Géza Maróti

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Géza Maróti
Persona informo
Naskonomo Rintel Géza
Naskiĝo la  1-an de marto 1875(nun 1875-03-01)
en Hungario Barsvörösvár (Hungara reĝlando)
Morto la 6-an de majo 1941
en Hungario Budapeŝto (Hungara reĝlando)
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Familio
Infano Dóra Bródy-Maróti
Okupo
Okupo arkitektoskulptisto
vdr

Géza Maróti, laŭ hungarlingve kutima nomordo Maróti Géza estis hungara arkitekto, skulptisto, vitralisto, altlerneja instruisto. Lia origina familia nomo estis Rintel ĝis 1905.

Ornamskulptaĵoj de Géza Maróti en Muzikakademio Franz Liszt (1907)

Géza Rintel [1] naskiĝis la 1-an de marto 1875 en Barsvörösvár (Hungara reĝlando, nuntempa Červený Hrádok en Slovakio), li mortis la 6-an de majo 1941 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Géza Maróti devenis el juda familio. Li lernis en Nitro, poste en Budapeŝto kaj en arta akademio de Vieno. En 1900 li luis atelieron en Budapeŝto, kie li okupiĝis pri ornamskulptaĵoj. En 1908 li estis invitita al Meksiko, kie li kreis skulptaĵon kaj vitralojn. Li estis soldato dum la 1-a mondmilito. En 1927 li laboris en Usono, en 1930 li rajdis de Konstantinopolo ĝis Jerusalemo. Post 2 jaroj li hejmenvenis, li havis domon en Zebegény, kiun li mem projektis inter 1912-1914. Li instruis en Industriarta Altlernejo kaj Hungara Reĝa Teknika kaj Ekonomia Universitato József. Li mortis pro gripo. Li havis edzinon, kiu naskis filinon.

Elektitaj kreaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • ornamskulptaĵoj de Muzikakademio Franz Liszt (1904-1907)
  • ornamskulptaĵoj de Palaco Gresham (1905)
  • konstanta pavilono de Hungarlando en Venecia Bienalo (1907–1909)
  • ornamskulptaĵoj kaj vitraloj de nacia operejo kaj teatrejo en Meksikurbo (1908) (nun palaco pri belartoj)
  • vitra kupolo (tiam la plej granda en la mondo) en la ĵus menciita operejo
  • ornamaĵoj kaj murpentraĵoj en Detroit (1927-1932)

Elektitaj disĉiploj[redakti | redakti fonton]

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]