Johann Karl August Musäus

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johann Karl August Musäus
Persona informo
Johann Karl August Musäus
Naskiĝo 29-an de marto 1735 (1735-03-29)
en Jena
Morto 28-an de oktobro 1787 (1787-10-28) (52-jaraĝa)
en Vajmaro
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Friedrich-Schiller-Universitato Jena vd
Subskribo Johann Karl August Musäus
Familio
Edz(in)o Juliane Musäus vd
Infanoj Carl Musäus vd
Parencoj August von Kotzebue • Karoline Ludecus vd
Profesio
Okupo verkisto • literaturkritikisto • poeto • verkisto de porinfana literaturo • kolektisto de fabeloj vd
Laborkampo literary activity • fabeloliteratura kritiko vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Johann Karl August MUSÄUS (naskiĝinta en la 29-a de marto 1735 en Jena, mortinta en la 28-a de oktobro 1787 en Vajmaro) estis germana verkisto kaj literaturkritikisto. Kiel skribinto de satiraj romanoj kaj kiel kritikisto li reprezentis la pensojn de germana malfrua racionalismo. Li famiĝas per la kolekto de fabeloj Volksmährchen der Deutschen (1782-1786, kvin partoj).

Vivo[redakti | redakti fonton]

Portreto de la verkisto.

La filo de juĝisto finstudis teologion kaj ekokupiĝis pri klasika filologio. En anomine aperinta leterromano Grandison der Zweite (1760-1762; poste prilaborite sub la titolo Der deutsche Grandison, 1781/82) li primokis la literaturan modon de la anglaj virtoromanoj.

En 1763 li iĝis edukisto ĉe la kortego de Vajmaro, ekde 1769 li estis samloke profesoro ĉe la Vilhelmo-Ernesto-gimnazio. Jam ekde 1766 li kunlaboris ĉe de Friedrich Nicolai eldonita Allgemeine deutschen Bibliothek.

La romano Physiognomische Reisen (1778/79) ege furoris: tie li kritikis la karakterigadojn de Lavater kaj la kulton pri geniuloj de la epoko Sturm und Drang. Eldonante la fabelaron Volksmährchen der Deutschen li montris la kapablon skribi laŭ la plaĉo de la legantaro kaj sukcesi. La kvin volumoj kun legendoj, sagaoj kaj fabeloj estis unu el la furorlibroj en la lasta kvarono de la 18-a jarcento.

Graveco[redakti | redakti fonton]

Admiris lian humurplenan skribostilon ekzemple Christoph Martin WielandJean Paul, kie kunfandiĝas burĝa idileco kaj satiraj aludoj. La fabelokolekto provokis multajn imitantojn. Ŝuldas multon al Musäus i.a. la romantika artefarita fabelo (i.a. Achim von Arnim, Clemens Brentano), la kolekta agado de la Fratoj Grimm, la opera literaturo (ekz. Rübezahl de Carl Maria von WeberRolands Knappen de Albert Lortzing.)

Dum la lastaj vivojaroj Musäus intencis eldoni novelaron en pluraj volumoj: ilia unua volumo aperis ankoraŭ en la 1787-a jaro sub la titolo Straußfedern.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Fischer, Cornelia. „Musäus, Johann Karl August." Microsoft Encarta 2007 [DVD].

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Rita Seifert: Johann Carl August Musäus – Schriftsteller und Pädagoge der Aufklärung, Weimarer Taschenbuch Verlag, Weimar 2008, 128 S., mit zahlr. Abb., ISBN 978-3-939964-06-3
  • Werner Wilhelm Schnabel: Von der hübschen Magd und dem Herrn im Hause. Zur poetologischen Bestimmung des ‚Volksmärchens’ bei Johann Carl August Musäus. In: Ernst Rohmer / Werner Wilhelm Schnabel / Gunther Witting (Hg.): Texte Bilder Kontexte. Interdisziplinäre Beiträge zu Literatur, Kunst und Ästhetik der Neuzeit. Heidelberg 2000 (Beihefte zum Euphorion, 36), S. 149-179.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]