Hebrelingva poezio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La hebrea poezio (en hebrea: שירה עברית, Ŝira Ivrit) estas la plej antikva ĝenro de la hebrea literaturo. Ĝi estas komponita kaj verkita en hebrea lingvo fare de verkistoj kaj hebreaparolanta kaj judaj el la diasporoj, kies gepatra lingvo ne estis la hebrea sed ili uzis ĝin kiel liturgia lingvo.

La plej fruaj montroj de poezio verkita en la hebrea datas el la Biblio, kaj specife la Malnova Testamento kaj la kvin libroj de Moseo, kvankam oni supozas, ke la parola poezio estis kultivata ekde multe antaŭe.

Tiu poezio estis klasita en du grandaj tipoj, kun rimo kaj kun metriko, el kiuj estas pli antikva la unua ol la dua.

Hebrea poezio estis verkita ekde bibliaj tempoj kaj daŭre estas verkita ĝis hodiaŭ. Tra la generacioj, la stilo de poezio estis formita kaj perfektigita, kaj poetoj de pli postaj periodoj inkludis en sia poezio referencon al la poemoj de la periodoj kiuj antaŭis ilin.

Poezio en la Biblio kaj en la periodo de la Saĝuloj[redakti | redakti fonton]

La komenco de la hebrea poezio jam estas en la Biblio, kie aperas diserva kantado kombinita kun prozo. La tri elstaraj ekzemploj estas la kanto de la maro en la Libro de Eliro kaj la kanto de Debora en la Libro de Juĝistoj, kaj Aazinu (aŭskultu) en Readmono. Estas libroj enhavantaj nur vortojn de poezio, unuavice la Psalmaro. Bibliaj kantoj ankoraŭ ne enhavis rimon aŭ evoluintajn ritmon, sed ilia ĉefa rimedo estas la paralelismo, kaj nur en minoritato ekzistas akrostikokiasmo. Kelkaj el la profetlibroj estas verkitaj en prozo proksime al poezio. Kiel ekzemplon de biblia poezio oni povas montri la malferman parton de la poemo Aazi'nu :

Aazi'nu
 

הַאֲזִינוּ הַשָמַיִם וַאֲדַבֵּרָה / וְתִשְמַע הָאָרֶץ אִמְרֵי-פִי.

יַעֲרֹף כַּמָּטָר לִקְחִי / תִּזַּל כַּטַּל אִמְרָתִי

כִּשְׂעִירִם עֲלֵי-דֶשֶׁא / וְכִרְבִיבִים עֲלֵי-עֵשֶׂב.

כִּי שֵם ה' אֶקְרָא / הָבוּ גֹדֶל לֵאלֹהֵינוּ.

aazinu haŝamaim vaadabra \ vetiŝma haa'rec imrej-pi

jaarof kematar likĥi \ tizal katal imrati

kiŝirim alej deŝe \ veĥirvivim alej-esev

ki ŝem adonaj ekra \ havu godel lehelohejnu

1. Atentu, ĉielo, kaj mi parolos \ Kaj aŭdu la tero la vortojn de mia buŝo.

2. Verŝiĝos kiel pluvo mia instruo \ Fluos kiel roso mia parolo
Kiel pluvego sur verdaĵon \ Kaj kiel grandaj gutoj sur herbon.

3. Ĉar la nomon de la Eternulo mi vokas \ Donu honoron al nia Dio.

- Readmono Ĉap 32 versoj 1-3.

La ofta esplorsupozo, en ĝenerale kaj por la hebrea aparte, inter akademiuloj de ŝemidaj lingvoj estas ke la poezio en la Torao, kaj eĉ iuj el la poeziaĵoj en la profetoj, estas pli malnovaj ol la prozo (la Kanto de la Maro estas konsiderita unu el la plej malnovaj tekstoj en la Biblio). Estas ankaŭ hipotezite ke la bibliaj tekstoj estis origine transdonitaj de generacio al generacio en la formo de poezio, kaj en pli posta stadio tiu poezio estis transverkita kiel prozo.

En la ĉefaj verkaĵoj de la periodo de la Saĝuloj (Ĥazal), la Miŝno, la Talmudo kaj la Midraŝo, ekzistas preskaŭ neniuj poeziaĵoj, sed ekzistas kelkaj mallongaj kaj enigmaj pecoj de kvazaŭpoezio. La sekva poezia fablo aperas en la Babilona Talmudo, en Traktataĵo Moed Katan (festeto), paĝo 25:


 

Se falus flamo en la cedrojn / kion faros la muraj muskoj?

Baleno kun fiŝkano estas levita / Kion faros la fiŝetoj?

En fluanta rivereto falis fiŝkano / Kion faros la malfluoj?

אם בארזים נפלה שלהבת / מה יעשו איזובי קיר?

לויתן בחכה הועלה / מה יעשו דגי רקק?

בנחל שוטף נפלה חכה / מה יעשו מי גבים?

Tamen, dum la tempo de la saĝuloj, komenciĝis la burĝonoj de la sekva etapo en la hebrea poezio, la pijuto, kiu disvolviĝis en la Mezepoko.

Mezepoka poezio[redakti | redakti fonton]

La komenco de poezio en la Mezepoko estas en pijutoj kreitaj en poezio de Eretz-Israelo (la sankta lando). Unue en la verko de la anonimaj antikvaj poetoj de la tria kaj kvara jarcentoj, tiam en la verko de la rabenoj kaj poetoj Josi ben Josi kaj Janaj, kaj precipe en la pijutoj de Eleazar ben Kalir en la sesa aŭ frua sepa jarcento, kiu estas konsiderita la plej granda piuta poeto de la Lando Israelo. Ĝis tiu tempo, la ornamaĵoj de la kanto estis perfektigitaj, tiele ke rimo, ritmo de vortoj, referencnomoj kaj vortamuzaĵoj de lingvo estis aldonitaj, kaj la akrostikoj ankaŭ komencis perfektiĝi. Inter la poemoj de Kalir, famas la fama Purima pijuto "Etz Kotzim" (arbo de dornoj), kies komenco estas la jeno:


 

אָץ קוֹצֵץ בֶּן קוֹצֵץ / קְצוּצַי לְקַצֵּץ
בְּדִבּוּר מְפוֹצֵץ / רְצוּצַי לְרַצֵּץ
לֵץ בְּבוֹא לְלוֹצֵץ / פֻּלַּץ וְנִתְלוֹצֵץ
כְּעָץ מְחַצְּצִים לְחַצֵּץ / כְּנֵץ עַל צִפּוֹר לְנַצֵּץ

Ac kocec ben kocec / kcucaj lekacec
bedibur mefocec / rcucaj leracec
lec bebo lelocec / pulac venitlocec
keac meĥacecim leĥacec / kenec al cipor lenacec

Pijutoj translokiĝis de Israelo al la Judoj de Babilono, tie elstaris la pijutoj de Rabeno Saadia Gaon, kaj poste la gravcentro de la verkado translokiĝis al Eŭropo. Multaj pijutoj estis verkitaj fare de la judoj de Italio, Francio kaj de Aŝkenazoj, sed la poezio asociita kun la ora epoko de hispana judismo estas la plej konata, verkita en paralelo kun tiatempa araba poezio. La mezepoka poezio de hispana judismo ankaŭ krevis en la sekularan poezion, ambaŭ vinkantoj kaj kantoj de plezuroj (amo, amoro kaj ankaŭ seksumado, foje samseksema) ankaŭ estis verkitaj. La stilo de poeziado ankaŭ multe evoluis, kaj la silaba metriko ankaŭ estis renovigita. Inter la hispanaj poetoj estas Ŝmuel Hanagid, Avicebron (hebree Shlomo Ibn Gvirol), Jehuda Halevi kaj pli.

Post la fino de la periodo de la hispana poezio, la hebrea poezio malkreskis (laŭ la hebrea poezia antologio dekadencis), kaj estis reduktita plejparte al liturgiaj kantoj kiuj ne multe noviĝis en la kampo de enhavo kaj stilo. Kantoj kaj himnoj estis verkitaj dum tiu ĉi periodo fare de itala judismo, ekzemple de Immanuel Ha-Romi, kaj en rondo de kabalistoj de Safed, kiel ekzemple rabeno Israel Naĵara, rabeno Elazar Ezkari kaj rabeno Shlomo Alkabetz.

La pijuto de rabeno Shlomo Alkabetz - Leĥa Dodi (foriru onklo) - estis aldonita al ĉiuj versioj de la juda preĝo kiel parto de la Kabalat Ŝabato :


 

"לכה דודי/לקראת כלה/פני שבת/נקבלה

שמור וזכור בדיבור אחד,

השמיענו אל המיוחד,

ה' אחד ושמו אחד,

לשם ולתפארת ולתהילה."

Leĥa dodi\likrat kala\pnej ŝabat\nekabla

ŝemor uzeĥor bedibur eĥad,

haŝmienu el hamejuĥad,

Adonaj eĥad uŝemo eĥad,

leŝem uletiferet uletehila.

Moderna hebrea poezio[redakti | redakti fonton]

La moderna hebrea poezio estis komencigita fare de R. Moŝe Ĥaim Luzzatto (legu Lucato) kaj ĝi estis perfektigita de la Haskala (hebrea por la klerisma movado), kiu konsideris poezion kiel la plej altkvalita ĝenro por hebrea verkado. La unua poeto de la Haskala, kiu multe influis liajn posteulojn, estis Naftali Hertz Vajzel, ĉe la fino de la 18-a jarcento, sekvita fare de Ŝalom HaKohen, Meir Halevi Letteris‏, Adam HaKohen kaj lia filo Miĥal, Jehuda Leib Gordon kaj aliaj. La poezio de la Haskala multe ĉerpis el la siatempa eŭropa poezio kaj ankaŭ el la antaŭaj periodoj de la hebrea poezio, kaj precipe de la biblia periodo, sed laŭ ĝia enhavo ne sukcesis krevi en novajn horizontojn. Ĝi estis ĉefe didaktika poezio kaj traktis pensadon, la eksterab mondon kaj la vivon kaj aferoj de la ĝenerala publiko, kaj apenaŭ turnis sin al la mondo de la menso kaj la individuo. En la generacio post la klerismo, verkis la poetoj de Ĥibat Zion, inkluzive de Naftali Hertz Imber, la poeto de Hatikva (La Espero, kiu fariĝis unue la himno de la cionisma movado kaj poste de Israelo).

La revolucio en la hebrea poezio okazis la lasta jardeko de la 19-a jarcento de Bjalik kaj Ĉerniĥovskij. Ili rezignis pri la principoj de stilo, kiujn estis praktikitaj ĝis ili tempo, kaj komencis verki individuajn poezion, poemojn kiuj traktis la mensan enhavon de la persono kaj de lia animo. Dum la Reviviĝo-periodo (reviviĝo de la hebrea lingvo, de mortinta liturgia lingvo al parolata), multaj poetoj ekestis kiel la posteuloj de Bjalik, kaj ankaŭ verkis en aliaj stiloj. En la dudekaj kaj tridekaj jaroj de la 20-a jarcento la fokuso ŝanĝiĝis kaj la moderna hebrea poezio translokiĝis al Israelo. Ankaŭ virinoj pli kaj pli komencis verki poezion (Yocheved Bat Miriam, Esther Raab, la poetino Rachel kaj aliaj) kaj la ekspresionisma stilo formiĝis (ĉefe Uri Zvi Greenberg kaj David Fogel). En la 1930-aj jaroj kaj 1940-aj jaroj, la nov-simbolisma skolo de Ŝlonski estis establita, sekvita fare de Alterman, kaj poste de la generacio kiu luktis por la ekesto de Israelo, nomata la Palmaĥ-generacio. En la 1950-aj jaroj, la t.n. generacio de la ŝtato, kiu ribelis kontraŭ Ŝlonski kaj Alterman, inkluzivs de Natan Zaĥ, David Avidan, Yehuda Amichai, Dalia Ravikovitz, Dan Pagis, Hezi Laskeli kaj Jona Wallach, inter aliaj. Apud tiuj, daŭrigas ankaŭ linio de religie influita poezio, de Yosef Zvi Rimon, tra Zelda ĝis la ondo de religia poezio de la malfrua dudeka jarcento.

En la 2000-aj jaroj, la poezio de antaŭaj generacioj estis ĝisdatigita fare de Tal Slutzker, Roi Chiki Arad, Sagi Alnakawa, Oded Carmeli, kaj Roi Hassan. Ilia poezio prezentas la luktojn de sia generacio kaj la ekziston en la grandurboj rilate al la vivo de la individuo. Tiu estas la generacio kiu venis post la poezio de la ŝtata generacio kaj internis nuntempajn evoluojn en la hebrea kiu inkluzivas stilon liberan de la katenoj de poeziaj strukturoj kiuj karakterizis la antaŭan generacion.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Por plia legado[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]