Jakub Świnka

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jakub Świnka
ĉefepiskopo de Gniezno
D(omi)ns Iacobvs Swinka de domo et familia Porcaria. Iluminaĵo el Catalogus archiepiscoporum Gnesnensium de Długosz ("Katalogo de ĉefepiskopoj de Gniezno"), 1535
D(omi)ns Iacobvs Swinka de domo et familia Porcaria. Iluminaĵo el Catalogus archiepiscoporum Gnesnensium de Długosz ("Katalogo de ĉefepiskopoj de Gniezno"), 1535
Regado 1283-1314
Blazono Świnka
Blazono Świnka
Persona informo
Naskiĝo dato nekonata
Morto 4-a de marto 1314
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Pollando vd
Profesio
Okupo katolika sacerdoto • kantoropolitikisto • katolika episkopo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Jakub ŚWINKA blazono Świnka (mortis la 4-an de marto 1314) estis ĉefepiskopo de Gniezno en la jaroj 1283-1314. Proksima kunlaboranto de Przemysł la 2-a kaj de Ladislao la Ulnolonga, unu el la plej eminentaj politikistoj de mezepoka Pollando en la 13-a jarcento (krom Henriko la Barbulo), adepto de ŝtata unuigo. Li defendis polan eklezion kaj la polan lingvon kontraŭ germanigo.

Deveno[redakti | redakti fonton]

Gepatroj de Jakub ne estas konataj. Lia onklo estis kastelestro. La unuan fojon Jakub Świnka aperas kiel kantoro en Gniezno en la 70-aj jaroj. Verŝajne li posedis pli profundan juran edukitecon, pri kio povas atesti lia posta sinoda aktiveco. Kiel la kontoro li devis helpi al princoj de Grandpolujo Przemysł la 2-a kaj Bolesław Pobożny, ĉar premie ricevis vilaĝon Polanowa.

Ĉefepiskopeco[redakti | redakti fonton]

Jakub Świnka eniris la ĉefurbon de Ĉefepiskopujo Gniezno post mortinta ĉefepiskopo Janusz (1259-1271) nur la 26-an de decembro 1283. La prokraston kaŭzis disputoj pri entronigo. Lian elekton agnoskis papo Marteno la 4-a en 1283. Solena konsekrado okazis la 19-an de decembro 1283 en franciskana preĝejo en Kalisz. La 1-an de aŭgusto 1284 Przemysł la 2-a konfirmis ĉiujn privilegiojn de la ĉefepiskopejo krome konsentinte pri posedo kaj stampo de propra mono ene de ekleziaj havaĵoj.

Minaco flanke de germana kulturo[redakti | redakti fonton]

Jakub Świnka ĉiam substrekis en siaj eldiroj minacon flanke de la najbara germana kulturo. Pri agordo de la ĉefepiskopo kaj de aliaj patriote orientitaj klerikoj atestas anekdoto skribita de aŭtoro de ĉeĥa kroniko: kiam germana kapelano de la reĝo Venceslao la 2-a Jan Wulfing dum krona solenado de Přemyslidoj en 1300 parolis latine, sidanta apud la reganto Jakub estis esprimiĝonta, ke kvankam li bele parolas, li tamen restas germana hunda kapo.

En 1285 li sendis leteron al kardinaloj en kiu apelaciis al Apostola Seĝo al defendo de Pollando antaŭ germana agreso.

Kronado de Przemysł la 2-a kiel reĝo de Pollando[redakti | redakti fonton]

La 26-an de junio 1295 la ĉefepiskopo Jakub Świnka alkondukis Przemysł la 2-a al apogeo de lia potenco, kiam en asisto de episkopoj de Poznań, Włocławek kaj Płock, kronigis lin kiel reĝon de Pollando. Ne temis pri vera reĝlando, kies reala regopovo limiĝis nur al Grandpolujo kaj Pomerio de Gdańsk, sed la ideo rilatis al antaŭa ŝtato de la grandaj Boleslaoj.

Bedaŭrinde lia reĝlando daŭris nur sep monatojn, ĉar la reĝo la 8-an de februaro 1296 estis murdita apud Rogoźno de brandenburgianoj.