Tuvija Rübner

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tuvija Rübner
Persona informo
Naskonomo Kurt Erich Rübner
Naskiĝo 30-an de januaro 1924 (1924-01-30)
en Bratislavo
Morto 29-an de julio 2019 (2019-07-29) (95-jaraĝa)
en Merhavia
Lingvoj hebreagermana vd
Ŝtataneco Israelo vd
Profesio
Okupo poeto • tradukistoedukisto • literaturkritikisto vd
Laborkampo Hebrelingva poezio vd
Aktiva en Ĥajfo vd
Aktiva dum 1942– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Tuvija RÜBNER (naskiĝinta sub la nomo Kurt Tobias Rübner la 30-an de januaro 1924 en Bratislavo mortis la 29-an de julio 2019, portonte en Israelo la nomon Tuviyah Ribner / טוביה ריבנר), estis germanlingva kaj hebrelingva israela verkisto, literaturscienculo kaj tradukisto. En 1941 li elmigris al Palestino kaj vivis ekde tiam en la kibuco Merĥavija apud Afula.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Rübner pasigis la junulajn jarojn en germanlingva juda familio en Ĉeĥoslovakio; post deporto de la gepatroj kaj de la fratino al Polujo li sukcesis lastmomente eskapi kun grupo da junuloj al Levantenio. Liaj parencoj verŝajne murditis en 1942 en la koncentrejo Aŭŝvico. Kibuce li komenciĝis kiel ŝafpaŝtisto laborante en vitejoj aŭ kampoj. En 1944 li edziĝis kaj naskiĝis en 1949 la filino Mirijam. Mallonge poste mortis pro busakcidento la edzino Ada, kion Tuvija akre vundita postvivis. Sed faro de korpaj laboroj iĝis neebla pro kio li iĝis bibliotekisto kaj literaturlernigisto ĉe mezlernejo en la kibuco. Sen speciala universitata trejniĝo li iĝis poste eĉ profesoro ĉe porinstruista seminario kaj ĉe altlernejo. Lia dua edzino Galila Jisreeli, profesie koncertpianistino, konatiĝis de li en 1953; naskis ŝi du filojn, Idan kaj Moran.

Komisiite de Juda Agentejo por Israelo Rübner loĝis inter 1963 kaj 1966 en Zuriko; ĉe la Universitato de Zuriko li i.a. ĉeestis prelegojn de Emil Staiger kaj Wolfgang Binder.[1]

Frue li konatiĝis kun la literaturscienculo Werner Kraft kiu ade apogis kaj kuraĝigis lin en planoj pri eblaj karieroj verkista kaj literaturscienca.[2] Ankaŭ Ludwig Strauß subtenis lin kaj iĝis amiko. Rübner sekve profesoris pri kompara literaturscienco ĉe la universitato de Ĥajfo ĝis la pensiuliĝo en 1992.

Kreiveco lia[redakti | redakti fonton]

Tuj post la alveno en la Merĥavija-kibuco Rübner komencis la skribon de poemoj - ĝis 1950 en germana lingvo. Li tiumaniere povis digesti la perdon de la familio kiel ankaŭ la travivaĵojn kaj spertojn en la nova lando. Ekde 1953 li verkis poeziaĵojn en la hebrea. Aperis en la jaro 1957-a sep volumoj el kiuj Christoph Meckel kaj Efrat Gal-Ed tradukis eltiraĵon en la germanan. La tuto en kompleta eldono publikigitis en Germanio en 1950 sub la titolo Wüstenginster.

Rübner inverse men tradukis multajn verkojn ne nur el la germana en la hebrean, i.a. aĵojn de Johann Wolfgang von Goethe, Franz Kafka, Paul Celan, sed ankaŭ el la hebrea en la germanan, ekz. literaturajn tekstojn de Samuel Agnon kaj Dan Pagis.

Ekde la emeritiĝo Rübner denove ekverkis aĵojn en la germana (Stein will fließen, Von Luft zu Luft, Wer hält diese Eile aus, Lichtschatten). Liaj fruaj poemoj germanlingve disponas: Rauchvögel kaj Zypressenlicht.

Honoroj[redakti | redakti fonton]

Germana Akademio por Lingvo kaj Poezio en Darmstadt kaj la majenca Akademio de Sciencoj kaj Leteroj (Akademie der Wissenschaften und der Literatur) akceptis lin kiel korespondan anon.[3] Li ricevis i.a. Zürcher Steinberg-premion (Zuriko), Christian-Wagner-premion (1994), Jeanette-Schocken-premion (1999); por la traduko de la Agnon-romano Ŝira la Paul-Celan-premion (1999); la Ján-Smrek-premion (2002), la Israel-premion pri literaturo (2008) kaj la Theodor-Kramer-premion (2008). Estante pontofaristo interkultura, interlingva, interliteratura li honoritis en la 2012-a jaro krome per la Literaturpremio de la Konrad-Adenauer-fondaĵo (Vajmaro 2012).

Germanlingvaj aperoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Ein langes kurzes Leben. Von Preßburg nach Merchavia. Rimbaud, Aachen 2004. ISBN 3-89086-664-6 (rememoroj biografiaj).
  • Erzählen an der Grenze. Bemerkungen zu zwei jüdischen Erzählern: Agnon und Kafka. En: Samuel Joseph Agnon: Der Vorabend. Christian-Wagner-Gesellschaft, Warmbronn 2004. ISBN 3-932843-52-5.

Poemoj[redakti | redakti fonton]

Tradukoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Samuel Joseph Agnon: Der Treueschwur (1965)
  • Dan Pagis: Erdichteter Mensch. Gedichte hebräisch-deutsch (1993)
  • Samuel Joseph Agnon: Schira (1998)
  • Samuel Joseph Agnon: Der Vorabend (2004)
  • Milan Richter: Der Engel mit schwarzen Flügeln (2005)
  • Anton Pincas: Diskurs über die Zeit. Gedichte (2012) ISBN 978-3-938776-30-8

Eldoniste[redakti | redakti fonton]

  • Kun Dafna Mach: Briefwechsel Martin Buber – Ludwig Strauß 1913–1953 (1990)
  • Kun Hans Otto Horch: Ludwig Strauß. Gesammelte Werke 3 volumoj. 1998–2000

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Uwe Pörksen: Der Sturm aus der Vergangenheit. Über Tuvia Rübner. Steiner Verlag, Stuttgart 2003.
  • Michael Braun: Zeitzeuge mit der Kraft der Verständigung. Der israelische Lyriker, Übersetzer und Literaturwissenschaftler Tuvia Rübner. En: Stimmen der Zeit, kajero 9, 2012, p. 626–632.
  • Jürgen Nelles (eld.): Tuvia Rübner lesen. Erfahrungen mit seinen Büchern. Rimbaud, Aachen 2015, ISBN 978-3-89086-399-3.
  • Thomas Sparr: Rübner, Tuvia. En: Andreas B. Kilcher (eld.): Metzler Lexikon der deutsch-jüdischen Literatur. Jüdische Autorinnen und Autoren deutscher Sprache von der Aufklärung bis zur Gegenwart. 2-a eldono. Metzler, Stuttgart/Weimar 2012, ISBN 978-3-476-02457-2, p. 436.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ingrid Wiltmann (eld.): Lebensgeschichten aus Israel. Zwölf Gespräche. Suhrkamp Taschenbuch, Frankfurt am Main 1998, ISBN 3-518-39401-0, p. 113.
  2. Hans Otto Horch: Tuvia Rübner. Alles, was gewesen ist, ist zeitlos da. En: Frankfurter Allgemeine Zeitung, 20.1.2014, p. 32.
  3. Mitgliedseintrag von Tuvija Rübner en listo membrara[rompita ligilo]