Joseph Roth

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Joseph Roth
Persona informo
Joseph Roth
Naskonomo Moses Joseph Roth
Naskiĝo 2-an de septembro 1894 (1894-09-02)
en Brodi
Morto 27-an de majo 1939 (1939-05-27) (44-jaraĝa)
en Parizo
Tombo Pariza tombejo de Thiais vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco AŭstrioCislajtio vd
Alma mater Universitato de Vieno vd
Subskribo Joseph Roth
Familio
Amkunulo Irmgard Keun vd
Profesio
Okupo verkistoĵurnalistodramaturgo vd
Aktiva en LvivoVienoBerlinoParizo vd
Verkado
Verkoj Radecki-marŝo ❦
Job ❦
The Emperor's Tomb vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Joseph ROTH (naskiĝinta en la 2-a de septembro 1894 en Brodi, mortinta en la 27-a de majo 1939 en Parizo) estis aŭstra verkisto. En siaj sociaj romanoj, influitaj de la realismo de la 19-a jarcento, kiel Radetzkymarsch (1932) kaj Die Kapuzinergruft (1938) li pentris nostalgian bildon de la pereinta Danuba Monarkio. Centra motivo por la priskribo de la destinoj de orienteŭropaj judoj estas la mito pri Ahasvero (Flucht ohne Ende, 1927, Juden auf Wanderschaft, eseoj, 1927). Li estis sub la influo de la grupo Jung-Wien. Li kontribuis al la t.n. literaturo kafeja.

Vivo[redakti | redakti fonton]

La filo de komercisto pri ligno kaj greno studis, post frekveno de Kronprinco-Rudolfo-gimnazio en Brodi, filozofion kaj germanistikon en Lvivo (1913) kaj Vieno (1914). Post 1916 li soldatis, unue kiel milita ĝendarmo, poste kiel kunlaboranto de la fronta informoservo. Antaŭe aperis la unua rakonto Der Vorzugsschüler (1915).

Dum la milito li publikigis felietonajn artikolojn kaj poemojn en gazetoj de Prago kaj Vieno. En 1918 li revenis Vienon kaj iĝis en 1919 ĵurnalisto de la maldekstra-liberala ĵurnalo Neuer Tag. Post la transloĝiĝo en Berlinon en 1920 li edziĝis en 1922 al Friederike Reichler.

Socialdemokrata fazo[redakti | redakti fonton]

En 1923 li reiris Vienon. La unuaj romanoj Das Spinnennetz (1923), Hotel Savoy (1924; Esperanta traduko aperis en 2017) kaj Die Rebellion (1924) antaŭe aperis serie/parte en la socialdemokratia Arbeiter-Zeitung, en la Frankfurter Zeitung kaj en la berlina gazeto Vorwärts.

Simpatiante kun socialismaj pensadoj li rakontis (ekz. ĉe Das Spinnennetz) la implikiĝon de nememkonfida etburĝo en nekontroleblaj povo-strukturoj. Krome li laboris tiam i.a. ĉe la borsa gazeto Berliner Börsenkurier kaj ĉe Prager Tagblatt.

En 1925 li vojaĝis kiel korespondanto de Frankfurter Zeitung al Parizo. Restado en Sovetunio en 1926 igis lin forlasi socialismajn pensadojn (Artikola serio Reise in Rußland). Sekvis Reise nach Albanien kaj Leteroj el Germanujo, ambaŭ en 1927.

Konvertiĝo konservativa[redakti | redakti fonton]

Ekde tiam la orienteŭropa judaro kiel ankaŭ la disfalo de Aŭstrio-Hungario iĝis la centraj temoj: ekz. en Flucht ohne Ende (1927), Rechts und Links (1929), Der stumme Prophet (1929, unuafoje komplete nur en 1966), Hiob (1930) kaj Radetzkymarsch (1932). La verko Flucht ohne Ende denove difinis la verkadoprogramon de Nova realeco: "Jam ne temis pri verkado sed pri observado." Sed jam la verko Hiob. Roman eines einfachen Mannes markis la konvertiĝon de Roth de maldekstrulo al konservativulo poeziema-mitema de mondoj sublimigitaj.

En la ĉefverko Radetzkymarsch privata fiasko kaj historiaj evoluoj kombiniĝas sen eblo eskapi, per la prezento de la familio Trotta: "La historio malamas nin; tiu ĉi tempo simple sopiregas al la kreado de naciaj ŝtatoj!"

En 1928, la jaro de la komenco de amikiĝo kun Stefan Zweig, la edzino de Roth senditis al psikiatria hospitalo pro kreskanta skizofrenio: en 1940 ŝi murditis fare de nazioj en la kadro de eŭtanaziaj agadoj (Aranĝo T4).

Dum la sekvontaj jaroj li laboris por la gazetoj Münchner Neuesten Nachrichten, Neue Rundschau kaj Literarische Welt.

Elmigranto[redakti | redakti fonton]

En 1933 li elmigris Francion kaj kunlaboris en Parizo ĉe kelkaj gazetoj por elmigrintoj. Li vivis en hotelĉambroj, havis multajn personajn problemojn kaj pli kaj pli iĝis viktimo de ekscesa alkoholismo. Dum tiu tempo skribitis Das falsche Gewicht. Die Geschichte eines Eichmeisters (1937), Die Kapuzinergruft (1938) kaj Die Legende vom heiligen Trinker (1939). Anakronismaj kaj izolitaj protagonistoj glorkronadas la pereintan Danuban monarkion kiel alternativon politikan al tiutempaj faŝismaj kaj naciaj politikaj modeloj.

La romano Kapuzinergruft, titole aludo al la tombejo de habsburga entombigejo en la kripto de certa viena monaĥejo, prezentas la eksan leŭtenanton Franz-Ferdinand Trotta. Ties vivo iĝis tre malsenchava post la milito. Je la fino regas la rezignacio pri por ĉiam perditaj valoroj. La rakonto Legende vom heiligen Trinker priskribas la destinon drinkulan de Roth mem.

En 1936 Roth konatiĝis en Oostende kun la verkistino Irmgard Keun. Kun ŝi li ekrilatis dum unu kaj duona jaroj. En 1937/38 sekvis lastaj vojaĝoj Pollandon (pro invito de la tiea PEN-klubo), al Vieno kaj Amsterdamo. En la mortojaro aperis Die Geschichte von der 1002. Nacht. Roth mortis en la pariza hospitalo pormalriĉula Necker.

Aliaj verkoj kaj taksado[redakti | redakti fonton]

Kromaj verkoj estis: Zipper und sein Vater (1928), Tarabas. Ein Gast auf dieser Erde (1934), Beichte eines Mörders, erzählt in einer Nacht (1936) kaj Leviathan (postmorte, 1940). Al la ekrano adaptitaj estis i.a. Die Kapuzinergruft (1971, reĝisoro J. Schaaf), Hiob (1978, reĝisoro M. Kehlmann), Tarabas (1982, M. Kehlmann), Das Spinnennetz (1989, reĝisoro Bernhard Wicki).

La verkisto Hermann Kesten, samtempe eldonisto de kompleta verkar-eldono de Roth, karakterizis Roth kiel "rigorecemulon kaj morale kaj estetike". Tra la romanoj "seniluziiĝintaj junuloj marŝas en la direkto de pereo. Li ŝatis la pasionojn. Vereco kaj justeco, modereco kaj melodioj, racio kaj pureco estas la trajtoj de liaj skribitaĵoj. Li estis romantikulo kun okuloj de realisto. Li venis el la oriento kaj iris okcidenten."

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Sebastian Kiefer: Braver Junge – gefüllt mit Gift. Joseph Roth und die Ambivalenz. Metzler, Stuttgart / Weimar 2001, ISBN 3-476-45258-1.
  • Dietmar Mehrens: Vom göttlichen Auftrag der Literatur. Die Romane Joseph Roths. Ein Kommentar, (disertacio), Hamburg 2000, ISBN 3-8311-0472-7.
  • Michael Amon: Joseph Roth packt seine Koffer, verläßt Berlin und läßt ein Manuskript unvollendet zurück. Essay. En: Wiener Journal. (Monatszeitschrift, später Beilage zur Wiener Zeitung), Mai 1999.
  • Michael Bienert (eld.): Joseph Roth in Berlin. Kiepenheuer & Witsch, Köln 1996, ISBN 978-3-462-04178-1.
  • Rainer-Joachim Siegel: Joseph Roth-Bibliographie. Cicero-Presse, Morsum 1994, ISBN 3-89120-014-5.
  • Soma Morgenstern: Joseph Roths Flucht und Ende. Erinnerungen. zu Klampen, Lüneburg 1994, ISBN 3-924245-35-5.
  • Heinz Lunzer, Victoria Lunzer-Talos: Joseph Roth – Leben und Werk in Bildern. * Marcel Reich-Ranicki: Der Romancier Joseph Roth. P. 261–268 en Michael Kessler (eld.), Fritz Hackert (eld.): Joseph Roth: Interpretation – Kritik – Rezeption. Akten des internationalen, interdisziplinären Symposions 1989, Akademie der Diözese Rottenburg-Stuttgart. Stauffenburg Verlag Brigitte Narr, Tübingen 1990 (2-a eldono 1994) ISBN 3-923721-45-5
  • Bernd M. Kraske (eld.): Joseph Roth – Werk und Wirkung. Bouvier, Bonn 1988, ISBN 3-416-02173-8.
  • Géza von Cziffra: Der heilige Trinker. Erinnerungen an Joseph Roth. Bergisch Gladbach 1983. (Neuauflage: Mit einem Vorwort von Marcel Reich-Ranicki. Berenberg, Berlin 2006, ISBN 3-937834-14-1)
  • Helmuth Nürnberger: Joseph Roth mit Selbstzeugnissen und Bilddokumenten. Reinbek bei Hamburg 1981. (11-a eldono. 2006 (rowohlts monographien. 50301), ISBN 3-499-50301-8)
  • David Bronsen: Joseph Roths lebenslange Auseinandersetzung mit dem Zionismus. En: Zeitschrift für die Geschichte der Juden. (ZGDJ), 1970, Heft 1, Olamenu, Tel Aviv. P. 1–4.

Tradukoj al Esperanto[redakti | redakti fonton]

  • Roth, Joseph. Hotelo Savoy / Tradukis el la germana Tomasz Chmielik. –Đurđevac: Dokumenta Esperanto-Centro; Bjalistoko: Bjalistoka Esperanto-Societo; Świdnik: Libro-Mondo; Lublin: Ars Libri, 2017. – 114 p.[1]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  1. https://sezonoj.ru/2021/10/recenzo-121/