Alpecejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Alpecejo (ankaŭ: altmontara ĝardeno, en la germana kaj la franca Alpinum, en la angla Alpine Garden) estas specifa tipo de ĝardenoj, kie oni ĉefe kreskigas plantojn el la altmontaraj regionoj de la mondo: Alpoj, Kaŭkazo, PireneojHimalajo. Alpecejo ofte estas parto de botanika ĝardeno; ĝi montras plantojn el la subalpa kaj ĉefe el la alpa etaĝo, kio signifas, ke arboj preskaŭ mankas, nur nanaj formoj de koniferoj videblas; krome oni trovas kutime likenojn, muskojn kaj specifajn rezistemajn florplantojn.

Alpecejo de Botanika Ĝardeno Munkeno-Nimfenburgo (Germanio)

La alpecejo provas imiti la klimatajn kondiĉojn de la originejo de la plantoj. La klimato en la montaro malpli dependas de la latitudo ol de la alteco de la loko. Ju pli alta la loko, des pli longa la vintra periodo (kaj des pli mallonga la kreskoperiodo por la plantoj). Super alteco de 2000 m en la Alpoj ne plu ekzistas somero, super 3000 m vintras preskaŭ dum la tuta jaro (t.n. neĝa etaĝo). Tipe por tiu klimato estas krome la intensaj sunradioj kaj akraj ventoj. Kaj kvankam la rando de la altaj montaroj povas esti pluvoriĉa, la interna parto ofte estas seka. En la Alpoj ekzemple la precipitaĵo en la internaj valoj de ValezoKarintio estas sub 800 mm jare.

Kvankam en botanika ĝardeno ne eblas ŝanĝi la lokan klimaton, per elekto de specifa grundo (ŝtona, sablohava grundo) oni povas doni pli favoran situacion al la plantoj. En regiono kun mildaj kaj pluvoriĉaj vintroj (kiel Britio kaj Irlando) oni foje kultivas la plantojn en alpeca domo.

La unuan alpecejon konstruigis imperiestro Maksimiliano la 2-a en Vieno fine de la 16a jarcento.

Tipaj plantoj troveblaj en alpecejo[redakti | redakti fonton]

(Listo de tipaj plantoj troveblas en la artikolo Flaŭro de Alpoj)