Jakub Berman

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jakub Berman
Persona informo
Naskiĝo 26-an de decembro 1901 (1901-12-26)
en Varsovio
Morto 10-an de aprilo 1984 (1984-04-10) (82-jaraĝa)
en Varsovio
Tombo Armea Tombejo Powązki
Lingvoj pola
Ŝtataneco PollandoPola Popola Respubliko
Alma mater Faculty of Law and Administration, University of Warsaw
Familio
Frat(in)o Adolf Berman
Parencoj Basia Berman
Feliks Tych
Okupo
Okupo politikistoĵurnalisto
vdr

Jakub Berman (naskiĝis la 23-an de decembro 1901 en Varsovio, mortis la 10-an de aprilo 1984 samloke) – pola komunisto juddevena, vicĉefmnistro, parlamentano al Leĝdona Sejmo kaj Sejmo de Pola Popola Respubliko de la 1-a oficperiodo, membro de Armea Komisiono ĉe Politika Buroo de la Centra Komitato de Pola Unuiĝinta Laborista Partio, superrigardantan Polan Popolan Soldataron de majo 1949.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis en juda familio kiel la filo de Iser kaj Guta, kiuj havis 5 gefilojn. Liaj frato kaj fratino pereis en koncentrejo Treblinka.

Li finis juron en Varsovia Universitato. En 1924 iĝis membro de Asocio de Komunista Junularo, en 1928 – Komunista Partio de Pollando (KPP). Post la germana invado en Pollandon en 1939 fuĝis al Sovetunio. Printempe 1941 eklaboris kiel kunredaktoro de "Sztandar Wolności" (Standardo de Libereco) – revuo de Komunista Partio de Belorusio. De novembro 1941 ĝis majo 1943 estis gvidanto de pola kurso en komunista lernejo en Kuŝnarenkovo, instruante aktivulojn de Pola Laborista Partio (PPR). Decembre 1943 iĝis sekretario de landa fakultato de Asocio de polaj Patriotoj (ZPP).

Kunorganizanto de Centra Buroo de Polaj Komunistoj kaj de Pola Komitato de Nacia Liberigo (PKWN) en Sovetunio (1944), de aŭgusto 1944 ĝis decembro 1948 membro de Politika Buroo de PPR, poste ĝis majo 1956 membro de Politika Buroo de PULP, en la jaroj 1952–1954 membro de Prezidio de Ministra Konsilantaro, en la jaroj 1954–1956 la vicĉefministro.

La tombo de Jakub Berman en la Militista Tombejo de la Tombejo Powązki en Varsovio

En la jaroj 1949–1954 membro de Komisiono de Politika Buroo de Centra Komitato de PULP pri Publika Sekureco, superrigardantan stalinismajn reprezaliojn en Pollando, kunrespondeca pro persekuta agado de Ministerio pri Publika Sekureco. Li koordinis plurajn politikajn procesojn, reprezaliojn de kelkcenton da miloj de la soldatoj de Pola Enlanda Armeo, Kamparanaj Bataliono kaj Naciaj Armitaj Fortoj. En la dua duono de la 40-aj jaroj de la 20-a jarcento tiom plifortigis sian pozicion, ke kune kun Bolesław Bierut kaj Hilary Minc (judo) iĝis gvida triopo de Pola Unuiĝinta Laborista Partio. Sen okupo de distingaj postenoj gvidis ideologion de la komunista partio kaj de sistemo de reprezalioj. Konsiderata griza eminentulo. Partoprenis politikajn murdojn kune kun divizia generalo Stanisław Radkiewicz. De decembro 1952 ĝis marto 1954 estis sekretario de la partio respondeca pri klerigado.

En majo 1957, kadre de la degelo de Władysław Gomułka el 1956, estis forigita de PULP. Komence de 1980 vundiĝis dum aŭtomobila akcedento restante kriplulo, dum 1,5 jaro restis en malsanulejo.

Entombigita kun la edzino Gustawa Grynberg (1900–1978), kun kiu havis filinon Lucyna (n. 1929), la edzino de Feliks Tych, direktoro de Juda Historia Instituto.