Paul Verhaegh

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Paul Verhaegh (prononco laŭ sistemo IFA [ˈpʌu̯ɫ vərˈɦaːx], do proksimume [Paŭl FerHA:Ĥ], plennome Paul Johannes Gerardus Verhaegh, naskiĝis la 1-an de septembro 1983(nun 1983-09-01) en la vilaĝo Kronenberg, parto de la komunumo Horst aan de Maas, Limburgo, do nun 36-aĝa) estas nederlanda futbalisto. Li ekde la jaro 2013 estas membro de la nederlanda nacia teamo de futbalo kaj en la teamo partoprenis la matĉojn pri la Futbala Mondpokalo 2014 en Brazilo, en kiu la nederlanda teamo sukcesis atingi la trian pozicion. Ekster naciaj matxoj, li ekde la jaro 2010 estas profesia futbalisto en la germana klubo FC Augsburg. En matĉoj de la nacia teamo li en 2014 rekoneblis per la ĉemiza numero "12".

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]