Miĥail Ŝĉepkin
Miĥail Ŝĉepkin | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 6-an de novembro 1788 en Krasnoye |
Morto | 11-an de aŭgusto 1863 (74-jaraĝa) en Jalto |
Tombo | Pyatnitskoye cemetery (en) |
Lingvoj | rusa |
Ŝtataneco | Rusia Imperio |
Familio | |
Infanoj | Nikolaj Mihajlovič Ŝepkin (en) |
Parencoj | Tatiana Shchepkina-Kupernik (en) (pranepino) |
Okupo | |
Okupo | teatra aktoro aktoro |
Miĥail Semenoviĉ ŜĈEPKIN (ruse Михаи́л Семёнович Ще́пкин) naskiĝis la 6-an de novembro[jul.]/ 17-an de novembro 1788[greg.] en vilaĝo Krasnoje, Obojanj regiono, Kurska provinco, Rusia Imperio, mortis la 23-an de aŭgusto 1863 en Jalto, Krimeo. Li estis eminenta rusia aktoro, unu el kreintoj de la rusa teatra skolo.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Lia patro Semen Grigorjeviĉ Ŝĉepkin (ruse ŝĉepka = lignero) estis servutulo de grafo Gavrila von Volkenstein kaj okupis gravan postenon de intendanto de la grafa bienaro. La patrino nomiĝis Maria Timofejevna, kiu same estis servutulino. Kiam Semen Ŝĉepkin komencis klopodi pri libereco por si mem kaj sia familio, la grafo ne permesis ĉi tion kaj eĉ degradis tiun.
Ekde 1799 ĝis 1801 Miĥail lernis en Sudĵa popola lernejo, kie li unufoje sursceniĝis. Tiam aperis lia arta talento, kiu plu perfektiĝis en la propra teatro de lia sinjoro, grafo von Volkenstein. En 1805 komenciĝis la profesia aktora kariero de Miĥail Ŝĉepkin, kiu tiam unue rolis en la kurska teatro de fratoj Barsov.
Poste la aktoro partoprenas en spektakloj de kelkaj provincaj teatroj kaj multe migris kune kun ili tra la tuta lando. Liaj roloj estis variaj, inter kiuj estis eĉ la virinaj. En 1818 li ekservis en Poltava teatro, kiun estris Ivan Kotlarevskij, fama ukraina poeto kaj dramverkisto. Tiu kune kun generalo, princo Sergej Volkonskij (poste li famiĝis kiel decembristo) organizis monkolekton por liberigi la aktoron. Finfine la necesa grandega monsumo estis kolektita kaj libereco de la grafo estis elaĉetita kontraŭ 10.000 rubloj en 1822.
Samtempe la aktoron oni invitis roli en la moskva teatro, kiu ekde 1824 nomiĝas Malij t.e. Malgranda situanta apud pli malnova Granda teatro. En ĝi Ŝĉepkin servis kaj instruis la scenan arton al gejunuloj ĝis sia morto. Tie li demonstris sian neordinaran laboron pri surscenigo de ĉiu nova rolo, profunda eniĝo en ĝian karakteron. Liaj estetikaj principoj permanente evoluis en la teatra trupo kaj poste iĝis bazo de la mondfame konata Stanislavskij teatra sistemo.
Fine de sia vivo Miĥail Semenoviĉ multe malsanis. La kuracistoj rekomendis resaniĝi en Krimeo, kie estas favora klimato. Tamen li mortis en tiea Jalto la 23-an de aŭgusto 1863. Lian korpon oni reveturigis al Moskvo kaj sepultis en la Pjatnickoje tombejo, la 22-a tereno.
Familio
[redakti | redakti fonton]Lia edzino estis turkdevena Helena Dmitrijevna (1789-1859), kiun dum batalo apud Anapa savis la rusaj soldatoj el ruinoj. Ŝi tiam estis nur dujara knabino. Poste ŝi kiel libera fraŭlino servis en la familio de unu grafino. Kiam aperis ŝia amo al Miĥail Ŝĉepkin kaj deziro edziniĝi al li, oni ŝin multfoje deadmonis, ĉar ŝia stato grave ŝanĝiĝus - ŝi estus nelibera servutulino. Malgraŭ ĉi tio la geedziĝo okazis kaj poste Helena naskis du filojn Dmitrij (1817 — 1857) kaj Nikolaj (1820—1886).
Memoro
[redakti | redakti fonton]- Arta Teatra Lernejo en Moskvo portas nomon de Miĥail Ŝĉepkin
- Domo-muzeo de Ŝĉepkin funkcias en la moskva Ŝĉepkin strato
- Kelkaj rusiaj teatroj kaj stratoj same nomiĝas kiel la aktoro
- Estas establitaj kelkaj monumentoj diversloke omaĝe al la aktoro
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- http://schepkin.maly.ru/ Arkivigite je 2011-04-28 per la retarkivo Wayback Machine ruse, angle
- http://www.museum.ru/m3131 ruse, angle
- http://nearyou.ru/tropinin/26schepk.html Arkivigite je 2011-11-08 per la retarkivo Wayback Machine portreton de Helena Ŝĉepkin pentris Vasilij Tropinin ruse
- http://az.lib.ru/s/shepkin_m_s/text_0040.shtml "Memuaro de aktoro Ŝĉepkin" libro, kiun redaktis amiko Aleksandr Puŝkin ruse
- http://istoriya-teatra.ru/books/item/f00/s00/z0000006/st002.shtml rememoroj de Tatiana Ŝĉepkin-Kupernik pri ŝiaj gepraavoj ruse