Manuel Maria Barbosa du Bocage

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Manuel Maria Barbosa du Bocage
Manuel Maria Barbosa du Bocage.jpg
Persona informo
Naskiĝo 15-an de septembro 1765 (1765-09-15)
en Setubal
Morto 21-an de decembro 1805 (1805-12-21) (40-jara)
en Lisbono, Flag of Portugal (1750).svg Portugalio
Lingvoj franca lingvoportugala lingvo [#]
Ŝtataneco Portugalio [#]
Profesio
Alia nomo Elmano Sadino [#]
Okupo poeto • verkistotradukisto [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Information icon.svg
vdr

Manuel Maria Barbosa du BOCAGE (1765 - 1805) naskiĝis en Setúbal, Portugalio, filo de advokato kaj francino. Li aliĝis al la Reĝa Akademio de la Mararmeo kiam li havis 14 jarojn kaj enŝipiĝis al Hindio (Barato) en 1786. Li loĝis dum 2 jaroj en Goao kaj revenis al Lisbono 25-jaraĝa. En Lisbono, li vivis diboĉe kaj malstabile. Li iĝis membro de "Nova Arcádia" kie li estis konata kiel Elmano Sadino. Liaj rilatoj kun Arcádia tamen ne estis pacaj kaj kiam li eksiĝis, li feroce atakis ĝin en kelkaj versoj. Lia tro kritikema temperamento fine kondukis lin al malliberejo Limoeiro, sed li sukcesis translokiĝi al la monaĥejo de São Bento, kie li mortis malriĉa kaj malsana.

Kelkaj verkoj: Rimas, parto 1 (Rimoj 1791), Rimas, parto 2 (1799) kaj Rimas, parto 3 (1804). En 1811 oni publikigis lian "Obras Completas" (Plenan Verkaron) en Rio de Janeiro. Fariĝis famaj liaj sonetoj, epigramoj kaj apologioj.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.