Sigmund Jähn

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sigmund Jähn
Persona informo
Naskonomo Sigmund Werner Paul Jähn
Naskiĝo 13-an de februaro 1937 (1937-02-13)
en Morgenröthe-Rautenkranz, Saksio,  Germana Regno
Morto 21-an de septembro 2019 (2019-09-21) (82-jaraĝa)
en Strausberg, Brandenburgio,  Germanio
Lingvoj germanarusa • Vogtlanda dialekto
Loĝloko Strausberg
Ŝtataneco Germana Demokratia RespublikoGermanio
Alma mater Milita akademio Franz Mehring • Milita akademio Otto Lilienthal • Milita akademio J. A. Gagarin • Centra instituto por fiziko de la Tero
Subskribo Sigmund Jähn
Infanoj 2
Okupo
Okupo kosmonaŭto • militpiloto • presisto • Freundschaftspionierleiter • piloto • milita adiadisto
vdr

Sigmund Werner Paul JÄHN [ZI:Kmunt je:n] (naskiĝis la 13-an de februaro 1937 en Morgenröthe-Rautenkranz, GDR; mortis la 21-an de septembro 2019 en Strausberg[1]) estis kosmonaŭto de la Germana Demokratia Respubliko. Li estis la unua germano en la kosmo.

Kariero[redakti | redakti fonton]

De 1943 ĝis 1951 Jähn vizitis la lokan lernejon. Poste li estis presista metilernanto en Klingenthal. Li sukcese finis la metilernadon en 1954. Sekve li mallonge estis pionirestro ĉe lernejo en Hammerbrücke antaŭ ol li aniĝis al la NVA-a aerarmeo la 26-an de aprilo 1955. Post la baza instruado en 1956 li iĝis lernanto de aviadistlernejo en Kamenz kaj Bautzen (ekde majo 1957). Post du jaroj Jähn estis ĉasaviadisto en popolarmea eskadro. De 1961 ĝis 1963 li estis ties anstataŭa politika komisaro, kaj de 1965 estro de la fakoj por aertaktiko kaj aerpafado. En 1966 la NVA delegis lin al la „Milita Akademio de la Aerarmeo J.A. Gagarin” en Monino ĉe Moskvo. En 1970 li finis ĝin kun diplomo pri militistiko. Poste ĝis 1976 Jähn estis inspektisto por aviadosekureco kaj trejnado de ĉasaviadistoj.

Kosmoflugo[redakti | redakti fonton]

En 1976 la Sovetunio oferis kunflugon de kosmonaŭtoj al Salut 6 por ŝtatoj, kiuj partoprenis en la programo Interkosmos. La GDR sendis kvar kandidatojn (Jähn, Eberhard Köllner, Rolf Berger kaj Eberhard Golbs) al la Kosmonaŭta Trejnejo Jurij Gagarin. La 25-an de decembro 1976 oni selektis Jähn kaj Köllner (kiel anstataŭulo). Ili komencis la bazan trejnadon ekde la 4-a de decembro 1976. La misia trejnado okazis de la 22-a de aŭgusto 1977 ĝis la 9-a de aŭgusto 1978.

La 26-an de aŭgusto 1978, per la kosmoŝipo Sojuz 31, Jähn flugis en la kosmon. Li flugis kune kun Valerij Fjodoroviĉ Bikovskij, kiu estis la komandanto. Dum la misio Jähn kondukis 25 eksperimentojn; ekzemple pri distanca sondado, medicino, biologio, materiala inĝenierartoterfiziko.

La flugo estas ankaŭ konata pro la „pupogeedzigo”. Jähn kunportis „Sandmännchen”-pupon por fari filmeton por la infana televida serio „Unser Sandmännchen” (Nia sablovireto). Ĉar alia kosmonaŭto kunportis la rusan televidpupon „Maŝa”, la stacianaro ĝoje decidis geedzigi la du pupojn. Sed tio malplaĉis al la seriofaristoj.

Post 7 tagoj, 20 horoj kaj 49 minutoj Jähn kaj Bikovskij reiris al la Tero per la kosmoŝipo Sojuz 29. Sojuz 31 restis ĉe la stacio por la daŭra stacianaro. Dum la surteriĝo Bikovskij disigis la paraŝuton tro malfrue. Tiel la vento trenis kaj rolis la reeniran modulon kelkajn metrojn tra la kazaĥa stepo. Tiu kaŭzis daŭran vertebraran damaĝon al Jähn.

Kariero post la kosmoflugo[redakti | redakti fonton]

Jähn post parolado en 2009

Ĝis la reunuiĝo en 1990 Jähn estis la estro de la „Zentrum für kosmische Ausbildung” (Centro por kosma instruado). Ĝi estis departemento de la NVA-a aerarmeo en Eggersdorf ĉe Strausberg. Parenteze en 1983 li doktoriĝis ĉe la „Zentralinstitut für Physik der Erde” (Centra instituto por fiziko de la Tero) pri distanca sondado.

Jähn ankaŭ ludis grandan rolon en la fondo de la Asocio de Kosmaj Esploristoj en 1985. Dum jaroj li estis membro de la ekzekutiva komitato.

La 2-an de oktobro 1990 Jähn estis eksigita el la NVA kiel generalmajoro, pro ties malfondo. Poste li estis konsilisto ĉe la Kosmonaŭta Trejnejo Jurij Gagarin por la Germana Centro por Aviado kaj Kosmoveturado (DLR), kaj ekde 1993 ankaŭ por la Eŭropa Kosma Agentejo. Li subtenis kelkajn eŭopajn kosmonaŭtojn de la misioj Mir-92, Euromir-94, Euromir-96 kaj Mir-97. Li laboris tie ĝis sia emeriteco en 2002.

Jähn loĝis en Strausberg, estis geedziĝinta kaj patro de du filinoj.

Honoroj[redakti | redakti fonton]

Kulturaj aliaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • La albumo „Soviel Spaß für wenig Geld” de la germana muzikgrupo „Die Prinzen” enhavas kanton nomita „Wer ist Sigmund Jähn?” (Kiu estas Sigmund Jähn?).
  • En la filmo Adiaŭ Lenino! aperas taksia stiristo, ludite de Stefan Walz, kiu aspektas kiel Jähn.

Citaĵoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 Karaj televidspektantoj de la germana demokratia respubliko. Mi estas tre feliĉa kiel la unua germano rajti partopreni en tiu homporta kosmoflugo. 
— Dum la kosmoflugo
Citaĵo
 La homo estas teknike tre progresita. Li scipovas konstrui kosmostaciojn, kunigi ilin en la kosmo kaj pensas pri la surmarsiĝo, sed sia evoluo ŝajnas stagni ekde la ŝtonepoko. 
— Fine de la 1990-aj jaroj por radiostacio
Citaĵo
 Kaj kion mi vidis tiam estis plena feliĉego: Nia Tero, kovrita per luma bluo. Simple belega. 
— En intervjuo kun la „Superillu”-revuo en 1998
Citaĵo
 Kiel aviadisto mi ne povis rezisti la oferon flugi en tia kosma kapsulo. 
— Dum DLR-parolado en 2005

Notoj[redakti | redakti fonton]

Ligiloj[redakti | redakti fonton]

germane:

angle: