Natan Alterman

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Natan Alterman
Natan Alterman.jpg
Naskiĝo la  14-an de aŭgusto 1910(nun 1910-08-14)
en Varsovio, kongresa Pollando, Rusia Imperio
Morto la 28-an de marto 1970
en Tel-Avivo
Nacieco judo (israela ekde 1948)
Sukcesis kiel
v  d  r
Information icon.svg

Natan ALTERMAN (jen en pola literumo, hebree נתן אלתרמן‎‎, foje latinliterigata Nathan Alterman, naskiĝis la 14-an de aŭgusto 1910 en Varsovio, kongresa Pollando, Rusia Imperio, mortis la 28-an de marto 1970 en Tel-Avivo) estis signifa verkisto, tradukisto kaj ĵurnalisto en la hebrea lingvo. Kvankam li neniam havis oficialan politikan postenon, li havis grandan influon en la cionisma movado kaj antaŭ kaj post la establiĝo de la ŝtato Israelo en 1948.

Natan Alterman naskiĝis en Varsovio, Pollando (tiam parto de la Rusia Imperio). Li moviĝis al Tel-Avivo kun sia familio en 1925, kiam li estis 15 jarojn juna, kaj daŭrigis siajn studojn ĉe la hebrea gimnazio Herclija en Tel-Avivo.

Kiam li aĝis 19 jarojn, li vojaĝis al Parizo por studi en la Universitato de Parizo, sed jaron poste li decidis iri al Nancy por studi agronomion. Kvankam li konservis proksimajn kontaktojn kun la familio kaj amikoj en Tel-Avivo kaj vizitis ilin dum ferioj, Alterman dum sia tri-jara restado en Francio estis tre influita de liaj kunvenoj kun francaj artistoj kaj verkistoj. Kiam li revenis al Tel-Avivo en 1932, li eklaboris ĉe la agrikultura lernejo Mikveh Jisrael, sed baldaŭ forlasis ĝin favore al laboro kiel ĵurnalisto kaj eldono de poemoj en la Hebrea lingvo.

Alterman estas meritigita je alportado de la semoj de la tomato-variaĵo Marmande al Israelo, kie ĝi ĝis la 1960-aj jaroj estis la ĉefa tomata variaĵo, grandkvante kultivita.