Otto Schily
Otto Schily (naskiĝis la 20-an de julio 1932 en Bochum) estas germana politikisto kaj advokato el antropozofia familio. La 92-jarulo studis juron en la universitatoj de Munkeno, Hamburgo kaj Berlino kaj poste laboris kiel juristo. En la ministraro unua de Gerhard Schröder, kiu reprezentis la registaron de Germanio inter la 27-a de oktobro 1998 kaj la 22-a de oktobro 2002, li estis ministro pri internaj aferoj, kaj same plenumis tiun funkcion en la ministraro dua de Gerhard Schröder, kiu reprezentis la registaron de Germanio inter la 22-a de oktobro 2002 kaj formale la 22-a de oktobro 2005 (komisie ĝis la 22-a de novembro).
Otto Schily estas fonda membro de la politika partio La Verduloj, sed en 1989 pro pli kaj pli da distanciĝo al fundamentismaj membroj de la partio malmembriĝis el la verda partio kaj je sia peto akceptiĝis en la Socialdemokrata Partio de Germanio, en kiu li membras ĝis nun.