Leonardo Bonucci

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Leonardo Bonucci
Persona informo
Naskiĝo 1-an de majo 1987 (1987-05-01) (36-jaraĝa)
en Viterbo
Lingvoj itala
Ŝtataneco Italio
Okupo
Okupo futbalisto
TTT
Retejo https://www.leonardobonucci.it/
vdr

Leonardo BONUCCI (prononco [leoˈnardo boˈnuttʃi]) estas itala futbalisto. Li naskiĝis la  1-an de majo 1987(nun 1987-05-01) en Viterbo, do nun estas 36-jara. Ekde la jaro 2010 li profesie ludas futbalon en la unua vira teamo de la klubo Juventus Torino.

Leonardo Bonucci en 2012

Krome Leonardo Bonucci ekde la jaro 2010 estas membro de la itala nacia teamo de futbalo. Kadre de ĝi li kunkonkuris pri la Futbala Mondpokalo 2010, kie la teamo ne aparte sukcesis, sed ankaŭ pri la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2012, en kiu ĝi atingis la duan pozicion, kaj en la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2016, en kiu ĝi post longa kaj egalforta lukto malvenkis kontraŭ la germana teamo en la kvaronfinalo. Antaŭ membriĝo en la vira nacia teamo, li jam laŭ koncerna aĝo membris en la nacia teamo de sub-18-jaruloj, de sub-19-jaruloj kaj de sub-21-jaruloj.