Umm Kulthum

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Umm Kulthum
أم كلثوم
Bazaj informoj
Naskonomo Umm Kulthum Ebrahim Elbeltagi
Naskiĝo 31-an de decembro 1898 (1898-12-31)
en Tamay Ez-Zahayra
Morto 3-an de februaro 1975 (1975-02-03) (76-jaraĝa)
en Kairo
Edz(in)o Hassan Alhifnawy
Ĝenroj egipta muziko
Profesio kantistino, aktorino, muzikistino
Aktivaj jaroj 1920 - 1975
Eldoninto Artists Arabes Associes
EMI Arabia
Sono
Sono Cairo
EMI
Parencaj
temoj
araba muziko
Persona informo
Naskonomo فاطمه ابراهيم السيد البلتاجى
Tombo Kairo
Lingvoj egipt-arabaaraba
Ŝtataneco Egipta Reĝlando • Respubliko Egiptio (1953–1958) • Unuiĝinta Araba Respubliko • Kedivlando Egiptio • Sultanlando Egiptio • Egiptio
Familio
Edz(in)o Hassan Alhifnawy
Okupo
Okupo kantistoaktoro • filmaktoro
vdr

Umm KULTHUM (arabe: أم كلثوم per aliaj transskriboj ankaŭ: Umm Kalzum, Umm Kaltum, Oum Kalsoum, Oum Kalthum, Omm Kolsoum, Umm Kolthoum, Um KeltumOum Kalthoum[1], la plej disvastiĝinta transskribo de ŝia plena nomo: Umm Kulthum Fatima Ibrahim al-Sayyid al-Baltaji) (naskiĝis la 31-a de decembro 1904, mortis la 3-an de februaro 1975) estis egipta kantistino kaj muzikistino. En la araba mondo ŝi apartenis inter la plej konataj kaj la plej ŝatataj kantistoj kaj ŝiaj albumoj (ĉirkaŭ 200 milionoj da ekzempleroj totale) senĉese superas en vendebla ofteco vicon da aliaj arabaj albumoj. Ŝi estis elstara socia fenomeno en la 1950-aj kaj 1960-aj jaroj. Ŝi estis konata kiel la Senjorino de la Araba Kanto (سيدة الغناء العربي, Sayyīdat al-Ginā' al-Arabi) kaj kiel Astro de Oriento (كوكب الشرق, Kawkab aš-Šarq). Ŝi estas konsiderata unu de la "Granduloj" de la arablingva kanto kun Mohammed Abdel Wahab, Abdel Halim Hafez kaj Farid al-Atraŝ.

Pri ŝia privata vivo oni scias malmulte. Ŝi vivis preskaŭ kaŝe kaj evitis intervjuojn. Ŝia sola kontakto kun la publiko estis ŝiaj koncertoj. Dum pli ol 30 jaroj ŝi donis koncerton ĉiun ĵaŭdon vespere kaj tiuj koncertoj estis dissendataj radie tra la tuta araba mondo.[1]

Biografio[redakti | redakti fonton]

Umm Kulthum infanino, kun sia patro Ibrahim El Beltagi.

Umm Kulthum naskiĝis en Tamaj az-Zahajra, Dakahlija. Estante ankoraŭ tre juna, ŝi montris grandan talenton por la kantado, tiel ke kiam ŝi estis ankoraŭ 12-jaraĝa, ŝia patro maskis ŝin kiel knabo kaj aligis ŝin al malgranda spektaklo kiun li mem estris. Kvar jarojn poste atentis pri ŝi fama kantisto, nome Abu l-Ala' Muhammad, kaj fama ludisto de liuto, nome Zakarija Ahmad, kaj ili petis ke ŝi akompanu ilin al Kairo. Tamen ŝi atendis alveni al la 23-jaraĝo por akcepti tiun inviton; dume ŝi ludis kiel knabo en malgrandaj teatrejoj.

En ŝia muzika kariero ludis gravan rolon du personoj: la poeto Ahmad Rami, kiu verkis 137 kantojn por Umm Kalzum kaj inicigis ŝin en la franca literaturo kiun li estis studinta en la Sorbono kaj Mohamed El Kasabgi, virtuozo de la liuto kiu enkondukis Umm Kalzum en la Palaco de la Araba Teatro, kie ŝi atingis siajn unuajn grandajn sukcesojn. En 1932 ŝi estis jam fama kaj entreprenis grandan turneon tra arabaj urboj, kaj tial vizitis Damaskon, Bagdadon, Jerusalemon, Bejruton, kaj Tripoli. Ŝia famo permesis ŝin, en 1948, interkonatiĝi kun Gamal Abdel Nasser, la oficiro estonta konspiranto kaj prezidento de Egiptio. Ambaŭ sentis poste reciprokan admiron.

Reklama afiŝo de koncerto de Umm Kulthum en Jerusalemo dum la Mandata Palestino. 1a de Januaro 1930.

Paralele al sia kantistokariero ŝi entreprenis karieron kiel aktorino, sed ŝi abandonis tiun rapide, preferante la personan kaj emocian kontakton kun la publiko.

En 1953, Umm Kalzum edziĝis al sia kuracisto Hasan al-Hafnaŭi. Ŝia populareco pli kaj pli pliiĝis. Ŝiaj okcidentaj komentariistoj kutime memoras koncerton en 1967 en la spektaklejo Olympia de Parizo, antaŭ centoj de arabaj enmigrintoj alvenintaj el la tuta Eŭropo.

Unu el ŝiaj plej famaj kantoj estas "Inta Omri", kiun ankoraŭ prezentas diversaj kantistoj. Ŝiaj kantalbumoj estas inter la furorantaj albumoj en la araba lingvo eĉ nuntempe.

Umm Kalzum estas la plej fama reprezentanto de la nomata "araba kanto". Ŝia figuro iĝis tre familiara: granda virino, kun impona harfrizado kaj bordita robo ĝis la piedoj, akompanata de sia orkestro. Ŝi kantis tenante silkan tukon en sia maldekstra mano, en kiu laŭ onifiroj ŝi tenis kaŝite bulon de haŝiŝo kiu estis enirante en ŝian haŭton kaj tio ebligis ŝin plenumi siajn senfinajn kantojn kaj plutenis la torenton de sia voĉo. Plej verŝajne tio pri haŝiŝo estis necerta, sed ja estas certa ke ŝiaj kantoj, de tre fortaj arabaj radikoj, daŭris tiom ke ofte ŝi devis registri versiojn tre malpliigitajn por ke ili povus eniri en la diskoj de vinilo, po unu kanto por disko. En siaj ĉiusemajnaj aperoj publikaj, rekte radielsenditaj per la elsendejo Saŭt al-Kahira (La Voĉo de Kairo) kaj aŭdataj en la tuta Araba mondo, ŝi faris siajn personajn aprezatajn de la publiko variaĵojn kaj improvizojn.

Morto[redakti | redakti fonton]

Funebra procesio por Umm Kulthum.

Ŝi ricevis diagnozon de akra kazo de nefrito fine de la 1960-aj jaroj. En 1972, post sia lasta koncerto en la Nil-Palaco, la medicinaj ekzamenoj indikis, ke ŝia malsano estis nekuracebla. Ŝi translokiĝis al Usono, kie ŝi profitis dum ioma tempo de la progresinta medicina usona tekniko, sed en 1975, reveninta al sia lando, ŝi suferis gravan krizon kaj estis enhospitaligita. La tuta Egiptio restis atentanta ŝian evoluon, kaj en ŝia naskoloko la tuta lokanaro deklamis la Koranon dum la tuta tago Umm Kalzum mortis en la hospitalo de Kairo en la 3-a de Februaro. Ŝia morto rezultis en memmortigoj kaj esprimoj de kolektiva histerio. Al sia funebro venis pli ol 4 milionoj de funebrantoj -unu el plej multnombraj de la historio- kaj ĝi rezultis en tumulto kiam la homamaso ekkontrolis ŝian ĉerkon kaj portis ĝin al moskeo laŭdire ŝia preferata; poste oni reprenis ĝin por la entombig. Ŝi estis entombigita inter homamaso kaj ricevinte honorojn de ŝtatestro en la fama Urbo de la Mortintoj.

Dum multaj jaroj, la voĉo de la Astro de Oriento akompanis la arabojn en la granda kolektiva iluzio de la renaskiĝo de la Araba mondo post la kolonia epoko: nome la hegemonio de la tutarabismo, la egipta revolucio, la ŝtatigo de la Sueza Kanalo kaj la araba unuemo. Ŝia malapero, tuj post la morto de Nasser, markis definitive la finon de epoko.

Voĉo[redakti | redakti fonton]

Umm Kalzum.

Umm-Kultum havis gamon de voĉo de kontralto.[2] Estas malmultaj kontraltaj kastistinoj, nome la plej basa registro de la ina voĉo.[3] Umm-Kultum estis konata pro sia lerteco improvizi kaj oni diras, ke nenoam kantis pecon di fojojn same.[4] Ŝi lernis el Abu al-Ila Muhammad ekde sia alveno al Kairo kaj ĝis lia morto en 1927. Li instruis ŝin adapti la voĉon al la signifo kaj la melodion sekvante la tradician araban estetikon.[5]

Heredo[redakti | redakti fonton]

Um Kalzum faris gravan influon super serio de muzikistoj kaj en la araba mondo kaj ekster tiu. Inter aliaj, Jah Wobble konsideris ŝin grava influo en sia areo. Bob Dylan estis citata kun diro "Ŝi estas tre bonkvalita, ŝi estas reale genia", Maria Callas konsideris ŝin kiel “la nekomparebla voĉo”; ankaŭ Jean-Paul Sartre, Marie Laforêt, Salvador Dalí, Nico, Bono kaj Led Zeppelin estas admirantoj de la muziko de Um Kalzum. Unu de ŝiaj plej konataj kantoj, Enta Omri (Vi estas mia vivo) estis la bazo de multaj reinterpretadoj, kiel por ekzemplo en la versio de la kanto “Ojos así” (Tiaj okuloj) faritaj por la kolombia kantistino Shakira.

Um Kalzum estas memorata en Egipto, Magrebo kaj Proksima Oriento kiel unu de la plej grandaj kantistoj de la mondo, speciale populara ankaŭ en Palestino inter kaj sionistoj kaj palestinanoj, kaj ŝiaj diskoj plue estas vendataj je ĉirkaŭ unu miliono jare.

En la insulo Al-Roda, en Kairo estas muzeo dediĉita al Umm Kalzum.

Elektita diskaro[redakti | redakti fonton]

  • Aghadan alqak ("Ĉu mi vidos vin morgaŭ?") (Maqam Ajam) (1971)
  • Ana Fi Entezarak ("Mi atendas vin") (1943)
  • Alf Leila wa Leila ("Milo kaj unu noktoj") (Maqam Farahfaza) (1969)
  • Arouh li MeenArooh Lemeen ("Kien mi iru") (Maqam Rast) (1958)
  • Al Atlal[6] ("La ruinoj") (Maqam Rahat Alarwah) (1966)
  • Amal Hayati"; Sono ("Espero de mia vivo") (Maqam Ajam) (1965)
  • Ansak Ya Salam ("Ĉu forgesi vin? Fi!") (1961) (Maqam Rast)
  • Aqbal al-layl ("Nokto alvenis") (1969)
  • Araka asiya al-dam ("Mi vidas vin senplora") (1964)
  • 'Awwidt 'ayni ("Mi alkutimigis miajn okulojn") (1957) (Maqam Kurd)
  • Baeed Anak ("For elvi") (Maqam Bayati) (1965)
  • Betfaker fi Meen ("Pri kiu vi pensas?") (Maqam Bayati) (1963)
  • Dalili Ehtar ("Mi estas perdita") (1955) (Maqam Kurd)
  • Dhikrayatun (Qessat Hobbi aŭ La historio de mia amo aŭ memoroj) (1955)
  • El Hobb Kolloh[7] ("Ĉiu amo") (Maqam Rast) (1971)
  • Ental Hobb ("Vi estas la amo") (Maqam Nahwand) (1965)
  • Es'al Rouhak ("Pridemandu vin mem") (Maqam Hijaz Kar) (1970)
  • Fakarouni ("Ili memorigas min") (Maqam Rast) (1966)
  • Fit al-ma' ad ("Tro malfrue" aŭ "Finiĝis la rendevuo") Sono Cairo (Maqam Sika) (1967)
  • Gharib' Ala Bab erraja ("Strangulo ĉe la espera pordo") (1955)
  • Ghulubt asalih ("Laca pardoni") (1946)
  • Hadeeth el Rouh ("La animparolo") (Maqam Rahat Alarwah) (1967)
  • Hagartek or Hajartak ("Mi lasis vin") EMI (1959)
  • Hasibak lil-zaman ("Mi lasos vin akurate") (1962)
  • Hathehe Laylati ("Tii estas mia nokto") (Maqam Bayati) (1968)
  • Hayart Albi Ma'ak ("Vi konfuzas mian koron") (Maqam Nahwand) (1961)
  • Hakam 'alayna al-haw'a ("Amo ordonis min") (1973)
  • Hobb Eih[8] ("Kiu amo") (Maqam Bayati) (1960)
  • Howwa Sahih El-Hawa Ghallab ("Ĉu amo estas reale pli forta?") (1960) (Maqam Saba)
  • Inta Omri – Sono ("Vi estas la amo de mia vivo") (Maqam Kurd) (1964)
  • Kull al-ahabbah ("Ĉiuj amikoj") (1941)
  • La Diva – CD, EMI Arabia, 1998
  • La Diva II – CD, EMI Arabia, 1998
  • La Diva III – CD, EMI Arabia, 1998
  • La Diva IV – CD, EMI Arabia, 1998
  • La Diva V – CD, EMI Arabia, 1998
  • Leilet Hobb ("Amonokto") (1973) (Maqam Nahawand)
  • Lel Sabr Hedod ("Pacienco havas limojn") (Maqam Sika) (1964)
  • Lessa Faker ("Vi ĉiam memoros") (Maqam Ajam) (1960)
  • Men Agl Aynayk ("Por via okuloj") (1972)
  • Othkorene ("Memoru min") (1939)
  • Raq il Habeeb ("Mia mato reproponos") (1941)
  • Retrospective – Artists Arabes Associes
  • Rihab al-huda (al-Thulathiyah al-Muqaddisah) ("La vojo al pento aŭ La sankta triunuo") (1972)
  • Rubaiyat Al-Khayyam ("Kvarversoj de Omar Ĥajam") (Maqam Rast) (1950)
  • Sirat el Houb ("Amrakonto") (Maqam Sika) (1964)
  • Toof we Shoof ("Vagado kaj miro") (1963)
  • The Classics – CD, EMI Arabia, 2001
  • Wi-darit il-ayyam ("Kaj la tempo forpasis") (Maqam Nahwand) (1970)
  • Ya Karawan ("Ho pluvio") (1926)
  • Yali Kan Yashqiq Anini ("Vi kiu ĝuis mian ploron") (1949)
  • Ya Msaharny ("Vi kiu tenis min veke nokte") (1972) (Maqam Rast)
  • Ya Zalemny ("Vi kiu estis maljusta al mi") (1954) (Maqam Kurd)
  • Zalamna El Hob ("Amo estis maljusta al ni") (1962)

Filmaro[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Monato, internacia magazino sendependa, numero 2000/09, paĝo 15: Um Keltum' verkita de Konrad Hinsen.
  2. The Moderno Middle East[rompita ligilo], Ilan Pappé, Routledge, 2005, (ISBN 0-415-21409-2), p. 167.
  3. Owen Jander, et al. "Contralto". Grove Music En línea. Oxford Music En línea. Oxford University Press.
  4. «'She exists out of time': Umm Kulthum, Arab music's eternal star», 28a de februaro 2020
  5. Danielson, Virginia (10a de novembro 2008), p. 57
  6. El Atlal الأطلال The Ruins. Arabic Song Lyrics (19a de Aŭgusto 2010). Arkivita el la originalo je 25a de Aprilo 2012. Alirita 8a de Septembro 2012. Arkivigite je 2012-04-25 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-04-25. Alirita 2021-06-10.
  7. El Hob Kollo الحب كله All the love. Arabic Song Lyrics (19a de Aŭgusto 2010). Arkivita el la originalo je 14a de Decembro 2012. Alirita 8a de Septembro 2012. Arkivigite je 2012-12-14 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-12-14. Alirita 2021-06-10.
  8. Hob Eih حب ايه What love?. Arabic Song Lyrics (19a de Aŭgusto 2010). Arkivita el la originalo je 25a de Aprilo 2012. Alirita 8a de Septembro 2012. Arkivigite je 2012-04-25 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-04-25. Alirita 2021-06-10.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]