Jeremain Lens

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jeremain Lens
Persona informo
Naskonomo Jeremain Marciano Lens
Naskiĝo 24-an de novembro 1987 (1987-11-24) (36-jaraĝa)
en Amsterdamo
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Okupo
Okupo futbalisto
vdr

Jeremain Lens (naskiĝis la  24-an de novembro 1987(nun 1987-11-24) en Amsterdamo, do nun 36-aĝa) estas nederlanda futbalisto. Li ekde la jaro 2010 estas membro de la vira nederlanda nacia teamo de futbalo kaj en la teamo partoprenis la matĉojn pri la Futbala Mondpokalo 2014 en Brazilo, en kiu la nederlanda teamo sukcesis atingi la trian pozicion. Ekster naciaj matĉoj, li ekde la jaro 2013 estas profesia futbalisto en la klubo Dinamo Kievo. En la jaroj 2006 ĝis 2008 li sinsekve ankaŭ estis membro de la naciaj teamoj de junuloj sub 19, 20 kaj 21 jaroj. En matĉoj de la vira nacia teamo li en 2014 rekoneblis per la ĉemiza numero "17".