Lazzaro Spallanzani

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lazzaro Spallanzani
Persona informo
Naskiĝo 12-an de januaro 1729 (1729-01-12)
en Scandiano
Morto 12-an de februaro 1799 (1799-02-12) (70-jaraĝa)
en Pavio
Lingvoj itala
Alma mater Universitato de Bolonjo
Familio
Frat(in)o Marianna Spallanzani
Okupo
Okupo fizikisto • natursciencisto • universitata instruisto • entomologo • botanikisto
vdr

Lazzaro Spallanzani (Scandiano, 12-a de januaro 1729Pavio, 11-a de februaro 1799) estis pastro jezuito kaj itala naturisto, konsiderita la "scienca patro" de la artifika generado; li estas rememorata kiel refutanto de la teorio de la spontana generado per eksperimentoj kiujn poste estos reprenitaj kaj perfektigitaj de Louis Pasteur.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Spallanzani naskiĝis el Gian Nicola kaj el Lucia Zigliani; dekvinjaraĝante li eniris kolegion de Jezuitoj de Reggio de Emilia, kie frekventis la kursojn pri filozofio kaj retoriko.

Ĉe la Universitato de Bolonjo ekstudis juron, sed nemulte post forlasis tiun fakultaton por sin dediĉi al la naturfilozofio doktoriĝante pri biologio en la sama universitato havante kiel lekciantinon la biologiistinon Laura Bassi, poste specialiĝis en Bestoscienco kaj Plantoscienco en diversaj francaj atenejoj. Li ensceniĝis kiel scienculo per la Lettere due sopra un viaggio nell’Appennino Reggiano e al lago di Ventasso (Du leteroj pri vojaĝo tra la Reggiano Apenino kaj monto Ventaso) koncernantaj la originon de la akvofontoj)

En 1757 li instruis la antikvan grekan lingvon en la dioceza seminario, kaj Fizikon kaj matematikon ĉe la universitato se Reggio Emilia. En 1762 li ordiniĝis sacerdoto kaj en 1763 li translokiĝis al Modeno, kie instruis Filozofion kaj retorikon ĉe la tiea universitato kaj matematikon kaj greklingvon ĉe la Kolegio Sankta Karlo en Modeno.

En novembro de 1769 li estis engaĝita de la universitato de Pavio por instrui naturan historion (ŝarĝo kiun li konservis ĝis la morto) kaj surprenis direkcion de la Muzeo de la universitato kies li estis rektoro en la jaro 1777-1778.

Ekde 1771 Spallanzani sukcesis krei Muzeon de Natura Historio, kiu laŭlonge de jaroj akiris grandan famon, ankaŭ internacian, kaj estis vizitita eĉ de Jozefo la 2-a imperiestro de Aŭstrio. Li efektivigis nombrajn vojaĝojn, inter kiuj tiujn renomajn al Konstantinopolo (1785-86) kaj en Reĝlando de la du Sicilioj (1788), dum kiuj li realigis ankaŭ gravajn esplorojn en la geologia medio. En 1785, dum sia vojaĝo al Konstantinopolo kaj Balkana duoninsulo, li estis akuzita, de la muzeogardisto (instigita de kolegoj de Spallamzani), pri ŝtelo de trovaĵoj de la Muzeo de Pavio: la afero konkludiĝis post unu jaro per la pruvo de kompleta senkulpo de Spallanzani kaj la kondamno de kalumniantoj.
Krom la muzeo de natursciencoj de Pavio, Spallanzani fondis en sia domo de Scandiano privatan kolekton, kiun oni poste gastigis en urbaj Muzeoj de Reggio Emilia.

Scienca aktiveco[redakti | redakti fonton]

Dissertazioni di fisica animale e vegetabile, 1780

Liaj sciencaj aktivecoj restas ligitaj al eksperimentoj kaj malkovroj eksterordinare gravaj, kiuj permesis refuti unualoke la spontanan generadon en la Infuzoroj (etaj organismoj kiuj alestiĝas dum vegetalaj infuzaĵoj, kaj protozoj kaj simiuloj). Li malkovris krome la gastran sukon, plenumis profundajn studojn pri la spontana generado kaj malkovris per eksperimenta vojo la ekziston de gasaj ŝanĝoj en la sango en la polmoj. Tre gravas ankaŭ liaj studoj pri la spirado.

Spallanzani en statuo en Scandiano: li estas ekzamenanta ranon pere de pligrandiga lenso.

Spontana generado[redakti | redakti fonton]

En 1761 Spallanzani komencis interesiĝi pri la spontana generado, la precipa problemo tiam diskutata inter naturistoj, kaj, post kvar esploraj jaroj, kaj pri tio verkis:Saggio di Osservazioni Microscopiche sul Sistema della Generazione de’ Signori di Needham e Buffon (Eseo pri Mikroskopaj Observadoj de Sinjoroj Needham kaj Buffon) sukcesis pruvi kaj montri la senbazecon (1765).

Li pretigis infuzaĵojn kaj ilin sterilizis per unuora bolado. Iuj el tiuj infuzaĵoj estis entenataj en glasaj ujoj perflame sigelitaj; Spallanzani rimarkis ke en tiuj ujoj ne efektiviĝis bakteria kreskiĝo (la infuzaĵo nek obskuriĝis nek en ili aperis mikrorganismoj sub mikroskopa lenso. Tiu eksperimento lin famigis tra tuta Eŭropo.

Ŝildo dediĉita al Spallanzani en Portovenere, Ligurio - Italio.

Prifiziologiaj studoj[redakti | redakti fonton]

En 1768 L. Spallanzani interesiĝis pri la sanga cirkulado kaj pri tiu temo publikigis Dell’azione del cuore nei vasi sanguigni (Pri la aktiveco de la koro en la sangaj vazoj).

Inter la jaroj 1777 kaj 1780 li pli profunde studis pri la problemo de la reproduktado kaj ekde 1777 realigis la unuan artefaritan fekundigon utiligante ovojn de rano kaj bufo. Li kolektis la rezultojn de siaj eksperimentoj en Dissertazioni di fisica animale e vegetale (Disertacioj pri besta kaj vegetala fiziko). Li, krome, sin dediĉis al esploroj koncernantaj la digeston kaj spiradon.

Liaj peresploraj deduktaĵoj pri Gastroenterologia fiziologio estis fundamentaj por montri kiel la digestaj procezoj konsistas ne nur en la simpla meĥanika dispecigo de la nutraĵoj, sed ankaŭ en procezo de kemiaj reakcioj gastronivele, necesa por ebligi la sorbadon de la nutroenhavantoj.

Laŭdoj kaj honoroj[redakti | redakti fonton]

Nun turnas tra la ĉielo asteroido 10350 Spallanzani, kaj lian nomon tenas alfrapa kratero de 72 km diametra sur la planedo Marso[1] por pli memorigi lian sciencajn esplorojn.

Monumento al Lazzaro Spallanzani en la samnoma placo en Scandiano verke de skulptisto Guglielmo Fornaciari.

Placoj, statuoj, lernenoj, astronomiaj observatorioj, sciencaj institucioj... en Italio hinoriĝas per la nomo de tiu jezuit scienculo.

Spallanzani estas ankaŭ unu el la protagonistoj de la rakonto La homo de la sablo (Der Sandmann), de Ernst Theodor Amadeus Hoffmann.

Notoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Mazzarello P. (2004) Costantinopoli 1786: la congiura e la beffa. L’intrigo Spallanzani, Bollati Boringhieri, Torino.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]