • Zbigniew Adam Ładysz
Okupo
Okupo operkantisto • aktoro
vdr

Bernard ŁADYSZ (naskiĝis la 24-an de julio 1922 en Vilno, mortis la 25-an de julio 2020) – pola operkantisto (basbaritono) kaj aktoro, konata de 50 roloj plenumataj en la tuta mondo, ricevinta honoran doktorecon de Muzika Universitato Frederiko Ŝopeno.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Dum la soveta kaj germana okupadoj estis membro de Pola Enlanda Armeo (Vilna regiono), en rangoŝtupo serĝento. Partoprenanto de la "Operaco Tempesto", poste ekzilita Sovetan Rusion (Kaluga ĉe Okao, kie restis en la jaroj 1944–1946). Eklernis kanti en Vilno (1940–1941), kion daŭrigis en la jaroj 1946–1948 ĉe la Muzika Universitato de Frederiko Ŝopeno en Varsovio. Artisman karieron komencis en Reprezenta Ensemblo de la Pola Soldataro. Dum multaj jaroj (1950–1979) estis soloisto de la Varsovia Opero kaj la Granda Teatro en Varsovio. En 1956 gajnis en internacia kanto-konkurso en Verĉelo, kie akiris la plej superan premion "Il primo premio assoluto". De tiu momento komenciĝis lia internacia kariero. Tiam li dungiĝis en Teatro Massimo en Palermo. En 1983 elektita membro de la Landa Konsilio de Pola-Sovetunia Asocio de Amikeco.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Grandioza basa voĉo kun escepte ampleksa skalo, granda muzikemo, denaska scena talento certigis al li frontan lokon inter la plej eminentaj kantistoj. Gajnis sukcesojn en ĉiuj kontinentoj – de Aŭstralio, tra ambaŭ Amerikoj ĝis Ĉinio. Kiel la unua pola artisto surbendigis tutan operon en Columbia Records – en 1959 kantis kune kun Maria Callas kaj poste tie surbendigis operajn ariojn de Giuseppe Verdi kaj de rusaj komponistoj.

Bernard Ładysz rolis en la filmoj de Jerzy Hoffman Per fajro kaj glavo, La kuracistaĉo, kaj de Wojciech Jerzy HasLa Pupo (laŭ la romano de Bolesław Prus).

Poste li plenumis grandajn rolojn en dekkelkaj operoj, kiel ekzemple: Halka, La barbiro de Sevilo, Don Giovanni, La Forto de la Destino, Aida, Princo Igorj, Iolanta kaj en operoj de Krzysztof Penderecki aŭ en pli leĝera repertuaro kiel la muzikalo Violonisto sur la tegmento aŭ la verko "Il maestro di cappella" de Domenico Cimarosa

Interesaj sciigoj[redakti | redakti fonton]

En 2010 eniris la varsovian Socian Komitaton de Apogo por Jarosław Kaczyński kiel kandidato por la oficejo de Prezidento de Pollando.

Memorigo[redakti | redakti fonton]

Okaze de 100-a naskiĝdatreveno kaj mortodatreveno TVP Kultura prezentis dokumentan filmon Śpiewaj tylko sercem — Bernard Ładysz (Kantu nur per la koro — Bernard Ładysz).