Baldo degli Ubaldi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Baldi Vbaldi Pervsini
(1327-1400)
Bildo de Baldo degli Ubaldi, itala juristo
Bildo de Baldo degli Ubaldi, itala juristo
Persona informo
Naskiĝo 2-a de oktobro1327
en Peruĝo,  Italio
Morto 28-a de aprilo 1400
en Pavio,  Italio
Lingvoj latina vd
Alma mater Universitato de Pizo, Universitato de Florenco, Universitato de Pavio, Universitato de Padovo, Universitato de Bolonjo, Universitato de Peruĝo
Profesio
Okupo juristoprofesoro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Petrus Baldus degli Ubaldi (1327-1400) estis itala juristo, lernanto de Bartolo da Sassoferrato (1314-1357) kaj Federicus Petrucius el Sieno (aktiva inter 1311-1348), profesoro kaj komentisto pri juro en la Universitatoj de Bolonjo, Peruĝo, Pizo, Florenco, Padovo kaj Pavio. Li estis profesoro de Pierre Roger de Beaufort, kiu pli malfrue iĝis la papo Gregorio la 11-a. Dum tridektri jaroj li instruis en la Universitato de Peruĝo kaj verkis pri la tri libroj de la Decretales krom vaste trakti pri kanona juro de la Justiniana kodo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

En Peruĝo li lernis civilan juron sub gvidado de Bartolo da Saksoferato kaj estis akceptita kiel lernanto pri civila juro estante nur 17-jara. Pli malfrue en Sieno li studis kanonan kuron kun Federicus Petrucius. Post promocio kiel doktoro pri juro li iris al Bolonjo kie li instruis tri jarojn. En Peruĝo li okupis la katedron pri juro dum tridektri jaroj. Sekve, li instruis juron en Pizo, Florenco, Padovo kaj Pavio, en epoko kiam la lernejoj pri juro el tiuj universitatoj disputis la primasecon kun la lernejo de Bolonjo.

La ekzistantaj verkoj de Baldo tradukas la grandan reputacion kiun li akiris inter siaj samtempuloj, speciale pro la aktiva parto kiun li plenumis en la publikaj aferoj, kaj ankaŭ pro la famo kiun li akiris pere de konsultoj, kiujn oni kunigis kaj publikigis en kvin volumoj (Frankfurt, 1589). Baldo estis majstro de Gregorio la 11-a, kies rekta sukcedanto, Urbano la 6-a, dungis lin al Romo por asisti lin per siaj konsultoj, en 1380, kontraŭ la antipapo Klemento la 7-a. La kardinalo Francesco Zabarella (1360-1417) kaj la juristo Paulus Castrensis (1360-1441) troviĝis ankaŭ inter lia lernantaro. Liaj komentoj pri la "Liber Feudorum" (Libro pri la feŭdoj") estas konsiderata unu el liaj plej bonaj verkoj, kiuj bedaŭrinde estis lasitaj komplete nefinitaj almenaŭ parte.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. The Oxford Handbook of Criminal Law, Markus D Dubber, Tatjana Hörnle