Adam Jacot de Boinod

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Adam Jacot de Boinod
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1960 (1960-01-01) (64-jaraĝa)
en Londono
Alma mater Lernejo HarrowUniversitato Middlesex vd
Profesio
Okupo vortaristo • verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Adam Jacot DE BOINOD, kutime konata kiel Jacot, (naskiĝis en 1960) estas brita aŭtoro, rimarkinda por lia verkaro pri nekutimaj, netradukeblaj vortoj[1]. Li verkis tri librojn, la unuaj du: The meaning of Tingo (La Signifo de Tingo) kaj Toujours Tingo (ĈiamTingo) pri netradukeblaj vortoj en la angla lingvo[1] kaj lia plej lasta libro The Wonder of Whiffling (La Miro de Whiffling) kiu rivelas nekutimajn vortojn en la angla.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Jacot okupiĝis pri la unua serio de la televida panela ludo QI. Lia esploro por la programo rezultis en tio ke li devis sin okupi legante tutan albanlingvan vortaron kaj notanta ajnajn vortojn kiujn li trovis interesaj. Li interalie notis ke estas 27 malsamaj vortoj por lipharoj kaj 27 vortoj por brovoj en la albana, ekzemple "vetullan" ("tre densaj brovoj"), "vetullor" ("iomete brovojn") kaj "vetullosh" ("tre dikaj brovoj")[2][3][4]

Netradukeblaj vortoj[redakti | redakti fonton]

Post kiam li forlasis la televidprogramon QI, Jacot komencis esplori aliajn lingvojn, ekzamenanta 280 vortarojn kaj 140 retejojn.[5] Tio ĉi gvidis al la kreo de lia unua libro La Signifo de Tingo, prezentante vortojn kiuj ne havas ekvivalenton en la angla lingvo, ekzemple "tingo" kiu estas vorto de la lingvo rapanui (parolata sur la Paskinsulo) kaj kiu signifas "deprunti aferojn de la domo de amiko, unu post la alia, ĝis restas nenio".[6]

En 2007 li verkis daŭrigon libron kun la nomo Toujours Tingo kaj en 2009 li verkis The Wonder of Whiffling, libro pri nekutimaj vortoj en la angla, kiel ekzemple la vorto "whiffling" havanta plurajn signifojn, a) "unu kiu ekzamenis kandidatojn por gradoj… b) oficiro kiu malbaris la vojon por procesio kaj c) nomo de la viro kun la vipo en la angla popola danco Morris dancing"[6]

Kompreni multajn lingvojn utilas por kompreni diversajn kulturojn kaj esti empatia kun ili.

Listoj kun idiotismoj kaj unikaj, netradukeblaj vortoj, kiuj ekzistas en neniu alia kulturo, estas tiurilate instruaj, sed samtempe lerni kiel ili estas uzataj ene de frazostrukturoj estas same grava[7]

Netradukeblaj vortoj en Esperanto[redakti | redakti fonton]

Itala retejo pri netradukeblaj vortoj en pli ol 60 lingvoj enhavas ankaŭ vortojn en Esperanto[8].

Jen kelkaj tipaj netradukeblaj vortoj kiuj fontas en la Esperanto-kulturo: krokodili, alligatori, kajmani, gufujo, kabei, samideano, homaranismo, interna ideo, finvenkismo, raŭmismo,..

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • (angla) The Meaning of Tingo and Other Extraordinary Words from around the World (La Signifo de Tingo kaj aliaj eksterordinaraj vortoj el la tuta mondo), 2005, aperinta kiel bitlibro en 2007: 1429531142 (ISBN13: 9781429531146), eld. Penguin Books, 224 paĝoj.
  • (franca) Toujours Tingo (Ĉiam Tingo), 2007
  • (angla) The Wonder of Whiffling (La Miro de Whiffling), 2009
  • (angla) Cassin, Barbara, Dictionary of Untranslatables: A Philosophical Lexicon, 2014, Princeton: Princeton UP.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi traduko grandparte baziĝas sur la originala angla artikolo samnoma, versio de la 12-a julio 2017.

  1. 1,0 1,1 Gwenaelle Lefeuvre, “Netradukebla”- Blogo ĵetas lumon sur unika vorttrezoro de malgrandaj lingvoj, Global Voices Esperanto, la 30-a novembro 2016, konsultite la 12-an julio 2017.
  2. (angla) John Lloyd and John Mitchinson. QI – The Complete First Series: "Factoids" (Audio Commentary) (DVD). BBC and 2entertain.
  3. "Albania". QI. Season 1. 30 October 2009
  4. Jacot de Boinod, Adam Jacot. (2005) The Meaning of Tingo. Londono: Penguin Books, p. 19–20. ISBN 0-14-102198-5.
  5. Jacot de Boinod, p. ii
  6. 6,0 6,1 de Boinod, Adam Jacot (2009). The Wonder of Whiffling. London: Penguin Books. pp. ix.
  7. (angla) Sarah Bond, What 'Arrival' Can Teach Us About Emotion, Language And Public Regret, Forbes, la 23-a novembro 2016.
  8. (it) Net Slov, Portale delle parole intraducibili.