Leroy Fer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Leroy Fer
Persona informo
Naskonomo Leroy Johan Fer
Naskiĝo 5-an de januaro 1990 (1990-01-05) (34-jaraĝa)
en Zoetermeer
Lingvoj nederlanda
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Okupo
Okupo futbalisto
vdr

Leroy Fer (naskiĝis la  5-an de januaro 1990(nun 1990-01-05) en Zoetermeer, do nun 34-aĝa) estas nederlanda futbalisto. Li ekde la jaro 2010 estas membro de la vira nederlanda nacia teamo de futbalo kaj en la teamo partoprenis la matĉojn pri la Futbala Mondpokalo 2014 en Brazilo, en kiu la nederlanda teamo sukcesis atingi la trian pozicion. Ekster naciaj matĉoj, li ekde la jaro 2013 estas profesia futbalisto en la futbalklubo de la angla urbo Norwich, antaŭe li du jarojn profesiis en la klubo FC Twente en Enschede kaj antaŭ tio kvar jarojn en la klubo Feyenoord Roterdamo, en kies futbala akademio li trejniĝis ekde la 9-a vivjaro. En la jaroj 2005 ĝis 2013 li sinsekve ankaŭ estis membro de la naciaj teamoj de junuloj sub 16, 17, 19 kaj 21 jaroj. En matĉoj de la vira nacia teamo li en 2014 rekoneblis per la ĉemiza numero "18".