Anna Grodzka

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Anna Grodzka
membro de la pola parlamento
membro de la pola parlamento
Persona informo
Anna Grodzka
Naskonomo Krzysztof Bogdan Bęgowski
Naskiĝo 16-a de marto 1954
en Otwock
Religio ateismo vd
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Pollando vd
Alma mater Fakultato de Psikologio, Varsovia Universitato vd
Partio Verduloj
Profesio
Okupo politikisto • aktivulo vd
Laborkampo socia aktivisto vd
Aktiva en Varsovio vd
En TTT annagrodzka.info
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Anna GRODZKA (naskiĝis la 16-an de marto 1954 en Otwock kiel viro Krzysztof Bogdan Bęgowski) estas pola socia aktivulino, precipe por la rajtoj de transseksuloj. Ekde 2011 ŝi estas membro de la pola parlamento, nuntempe la ununura transseksa persono en la mondo, kiu estas parlamentano. Ŝi estis kandidato por Prezidento de Pollando en la Prezidentaj balotoj en Pollando 2015

Andrzej Rozenek, Anna Grodzka kaj d-ro Robert Biedroń (esperantisto) dum la apog-agado por la infanaĝaj gejoj en Rusio (2013)
Anna Grodzka intervjuata en la pola parlamento (Pola Sejmejo)
Anna Grodzka, 2014

Vivo[redakti | redakti fonton]

Ŝi naskiĝis kiel viro kiel Krzysztof Bogdan Bęgowski kaj estis nomita vir-antaŭnome Krzysztof (Kristoforo). Ŝi decidis ĝustigi la sekson nur kiam ŝia filo estis plenkreska. La operacio okazis en Bankoko. Pri la tuta procezo estis kreita la filmo Trans-akcja, produktita en 2010 de HBO.

Ŝi finstudis psikologion en la Universitato de Varsovio. Poste ŝi laboris en la branĉoj eldona, reklama kaj poligrafia. Ŝi okupiĝis pri TV-serio- kaj filmproduktado, ankaŭ por Pola Televido. Ĝis la jaro 2011 ŝi membris en Alianco de Demokrata Maldekstrularo.

Socia kaj politika agado[redakti | redakti fonton]

En 2008 ŝi fondis Fondaĵon Trans-fuzja, kiu okupiĝas pri informado pri transsekseco kaj agado por subteni transseksulojn kaj transvestulojn. Grodzka prezidis la fondaĵon ĝis 2011. Ŝi estis ankaŭ vicprezidantino de la varsovia Urba Komisiono de Socia Dialogo pri Egaleca Traktado.

En 2011 ŝi kandidatiĝis al la pola parlamento. En la balotlisto de Movado de Palikot en Krakovo ŝi okupis la unuan lokon. Ŝi ricevis 19 451 voĉojn kaj fariĝis la unua transseksa membro de la pola parlamento. Ĝis 2014 ŝi estis inter la plej popularaj parlamentanoj de Via Movado (la nova nomo de Movado de Palikot ekde 2013), apud la samseksema Robert Biedroń, la partiestro Janusz Palikot kaj Wanda Nowicka, vicprezidanto de la pola parlamento.

En 2014 Grodzka eksmembriĝis de Via Movado kaj aliĝis al Verduloj, tiel ŝi iĝis ankaŭ la unua verda parlamentano en Pollando.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]