Jean Fouquet

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jean Fouquet
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1420 (1420-01-01)
en Tours
Morto 30-an de novembro 1479 (1479-11-30) (59-jaraĝa)
en Tours
Lingvoj meza franca
Ŝtataneco Reĝlando Francio
Okupo
Okupo pentristo • iluministo • dezajnisto • ilustristo
Verkoj Hours of Étienne Chevalier
Melun Diptych
Charles VII, King of France
Pietà
Grandes Chroniques de France (Jean Fouquet)
Portrait of Guillaume Jouvenel des Ursins
Portrait of the court jester Gonella
Histoire Ancienne (Jean Fouquet)
vdr
Portreto de la bufono Gonella, Kunsthistorisches Museum, Vieno.

Jean Fouquet (Tours, Francio, ĉirkaŭ 1420Tours, Francio, ĉirkaŭ 1481) estas konsiderata unu el la grandaj pentristoj de la komenca Renesanco kaj plinoviginto de la franca pentrarto de la 15a jarcento. Formita en la franca tradicio de la internacia gotiko, disvolvigis novan stilon, integrante la fortajn kolorajn nuancojn de la gotiko kun la perspektivo, ora proporcio kaj la volumoj italaj, same kiel la naturalista plinovigo de la flandroj. Liaj majstroverkoj estas la Diptiko de Melun kaj la miniaturoj de la Libro de horoj de Étienne Chevalier.

Li estis fama siatempe, sed poste lia verko forgesiĝis ĝis sia rehabilitado en la 19a jarcento fare de la romantikuloj kaj francaj kaj germanaj, interesataj en arto mezepoka. Lia verkaro plivaloriĝis definitive dum ekspozicio pri francaj primitivoj organizita en la Nacia Biblioteko de Parizo en 1904, kiu permesis kunigi kaj koni lian disan verkaron.[1]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  1. François Avril, Le peintre du roi en Jean Fouquet, pentristo kaj ilustracianto de la 15a jarcento (en franca), Bibliothèque nationale de France/Hazan http://expositions.bnf.fr/fouquet/arret/21/index21a.htm