Christoph Maria Herbst

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Christoph Maria Herbst
Christoph Maria Herbst en la germania premiero de la filmo "King Ping" en la urbo Wuppertal, la 29-an de oktobro 2013
Christoph Maria Herbst en la germania premiero de la filmo "King Ping" en la urbo Wuppertal, la 29-an de oktobro 2013
Persona informo
Christoph Maria Herbst
Naskiĝo la  9-an de februaro 1966(nun 1966-02-09) (58‑jara)
en Germanio Wuppertal, okcidenta Germanio
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Subskribo Christoph Maria Herbst
Profesio
Okupo aktoro • voĉaktoro • komikisto • filmaktoro • televida aktoro • rakontanto vd
Laborkampo aktorado vd
Aktiva en Kolonjo vd
Aktiva dum 1986 ĝis nun
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
la aktoro en la televida programo Markus Lanz, 2011

Christoph Maria Herbst (prononco [KRIStof maRia Heabst], naskiĝis la  9-an de februaro 1966(nun 1966-02-09) en Wuppertal, do nun 58-jara) estas germana aktoro, parolisto de sondramoj kaj dublisto. Pro sia aktora interpreto de la oficisto Stromberg en la samnoma komedia televida serio li en 2006 estis honigita per la premio Grimme kaj trifoje sinsekve ricevis la titolon de plej bona aktoro en la konkurso germana komedia premio (Deutscher Comedypreis).[1]

Vivo[redakti | redakti fonton]

Junaĝo kaj eduko[redakti | redakti fonton]

La aktoro estas la plej juna infano en katolika familio. Ankaŭ la plej aĝaj fratinoj Stefanie kaj Isabell havas la duan personan nomon Maria. Jam en la lernejaj jaroj li aktoris kabarede kaj teatre.[2] Li finis la lernejajn jarojn per la finekzameno abituro en la gimnazio Wilhelm Dörpfeld de Wuppertal-Elberfeld, kaj dum tiuj jaroj ankaŭ estis aktiva helpanto en sia katolika paroĥo. Poste li dum 2 jaroj edukiĝis kiel banka komercisto.

Teatro[redakti | redakti fonton]

Jam dum tiu banka eduko li aktivis en la sendependa teatra komunumo de sia hejmurbo. En 1986 li partoprenis en la fondo de la privata teatro in Cronenberg kun ligita aktora lernejo. Interalie li aktore partoprenis en la teatraĵoj Barfuss im Park de Neil Simon kaj Macbeth de William Shakespeare.

En 1989 li dungiĝis kiel aktoro en la regiona teatro Burghofbühne de la urbo Dinslaken, inter 1992 kaj 1996 sekvis dungiĝo en la urba teatro de Bremerhaven, kaj en 2002 kaj 2003 en la scenejo Metropoltheater Munkeno. Ekde la jaro 2005 li interalie kun la kolego Bastian Pastewka ripete aktoras en la publike tre sukcesa komedio Männerhort de la scenejo Theater am Kurfürstendamm en Berlino.[3] La sukcesa ensemblo en 2008 prezentis la teatraĵon turnee en urboj de ĉiuj partoj de Germanio.

Krome la aktoro kadre de la teatra festivalo Nibelungenfestspiele de la urbo Worms en 2009 aktore vivigis la rolon de Hagen en la produktaĵo Das Leben des Siegfried.

Televido[redakti | redakti fonton]

Christoph Maria Herbst en novembro 2011

En la germanlingva televido Christoph Maria Herbst unuafoje videblis ekde la jaro 1997 en la komedia serio Sketchup. Sekvis interalie inter 2001 kaj 2003 privata televida kanalo Sat.1 la komedia serio Ladykracher, pro kies rolo li en 2002 honoriĝis per la germana komedia premio. En 2004 en la privata televida kanalo ProSieben komenciĝis la moke kvazaŭdokumenta televida serio Stromberg, fakte komedio, pro kies rolo de malĝentila kaj kritikema ĉefo de malgranda oficejo la aktoro ricevis plurajn premiojn. Sekvis dua, tria, kvara kaj kvina sezono de la serio, el kiu la lasta elsendiĝis ekde novembro 2011, kaj kineja filmo pri la temo el la jaro 2010.

La televida kanalo Sat.1 ekde la jaro 2007 prezentis la aktoron ĉefrole en plia komedia serio, nomata Hilfe! Hochzeit! ("Helpu! Geedziĝo!"), kaj aldoniĝis pliaj unuopaj roloj en televidaj filmoj.

Kino[redakti | redakti fonton]

Sian kinan karieron la aktoro komencis en 1998 per la filmo Der wirklich letzte Junggeselle ("la vere lasta fraŭlo"). Post kelkaj mallongaj filmoj, en 2003 kontraste al la krome ofte komediaj roloj sekvis tragika ĉefrolo en la trilero Im Dunkeln ("en malhelo"). Samjare tamen ankaŭ li havis komeciajn rolojn, interalie en la filmo (T)Raumschiff Surprise – Periode 1 de Michael Bully Herbig, parodio pri la origina televida serio de la usona scienc-fikcia universo Star Trek, kaj la filmo Der WiXXer, parodio pri la produktaĵoj de la reĝisoro Edgar Wallace, en kiu li rolulis kiel servisto Alfons Hatler, en aspekto kaj parolmaniero moko de la diktatoro Adolf Hitler.

Sekvis multaj pliaj kinejaj filmoj, interalie en 2006 la rolo de reĝo Julius la 111-a en la porinfana filmo Hui Buh – Das Schlossgespenst ("Huj Buh - la kastela fantomo").

Voĉa aktorado[redakti | redakti fonton]

Christoph Maria Herbst la 21-an de januaro 2007 dum publika legado

Krom siaj aktivecoj kiel teatra, kina kaj televida aktoro Christoph Maria Herbst profesie aktivas kiel parolisto de sondramoj kaj kiel dublisto. Krome li publike voĉlegas el romanoj, kaj en 2005 el medicina doktoriga studraporto pri aparte stranga temo. En dublado, liaj roloj parte estis tradukoj de origine alilingvaj filmoj, kaj realfilmaj kaj animaciaj, sed parte ankaŭ germanlingvaj produktaĵoj animaciaj, kies videbligitaj personaĵoj ankoraŭ bezonas voĉan aktoradon.

Filmografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]