Jan Stanisław Amor Tarnowski

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jan Stanisław Amor Tarnowski
Persona informo
Naskonomo Jan Stanisław Amor Tarnowski
Naskiĝo 20-an de aprilo 1860 (1860-04-20)
en Krasnobród
Morto 21-an de marto 1928 (1928-03-21) (67-jaraĝa)
en Krakovo
Tombo Tombejo Rakowicki en Krakovo vd
Lingvoj francapola vd
Ŝtataneco Pollando vd
Familio
Dinastio Tarnowski family vd
Profesio
Okupo politikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Jan Stanisław Amor Tarnowski, nomata ankaŭ Jean Tarnowski (naskiĝis la 20-an de aprilo 1860 en Krasnobród, mortis la 21-an de marto 1928 en Krakovo) – pola diplomato, politikisto kaj publicisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Filo de grafo Jan Aleksander, (el Krasnobród kaj Łabunie, distrikto Zamojski) kaj Natalia el domo Drzewicka, blazono Ciołek. Li estis la lasta reprezentanto de Lublina-Volinia linio el Krasnobród. Studis en Jagelona Universitato en Filozofia Fakultato kaj en la Lernejo de Politika scienco, sed ankaŭ en Universitato en Halle kaj Agrikultura Akademio en Hohenheim.

En la jaroj 1919-1921 multe publikigis en Francio (ofte sub la franca ekvivalento de la nomo , t.e. "Jean").

Li ripozis en la familia tombo en Rakowicki-Tombejo en Krakovo.

Publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

En la franca lingvo

Ĉefe diplomatiaj skribaĵoj aŭ apogantaj linion de la pola diplomatio dum la Konferenco de Parizo kaj la pola-bolŝevika milito en 1920:

  • „Dépêche télégraphique, adressée au Conseil des Quatre, aux Parlaments Français et Anglais et à la Presse. ”, <Telegrafa depeŝo, adresita al Konsilio de Kvaropo, krome al la francaj kaj anglaj parlamentoj kaj al la gazetaro>
  • „Les deux masques", <Du maskoj>, (sub la tradukita nomo Jean), preso: Imprimerie Moderne, Biarritz, 1919.
  • „La menace Allemande et le Péril Russe. ”, <La germana minaco kaj la rusa danĝero>,
  • „La Mutilation de la victoire. ... ”, <Kripligo de la venko>, Imprerie Moderne,
  • „La Politique de Bismarck et la Question Polonaise. ”, <Politiko de Bismarck kaj la pola afero>,
  • „La politique russe des alliés.”, <Politiko de la rusaj aliancanoj>, 1919. Biblioteko de Varsovia Universitato, signaturo 9.31.3.702.
  • „La Pologne et la paix mondiale.”, <Pollando kaj paco en la mondo>
  • „La Pologne rempart de la civilisation. ”, <Pollando defendejo de la civilizo>,
  • „La question juive en Pologne.”, <Juda afero en Pollando>,
  • „ La Société des Nations et l’équilibre du Monde. ”, <Asocio de Nacioj kaj ekvilibro de la mondo>,
  • „Le Traité de Paix et la Pologne.”, <Pactraktato kaj Pollando>,
  • „Le Traité de Versailles et la sécurité de l’Europe.”, <Versajla traktato kaj sekureco de Eŭropo>,
  • „ Appel de la nation polonaise à la justice divine. ”, <Apelacio de la pola nacio al la dia justeco>, Biaritz, 1919
  • „La Change français et la cause réelle de sa baisse. ”, <La franca kurzo kaj la reala kaŭzo pri ties malaltigo>,
  • „La Menace Bolcheviste et la Pologne. ”, <Bolŝevika minaco kaj Pollando>, Biarritz, 1920.
  • „Une Erreur qui ne devrait pas se prolonger.”,
  • „La Pologne Verdun de l’Europe. ”, <Pollando Verdun de Eŭropo>,
  • „La République de Pologne. Son rôle dans le passé et dans l’avenir. ”, <Pola Respubliko. Ĝia rolo en la pasinteco kaj estonteco>, eldono: Association France-Pologne, preso: Imprimerie Levé, Parizo, 1921.

En la pola lingvo

  • Nasze przedstawicielstwo polityczne w Paryżu i Petersburgu 1905-1919 (Nia politika reprezentantaro en Parizo kaj Peterburgo, preso: J. Czernecki, Warszawa, 1923
  • Projekt nowej ustawy konstytucyjnej (z komentarzem) (Projekto de la nova konstitucio (kun komentarioj), (postmorta eldono kun antaŭparolo de d-ro Stanisław Tyszkiewicz, preso: „Czas”, Krakovo, 1928

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]