Antun Gustav Matoš

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Antun Gustav Matoš
Matos.jpg
Persona informo
Naskiĝo 13-an de junio 1873 (1873-06-13)
en Tovarnik
Morto 17-an de marto 1914 (1914-03-17) (40-jara)
en Zagrebo
Mortokialo ezofaga kancero
Tombo Mirogoj
Lingvoj kroata lingvo
Ŝtataneco Kroatio
Profesio
Profesio verkisto • poeto • ĵurnalisto
Information icon.svg
vdr

Antun Gustav Matoš (naskiĝinta la 13-an de junio 1873 en Tovarnik/provinco Vukovar-Srijem, mortinta la 17-an de marto 1914 en Zagrebo[1]) estis kroata verkisto. Li taksatas pioniro de la moderno kroata enliterature.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Matoš je la aĝo de 2 jaroj translokiĝis al Zagrebo kie la patro gajnis novan deĵoron. Tie li frekventis la gimnazion kie li devis dufoje pasigi la sepan klasŝtupon ĉar liaj sukcesoj en la kroata lingvo estis malsufiĉe bonaj. Post la abiturienta ekzameno li ekstudis bestomedicinon en Vienon sen studi ĝisfine. En 1893 li eksoldatis. Intertempe li arestitis pro dizerto antaŭ sukcesa fuĝo al Serbio. Dum la sekvaj jaroj li vivis kiel rifuĝinto en Belgrado, Ĝenevo kaj Parizo. Ti li skribis la plej grandan parton de siaj verkoj. Nur post amnestio de 1908 li revenis patrujen.

Kreivaj agadoj[redakti | redakti fonton]

Jam en 1892 publikigitis lia novelo unua Moć savjesti (germane: Die Kraft des Gewissens) kiu markis la komenciĝon de kroata moderno enliterature. En Belgrado li aperigis antaŭ ĉio kritikojn, eseojn kaj felietonojn. Per la pasporto de la frato li vojaĝis en 1899 al Parizo kie li estis sub influo de simbolismo kaj impresionismo, orientiĝante ekz. laŭ verkoj de Charles Baudelaire, Guy de Maupassant, Prosper Mérimée kaj Edgar Allan Poe. Tiu ĉi tempo estis gravega por la formiĝo de estetikaj ideoj kaj vere, baldaŭ aperis du kolektoj novelaj Iverje (germane: Holzspäne, 1899) kaj Novo iverje (germane: Neue Holzspäne, 1900). La tria antologio novela Umorne priče (germane: Müde Geschichten, 1909) aperis nur post lia reveno al Zagrebo. En liaj poeziaĵoj, sume ĉirkaŭ 80 poemoj, klare videblas la influo de Baudelaire, ekz. en la formo soneta, en muzikeco, en sinestezio. Multaj el tiaj poemoj troviĝas en antologioj de kroata liriko, ekz. Utjeha kose (germane: Der Trost der Haare), Jesenje veče (germane: Der Herbstabend), Notturno1909. Matoš krome furoris per vojaĝreportoj siaj, en kiuj la pejzaĝo mem prilaboratas ofte kiel memstara motivo respektive unusola motivo, ekz. ĉeOko Lobora (germane: Um Lobor herum, 1907).

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Iverje (1899)
  • Novo iverje (1900)
  • Ogledi (germane: Essays, 1905)
  • Vidici i putovi (germane: Horizonte und Wege, Reiseberichte, 1907)
  • Umorne priče (1909)
  • Naši ljudi i krajevi (germane: Unsere Leute und Gebiete, Reiseberichte, 1910)
  • Pečalba (germane: Gastarbeit, felietonoj, 1913)
  • Pjesme (germane: Gedichte, 1923)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Antun Gustav Matoš gestorben - mortanonco en la germana