Carmen Conde

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Carmen Conde
Persona informo
Naskonomo Carmen Conde Abellán
Aliaj nomoj Florentina del Mar • Magdalena Noguera
Naskiĝo 15-an de aŭgusto 1907 (1907-08-15)
en Kartaĥeno
Morto 8-an de januaro 1996 (1996-01-08) (88-jaraĝa)
en Majadahonda
Mortokialo Alzheimer-malsano
Tombo San Justo Cemetery
Lingvoj hispana
Loĝloko PardoMadrido
Ŝtataneco Hispanio
Familio
Edz(in)o Antonio Oliver
Amkunulo Amanda Junquera Butler
Parencoj Antonio Abellán Amorós
Okupo
Okupo poeto • verkisto • literaturkritikisto • instruisto
vdr

Carmen CONDE Abellán (Kartaĥeno, 15-a de aŭgusto de 1907 - Madrido, 8-a de januaro de 1996) estis instruistino, poetino kaj rakontino hispana. En 1931 ŝi fondis, kun Antonio Oliver Belmás, la unuan popolan universitaton de Kartaĥeno. Ŝi estis la unua virino membro de la Real Academia Española; li prononcis sian enirdiskurson en 1979.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Sesjaraĝa ŝi translokiĝis kun sia familio al Melilla, kie loĝis ĝis 1920. En 1923 ŝi eklaboris por ŝipkonstruado kaj post unu jaro ŝi ekkunlaboris kun la loka gazetaro. Kiam ŝi estis 19jaraĝa ekstudis por iĝi instruistino en Murcio.

En 1927, ŝi konis la poeton Antonio Oliver Belmás, kunlaboris por la poeziaj gazetetoj de Juan Ramón Jiménez en 1928 kaj en 1929 verkis sian kvaran verkon nome Brocal (putorando), kaj finis sian studon porintruistan en Albacete en 1930. Post unu jaro ŝi edziniĝis kun Oliver kaj kun li kreis la unuan popolan universitaton de Kartaĥeno. En 1933, ambaŭ fondis la revuon Presencia, ties organo, institucio kiu havis ankaŭ bibliotekojn, edukan kinejon, prelegejon, organizis ekskursojn, ekspozicijon ktp. Krome ŝi laboris kiel instruistino en bazlernejo de El Retén.

En 1934 Carmen Conde publikigis Júbilos, enkondukita de Gabriela Mistral kaj ilustraciita de Norah Borges. En 1935 la gegedzoj kunlaboris kun naciaj ĵurnaloj, kiaj El Sol, kaj kun hispanamerikaj periodaĵoj.

En 1936 ŝi konis Amanda Junquera, edzino de la profesoro de Historio Cayetano Alcázar Molina, kun kiu ŝajne ŝi havos porvivan amrilaton samsekseman laŭ inter aliaj José Luis Ferris en la biografio kiun li verkis pri ŝi: nome Carmen Conde: vida pasión y verso de una escritora olvidada.

Post la komenco de la Hispana Enlanda Milito, Oliver kuniĝis al la respublika armeo por zorgi pri Radio Frente Popular n. 2. Carmen sekvis lin tra Andaluzio, sed revenis al Kartaĥeno por zorgi sian patrinon. Pro la milito ŝi devis rezigni pri invito en julio 1936 fare de Gabriela Mistral por veturi al Francio kaj Belgio. Post la milito Oliver rifuĝiĝis en Murcia ĉe fratino; Carmen setliĝis en El Escorial ĉe amikoj nome familio Alcázar. Por komuniki kun Oliver helpis ilin José Ballester Nicolás, direktoro de ĵurnalo La Verdad kaj funkciulo de poŝta servo.

La 1940-aj jaroj estis fruktodonaj por ambaŭ geedzoj; ŝi uzis pseŭdonimojn Magdalena Noguera, Florentina del Mar kaj aliaj. Instruis eksterlandanojn, prelegis... En 1941, Carmen instaliĝis ĉe la strato Wellingtonia de Madrido, hejme de Vicente Aleixandre, kiu loĝas en la teretaĝo. El 1944 al 1951, ŝi kunlaboris en Radio Nacional de España. La geedzoj rekuniĝis en 1945 kaj setlis ĉe la strato Ferraz. Ŝi iĝis literatura konsilistino de la Eldonejo Alhambra, laboris por la Supera Konsilantaro de Scienca Reserĉado kaj por la Centra Universitato de Madrido. Ŝi pluverkis: Ansia de la Gracia, Mujer sin Edén...

La 28-a de julio de 1968 mortiĝis Antonio Oliver, kaj Carmen publikigis lian kompletan verkaron. En 1978 ŝi estis elektita akademianino de la Real Academia de la Lengua, solene la 28-an de januaro de 1979 pere de enirdiskurso Poesía ante el tiempo y la inmortalidad (poezio antaŭ tempo kaj nemorteco).

El 1982 ŝi malsaniĝis je Alchajmer. Ŝi heredigis sian verkaron kaj tiun de sia edzo al la municipo de Kartaĥeno. Ŝi ricevis multajn premiojn kaj verkis lastjarojn porinfanan literaturon, ekzemple Canciones de nana y desvelo.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Ítem de lista de viñetas
  • Canciones de nana y desvelo (1991)
  • Antología poética (1985)
  • Cráter (1985)
  • Brocal y poemas a María (1984)
  • Al encuentro de Santa Teresa (1979)
  • Júbilos (1990)
  • Memoria puesta en olvido :(antología personal) (1987)
  • Mujer sin Edén (1985)
  • La noche oscura del tiempo (1980)
  • Del obligado dolor (1984)
  • Obra poética (1979)
  • Once grandes poetisas américo-hispanas (1967)
  • Palabra tuya..., una. Ansia de la gracia (1988)
  • Soy la madre (1986)
  • Creció espesa la yerba-- (1996)
  • Nada más que Caín (1995)
  • Brocal (1929)
  • Júbilos (1934)
  • Ansia de la gracia (1945)
  • Mientras los hombres mueren (1953)
  • En un mundo de fugitivos (1960)
  • Derribado arcángel (1960)
  • Sostenido ensueño
  • El Arcángel
  • Humanas escrituras
  • A este lado de la eternidad (1970)
  • Cita con la vida (1976)
  • Días por la tierra (1977)
  • Noche oscura del cuerpo (1980)
  • Ansia de la gracia (1945)
  • Mi fin en el viento (1947)
  • Sea la luz (1947)

Premioj[redakti | redakti fonton]

Premio Elisenda de Montcada (1953)
Premio Simón Bolívar de Siena (Italio) (1954)
Premio Doncel de Teatro Juvenil (1961)
Premio Nacional de Poesía (1967)
Premio Benito Pérez Galdós de ĵurnalismo (1979)
Premio Adelaida Ristori de la Itala Kulturcentro (1979)
Premio Ateneo de Sevilo (1980)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

En esperanto[redakti | redakti fonton]

  • Ana Manero: La glora parentezo (Virinoj de la Respubliko). Beletra Almanako (14), junio 2012. pp. 87-134, pri CC ĉefe en pp. 122-123.

Alilingva[redakti | redakti fonton]

  • Martín González, M.V.: La huella de Murcia en la producción literaria de Carmen Conde Abellán, Concejalía de Cultura del Ayuntamiento de Cartagena y Real Academia Alfonso X el Sabio. Cartagena-Murcia, 1998.
  • Barceló Jiménez, J., y Cárceles Alemán, A.: Escritoras murcianas, Real Academia Alfonso X el Sabio. Murcia, 1986.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]