Martin Mirus

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Martin Mirus
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1532 (1532-01-01)
en Weida
Morto 14-an de aŭgusto 1593 (1593-08-14) (61-jaraĝa)
en Oschatz
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo teologo • universitata instruisto
vdr

Martin MIRUS (naskiĝinta en 1532 en Weida, mortinta la 14-an de aŭgusto 1593 ĉe Kastelo Karditz apud Oschatz) estis germana teologo protestantisma, rigorulo dogma kaj saksia ĉefpredikisto kortega. Li estis ankau la bopatro de Liborius Hofmann.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Mirus studis ĉe Universitato de Jena kie li magistriĝis en la 12.7.1558. Poste li fariĝis en 1560 asistanto ĉe la jura fakultato. En 1561 li ekparoĥestris en Sülzenbrücken antaŭ reveno en 1569 al Jena en la funkcio de diakono. En 1572 li iĝis animzorganto en Kahla. Kiam en 1573 princelektisto Aŭgusto (Saksio) ordonis, kuratorece por liaj kuzoj, ankaŭ en ernestida Saksio la forpelon de kaŝaj kalvinismemuloj, li vokis Mirus je superintendanteco kaj kortega predikservo al Vajmaro.

Sed dum la ekdeĵorprediko Mirus tiom maltrankviligis la homojn aŭskultantajn enpreĝeje ke li tuj rezignis pri tiu ĉi ofico. Poste li vokitis kiel profesoro kaj superintendanto al Jena; en la 10.2.1574 li doktoriĝis teologie ironte samjare al Dresdeno por esti unua kortega predikisto. Por fini ĉiujn agojn de kaŝaj kalvinistoj li helpis, laŭ la volo de lia moŝto princelektista, formuli la t.n. Artikolojn de Torgau kiuj en majo 1574 ĉe konvento en Torgau nepre subsigendis kaj fare de ĉiuj animzorgantoj kaj fare de profesoroj pri teologio.

En 1575 Mirus akompanis la princelektiston al la dieto al Regensburg kie li faris sep akregajn paroladojn kontraŭ la papo. Komisiite de la princelektisto li ankaŭ tre engaĝiĝis en la difino de la t.n. Konkordoformulo de la konvento de sur Kastelo Lichtenburg/Prettin en la 15.2.1576. En 1580 Mirus iĝis membro de la Supera konsistorio en Dresdeno. Li ĝuis la personan konfidon de la suvereno, ankaŭ ĉe ĉiuj gajaj kaj malgajaj okazintaĵoj bezonantaj animzorgadon.

Post la morto de Aŭgusto kaj ekrego de Kristiano la 1-a la ĝistiam subpremitaj Filipistoj pli kaj pli gravis. Pro tio Mirus devis demisii en 1588 kaj malliberigitis portite ĉe Fortikaĵo Königstein. Finfine li devis forlasi Saksion kaj iris al Jena. Tie li kelkajn jarojn vivis en plena retiriĝo. En 1591 li vokitis kiel katedralpredikisto al Halberstadt kian oficon li ekigis en la 21.9.

Post la morto de princelektisto Kristiano la 1-a ties vidvino revokis Mirus al Dresdeno kaj redonis al li ĉiujn honorojn kaj oficojn iamajn; fakte li revenis en la 25.11.1591 al Dresdeno. Kun fervoro ega li dediĉis sin je inspektaj vizitoj por ekradikigi komplete la kalvinismon. Dumvojaĝe al Dresdeno li malsaniĝis tuj gastante ĉe Wolfgang Albrecht von Schleinitz sur Kastelo Karditz apud Oschatz kaj mortis post kelkaj tagoj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Johann Andreas Gleich: Annales ecclesiastici. Dresden und Leipzig 1730.
  • Fritz Roth: Restlose Auswertungen von Leichenpredigten und Personalschriften für genealogische Zwecke. Band 1, Boppard 1959, R 161
  • Wolfgang Sommer: Die lutherischen Hofprediger in Dresden. Grundzüge ihrer Geschichte und Verkündigung im Kurfürstentum Sachsen. Steiner, Stuttgart 2006, ISBN 978-3-515-08907-4, ISBN 3-515-08907-1

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]