Carl Werner

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Carl Werner
Persona informo
Naskiĝo 4-an de oktobro 1808 (1808-10-04)
en Vajmaro
Morto 10-an de januaro 1894 (1894-01-10) (85-jaraĝa)
en Leipzig
Lingvoj germana
Ŝtataneco GermanioSaksio-Vajmaro-Eisenach
Alma mater Academy of Fine Arts Leipzig • Universitato de Lepsiko
Familio
Infano Rinaldo Werner
Parencoj Christiane Becker-Neumann
Okupo
Okupo pentristo • universitata instruisto • architectural painter • landscape painter • watercolorist
vdr

Carl Friedrich Heinrich WERNER (naskiĝinta la 4-an de oktobro 1808 en Vajmaro, mortinta la 10-an de januaro 1894 en Lepsiko) estis germana pentristo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

La akvarelisto Werner

Werner frekventis ekde 1824 la Akademion pri plastikaj artoj de Lepsiko kaj inter 1826–27 la tiean universitaton. Post longa restado en Munkeno li iris en 1833, post ricevo de vojaĝstipendio, al Italujo; tie li restis ne tute du jardekojn. En 1851 li vidis unuafoje Brition, kie oni nomumis lin membro de Institute of Painters in watercolours. Poste li ofte estis en Hispanio, en orientaj landoj kaj en Grekio. Post mallonga restado en Hamburg li setlis en Lepsiko kaj profesoris ĉe la Akademio pri artoj.

Graveco[redakti | redakti fonton]

Werner gravis en akvarelaĵoj: tiukampe li merite nombriĝu inter la plej bonaj artistoj en Germanlingvio. Famis liaj studoj el Palestinio, kiuj parte aperis en la verko belega »The Holy Places«. Samaj aferoj videblas ĉe »Nilbilder«, bunta eldonaĵo kun diversaj lokoj el Egiptio.

Krome menciindas:

  • Marktplatz zu Piperno
  • Venedig in seinem Glanz und seinem Verfall
  • Der Dogenpalast
  • Inneres der Kirche in Cefalù
  • Studien aus Pompeji
  • Ansicht von Spalato mit dem Palast des Diokletian (Leipziger Museum)
  • Der Löwenhof der Alhambra

La 12 studoj de Werner pri la Sieĝo de Romo fare de generalo Oudinot (1849) kuprogravuritis de Domenico Amici.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 20. Leipzig 1909, p. 540, kio legeblas tie ĉi interrete.