Distrikto Delitzsch

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Distrikto Delitzsch
Origina nomo Landkreis Delitzsch

Landkreis
Administrado
Estas parto de Saksio
Administra centro Delitzsch
Demografio
Loĝantaro (laŭ la stato de 2003) 124 874
Loĝdenso 147 loĝ./km²
Geografio
Areo 852,12 km²
Distrikto Delitzsch sur la mapo de Saksio
Distrikto Delitzsch sur la mapo de Saksio
Geografia situo 51° 31′ 48″ N, 12° 20′ 24″ O (mapo)51.5312.34Koordinatoj: 51° 31′ 48″ N, 12° 20′ 24″ O (mapo) [+]
Distrikto Delitzsch (Germanio)
Distrikto Delitzsch (Germanio)
DEC
Distrikto Delitzsch
Distrikto Delitzsch
Situo de Distrikto Delitzsch
Kodoj
ISO 3166-2 DE
Aŭtaj kodoj DZ
Eksteraj paĝoj
La oficiala paĝaro
La kategorio en la Komunejo Distrikto Delitzsch [+]
vdr

La Distrikto Delitzsch (germane: Landkreis) estis parto de la Respubliko Saksio, kiu estas federacia lando de Germanio. La distrikto ekzistis ĝis la 31-a de julio 2008. La 1-an de aŭgusto 2008 ĝi kun la iama distrikto Torgau-Oschatz kunfandiĝis al nova distrikto Norda Saksio (germane Landkreis Nordsachsen). La distrikto apartenis al la administra distriktaro Leipzig, kaj ĝis la 1-a de marto 2012 ankaŭ la nova distrikto Norda Saksio apartenis al ĝi - ekde tiu dato en Saksio ne plu ekzistas la antaŭaj tri distriktaroj Chemnitz, Dresden kaj Leipzig.

La samnoma urbo Delitzsch estis la administra centro de la distrikto. Sur ties areo de 852,12 km² loĝos 124.874 homoj; do meznombre 147 sur unu kvadrata kilometro. En tuta Saksio la koncerna nombro estas 238, en Germanio 231. En la sekvanta skema mapo la eksa distrikto Delitzsch estas signita per 5.

Najbaraj distriktoj estis oriente Torgau-Oschatz, sudoriente Muldental, sude Leipziger Land kaj la eksterdistrikta urbo Lepsiko (Leipzig). Saksi-anhaltaj distriktoj najbaris en la okcidento (Saalkreis) kaj en la nordo (Bitterfeld kaj Wittenberg).