Lorko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lorko
municipo en Hispanio • urbo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 30800
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 98 447  (2023) [+]
Loĝdenso 59 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 37° 41′ N, 1° 42′ U (mapo)37.683333333333-1.7Koordinatoj: 37° 41′ N, 1° 42′ U (mapo) [+]
Alto 353 m [+]
Areo 1676 km² ( 167 600 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Lorko (Murcia)
Lorko (Murcia)
DEC
Lorko
Lorko
Situo de Lorko
Lorko (Hispanio)
Lorko (Hispanio)
DEC
Lorko
Lorko
Situo de Lorko

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Lorca [+]
vdr
Municipa teritorio de Lorca en la Murcia Regiono.

Lorko (hispane Lorca [lorka]) estas urbo en la sudoriento de Hispanio, en la Murcia Regiono. Ĝi okupas 1.675 Km² kaj havas loĝantaron de 84 245 (jaro 2004). Ĝi situas ĉe koordinatoj 37° 41′ N 01° 42′ U / 37.683 °N, 1.700 °U / 37.683; -1.700 (mapo).

Turisma allogado[redakti | redakti fonton]

Dum la 18-a jarcento kelkaj barokaj preĝejoj estis konstruitaj en Lorko. Kune kun la nobelaraj domoj estantaj en la malnova urbo, kiuj nun estas riparataj, iĝas monumentaro, kiu estas deklarita historia kaj arta tutaĵo

Ĝis ekde la 19-a jarcento okazas Lorke ĉiujare la procesioj (religiaj paradoj) je Sankta Semajno. Tiuj okazaĵoj estas unikaj por sia miksaĵo de festadaj kaj piaj sentoj. Romiaj soldatoj kaj militĉaroj miksiĝas kun barokaj skulptaĵoj de sanktuloj kaj la ludaj aperaĵoj el bibliaj kaj historiaj uloj, kiel Kleopatra, Nerono, la reĝino de Saba (patrino de Salomono), la kvar rajdantoj de la Apokalipso la diablo, ktp. Ĉi tiu bibliaj paradoj, kiel nun ili estas konataj, estas deklarataj porturismaj naciinteresaj, kaj baldaŭ eble homara heredaĵo.

Lorka kastelo.

La histora kaj arta aro el Lorko, inkluzive la kastelon, kuniĝas en tema parko pri historio. Ĝi estas konata kiel "Lorko, Metiejo de la Tempo" (hispane "Lorca, Taller del Tiempo"). La kastelon oni nomigas kiel "Fortikaĵo de la Suno", ĉar Lorko estas konata kiel la "urbo de la suno".

Ĉar oni transformigas unu ĉefturon de la kastelo en "Parador Nacional" (hotelo de nacia posedaĵo), arkeologiaj kavaĵoj estis farataj dum tri jaroj. Tie aperis, inter aliaj interesindaj trovaĵoj, unu el la plej kompletaj sinagogoj el Hispanio.

Demografio[redakti | redakti fonton]

Murpentraĵo de Iván Molina omaĝe al la virinoj el Lorko.

En la jaro 2010 Lorko enhavis 92 694 loĝantojn, el kiuj preskaŭ 60 000[1] apartenas al la urba kerno, dum la cetero al la diversaj submunicipoj kaj domaroj de ĝia etenda municipa teritorio. Proksimume la 18 % de la loĝantaro estas de eksterlanda deveno, kio estas ĉirkaŭkalkule 20 000 loĝantoj, el kiuj plej parto estas el Ekvatoro kaj Nordafriko.[1] El la lastaj ĉirkaŭkalkuloj la procento kaj la kvanto de eksterlanda lokanaro ege pliiĝis.

Meze de la 19-a jarcento estis ĉirkaŭ 50 000 loĝantoj; ĉirkaŭ la komenco de la 20-a jarcento estis ĉirkaŭ 70 000 loĝantoj; nuntempe oni alproksimiĝas al la 100 000.

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 La Verdad (laverdad.es) (11a de oktobro 2006). «Los inmigrantes suponen ya el 18% de la población de Lorca». Konsultita la 6an de decembro 2009.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]